Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj.svg
oficejo de la Alta Komisaro en Ĝenevo

La Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, foje ankaŭ Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj - angle United Nations High Commissioner for Human Rights, UNHCHR, france Haut-Commissariat des Nations unies aŭ droits de l’homme) - estas posteno de la Unuiĝintaj Nacioj. La postenulo precipe estas formala reprezentanto de sia oficejo, la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, en Ĝenevo.

La ofico de la Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj baziĝas je la artikoloj 1, 13 kaj 55 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La kreo de la posteno decidiĝis je rekomendo de la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj, okazinta en Vieno en junio 1993, en la 48-a kunveno de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj per rezolucio 48/141.[1] Kiel unua Alta Komisaro nomumiĝis la prezidanto de la laborgrupo pri Homaj Rajtoj, José Ayala-Lasso.

La Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj rekte respondecas al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj havas la rangon de "subĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj".

Ekde la 1-a de septembro 2008 la postenon havas la sudafrika advokatino Navanethem Pillay.

Referencoj[redakti | redakti fonton]