Mapuĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mapuĉo)
Saltu al: navigado, serĉo
Foto farita en la jaro 1897 de la geografo Hans Steffen
Mapuĉa flago

La mapuĉoj ( <mapudungun: mapu che [homoj de lando)? estas indiĝena komunumo kiu origine loĝis je centr-suda Ĉilio kaj Argentino. Tiu gento ankaŭ plimalofte konatas per la nomo 'Araŭkanoj'. Tiun nomon la hispanaj konkerantoj prenis el la nomo Raŭko (la loko kie mapuĉoj loĝas). Tiu nomo (Raŭko), laŭ multaj fakuloj, devenas el la keĉua palqu (sovaĝa) aŭ awqa (ribelema).

La mapuĉa gento estas argentindevena kaj pere de longa migrado prenis la landon trovitan inter la riveroj Biobio kaj Toltén.

La epika poemo La Araucana (1569, 1578 kaj 1589) de Alonso de Ercilla estas epopeo kiu glorigas la mapuĉojn.

Geografia Distribuo[redakti | redakti fonton]

Bildo de mapuĉinoj desegnita de la esploristo Dumont d'Urville en 1842

En Ĉilio troviĝas 604.349 mapuĉoj laŭ la censo de la jaro 2002, tio signifas ke 4% de la ĉilia loĝantaro estas mapuĉa. Ili estas la plej altnombra ĉilia indiĝena gento (87%). Ili plejparte loĝas en la 9-a Regiono de Araucanía

Argentine trovĝas proksimume 300.000 mapuĉoj. Ili plejparte loĝas en la Neuquén-provinco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Inkaa Imperio klopodis sensukcese konkeri la mapuĉojn. Poste, kiam la hispanoj faligis la Inkaan Imperion, ili klopodis submetigi ankaŭ la mapuĉojn. Tamen, la rezisto de Lautaro (knabo kiu lernis militistajn strategiojn dum li estis kaptita de la hispanoj) kaj la posta ribeliĝo de Pelantaro je la 1590-jardeko, kreis la landlimon inter hispanoj kaj mapuĉoj je la rivero Biobio.

Je la venontaj jarcentoj, la hispanoj zorgplene eniradis la mapuĉan teritorion. Multaj "kongresoj" estis okazigitaj, dum kiuj ambaŭ flankoj interŝanĝadis donacojn kaj subskribadis interkonsentajn kontraktojn. Dum la kongreso de Quillén (kiljen') je la jaro 1641, oni interkonsentis je tio, ke milita fino necesas kaj ankaŭ oni agordis fiksan landlimon je la rivero Biobio.

Dum la sendependiĝa milito de Ĉilio, estis ofta ke mapuĉoj apogis la reĝanan (dependec-favora) flankon, kvankam ili ne amase partoprenis la batalojn pro tio ke ili okazis for la mapuĉa teritorio. Post la ĉilia sendependiĝo, ĉilianoj sekvis sen-atakan politikon. Tamen, la mem-deklariĝo de Orélie Antoine de Tounens kiel Reĝo de Araŭkanio kaj Patagonio okazigis ĉilian reagon, ĉar se tiu teritorio apartenus al alia ŝtato, Ĉilio restus dividita duope. Ĉilio do komencis militistan kampanjon por eviti ribeliĝon tian. Tiun kampanjon oni nomis "Araŭkania Pacigo"

Sekvantjarare, mapuĉoj aliĝis al la ĉilia nacio je ĝiaj urboj, kvankam rezistago kaj ribelemo ĉiam ekzistis ĝis nun. Dum la 1970-jarcento ili iom kreskis. Mapuĉoj ankoraŭ ne flankenlasas iliaj teritoriaj petoj kaj ekzistas organizoj kiuj luktas favore al pliaj oportunoj por politika reprezentado, pere de la kreo de aŭtonomiaj leĝoj por la mapuĉa teritorio aŭ la naskigo de mapuĉaj politikaj partioj.

