Ĉilio
El Vikipedio
| República de Chile Ĉilia Respubliko |
|
| Nacia himno: Himno Nacional de Chile Ĉilia Nacia Himno |
|
| Nacia devizo: Por la razón o la fuerza Per racio aŭ forto |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Santiago |
| Oficiala(j) lingvo(j) | hispana |
| Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (70%) protestantismo (15,1%) |
| Areo % de akvo |
756.950 km² 1,07% |
| Loĝantaro | 16.598.074 (2007) |
| Loĝdenso | 22/km²
|
| Horzono | UTC-4 UTC-3 (somere) |
| Interreta domajno | .cl |
| Landokodo | CL |
| Telefona kodo | 56 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | Michelle Bachelet |
| Nacia tago | 18-a de septembro 19-a de septembro |
| Sendependiĝo disde Hispanio | 12-a de februaro 1818 |
| Ekonomio | |
| Valuto | peso (CLP) |
| MEP - Suma - Pokapa |
laŭ 2007 $231,061 miliardo $ 13.936 |
Ĉilio aŭ Ĥilio (hispane Chile) estas lando en Suda Ameriko.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Landkodo: CL.
- E-nomo: Ĉilia Respubliko.
- Nacia nomo: República de Chile.
- Areo: 756.621 km².
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Michelle Bachelet (de marto 2006).
- Ĉefurbo: Santiago de Chile (6.676 mil).
- Urboj: Viña del Mar (312 mil), Valparaíso (267 mil), Concepción (215 mil). Vidu: Listo de urboj de Ĉilio.
- Adm. divido: 15 regionoj; vidu: Regionoj de Ĉilio.
- Loĝantaro: 14.225 mil (1995), inter ili 100% ĉilianoj, 6% araukanoj.
- Ŝtatlingvo: hispana lingvo.
- Kredantoj: katolikoj (62,8%) [1].
- Eksporto: kupro (la plej granda eksportanto), fero, molibdeno, nitratoj, ŝtala produktaĵo, fiŝo, frukto, celulozo.
- GNP: totala - 70 mlrd $; pokapa - 4.160 $.
- Organizoj: UNO (1945), OAŜ.
[redakti] Regionoj
- Arica y Parinacota,
- Tarapacá,
- Antofagasta,
- Atacama,
- Coquimbo,
- Valparaíso,
- Región Metropolitana (Santiago),
- Libertador General Bernardo O'Higgins,
- Maule,
- Biobío,
- Araucanía,
- Los Ríos
- Los Lagos,
- Aisén del General Carlos Ibáñez del Campo,
- Magallanes y de la Antártica Chilena.
[redakti] Historio
La teritorio nun okupata de Ĉilio estis okupita de antaŭ 12.000 jaroj, sed la suda parto estis malmulte loĝata. La norda parto formis parton de la Inkaa imperio, dum la centra parto estis okupita de la mapuĉoj.
En 1535 alvenis al la valo de Ĉilio la unuaj el la hispanaj conquistadores, Diego de Almagro kaj ĉefe Pedro de Valdivia, kiu fondis la urbon de Santiago de Chile.
Ĉilio fariĝis provinco de la Vicreĝlando de Peruo dum la koloniado.
En 1810, komenciĝas la luktoj de sendependeco, sub la komandeco de José de San Martín kaj Bernardo O'Higgins, kiu fariĝos la unua prezidento.
En la finaj jardekoj de la 19-a jarcento okazis diversaj militoj kun Peruo kaj Bolivio, kio kondukos al la aldono de diversaj nordaj teritorioj.
La Respubliko de Ĉilio estis relative stabila, dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento.
En 1970 estas elektita prezidento Salvador Allende, kiu komencis grandajn reformojn en socia sfero. En 1973 estas organizita milita renverso, sub la komando de generalo Augusto Pinochet, kiu organizos militistan diktaturon.
En 1988 oni organizos referendumon, kiu estos malgajnita de la militistaj organizantoj, kiuj tiel estas devigataj forlasi sian postenon.
En 1990, komenciĝas la transiro al demokrata reĝimo, sub la prezidenteco de Patricio Aylwin.
En 2000 estas elektita prezidento socialisto Ricardo Lagos kaj en 2006 lin sukcedas sampartia Michelle Bachelet.
[redakti] Esperanto-movado
En Ĉilio la Esperanto-movado ekĝermis en 1901. La unuaj Esperantistoj estis Luis E. Sepúlveda Cuadra kaj la katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepúlveda faris longan paroladon en la Scienca Societo de Ĉilio (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en "El Diario Ilustrado", "El Mercurio", "El Porvenir", "El Chileno" kaj aliaj gazetoj. La 17-an de julio 1903 li fondis la "Societon E-istan de Ĉilio" kaj en septembro komencis redakti kvarpaĝan gazeton en Esperanto kaj la hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis Esperanton en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaíso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki Esperanton en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj). La 24-an de novembro 1907 estis fondita Ĉilia Esperantista Asocio, kiu grandparte unuigis la landan esperantistaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la klopodo starigi en 1927]] Societon Esperantistan de Ĉilio kaj la 14-an de marto 1928 la Ĉilian Ligon Esperantistan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Komence de la 1930-aj jaroj la movado en la lando denove ekvivis kaj la 30-an de julio 1932 Sepúlveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon "Esperantista Junularo de Ĉilio". En septembro de tiu jaro Sepúlveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo Esperantistan Informejon.
[redakti] Eksteraj ligiloj
|
||||||||||
|
||||