La «pacigado» en Argentino estis iom pli kruela: Ilia unua klopodo okazis je 1833 tio ebligis la okupon de preskaŭ la tuta teritorio norde de la riveroj Negro kaj Limay fare de la argentina militistaro, tamen la argentina civitana milito ebligis la reprenon de la perdita lando fare de la mapuĉoj. Mapuĉoj estis definitive venkitaj post la nomata Conquista del Desierto (Dezerta konkero).

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Mapuĉoj, samkiel ajmaraoj, keĉuoj kaj atakamanoj, posedis grandan konon rilate al scienco, astronomio kaj spiritaj aferoj. Ili povis interpreti la movadon de la suno, la luno, la steloj kaj eĉ tiun de la planedo Venuso.

Mapuĉoj vivtenis sin precipe per agrikulturo. Ilia kulturo baziĝas sur rakontata tradicio, ilia socia kaj religia agado estis regata de la Admapu, pro tio ke ili ne konis skribon. La mapuĉa lingvo nomatas mapudungun. Temas pri aglutina lingvo, kies rilaton al aliaj lingvoj lingvistoj ankoraŭ ne trovas. Ankaŭ ili posedas aron da ekzercoj similaj al luktartoj kiuj nomiĝas kollellaullin (koljeljaŭljin'). Ili ludis sporton nomatan palín, ankaŭ nomata "ĉŭeka", kiu tre similas al hokeo.

Socia Organizado[redakti | redakti fonton]

Ilia socia organizado baziĝas precipe je familioj kaj interfamiliaj rilatoj. Mapuĉaj familioj konsistas el patro, liaj virinoj kaj gefiloj. La aro de familioj kies rilato konsistas el samaj prauloj nomiĝas lof. La familioj kiuj estas membroj de ĉiu lof loĝas en rukoj (mapuĉaj domoj) kaj helpis unu la alian; ĉiu lof havis lonkon (lonko = 'kapo' en mapudungun) kiel ĉefon.

Milittempe, diversaj lof-oj kunfandiĝis, kreante pligrandajn grupojn nomatajn reŭe, similnombra al tribo. Ĉiu Reŭe havis militistan ĉefon nomatan Toki.

Katastroftempe, t.e. dum senpluvaj jaroj, epidemioj, invadoj aŭ aliaj grandaj problemoj; kunfandiĝis pluraj reŭe-oj, kreante pligrandan grupon nomatan ajljareŭe kies estro nomatas Maputoki (militista ĉefo de militanta regiono). La ajljareŭe-oj akiris gravecon kaj estis ofte-uzata sistemo por lukti kontraŭ la hispanan konkeron.

Kaŭze de la kontraŭ-hispana rezistmilito, mapuĉoj devis krei novajn aliancojn por fortiĝi. Do, pluraj ajljareŭe-oj kunfandiĝis, kreante grandegajn grupojn nomatajn Butalmapu (Militaj Zonoj). La Butalmapu-ajn ĉefojn la hispanoj konis kiel Gran Toqui (Granda Toki). Ekzistis tri Butalmapu-oj, nome Lafken-mapu (marborda regiono), Lelfun-mapu (glata meza regiono) kaj Inapire-mapu (ĉenmontara regiono).

Religio[redakti | redakti fonton]

La mapuĉa mitologio baziĝas precipe je adorado al prauloj, kies ĝenerala nomo estas Pillán (piljan'). Krom Pillán ekzistas ankaŭ adoro al naturo. Ili ankaŭ kredas je supera diaĵo, kiu superregas ĉion, nomata Ngünechen (ngjuneĉen`). Ngünechen konsistas precipe el kvar diuloj. Antaŭ la kristana influo temis pri kvar individuaj diuloj. Malgraŭ la alta nombro de diaĵoj en la mapuĉa mitologio ili neniam kreis panteonon de propraj dioj, kiel la grekoj aŭ la ĝermanoj faris.

La plej elstara religiulo estas la Maĉi (ĉiam estas ino), kiu organizas la adoron kaj la celebron de pluraj ritualoj. Ekzistas ritualo kiu estas miksaĵo inter adorado kaj amuziĝo nomata Guillatún (giljatun').

La mapuĉa mitologio estas tre varia. La legendo pri la kreado de la ĉilia geografio estas rimarkinda: La historio de Tenten kaj Kajkaj. Laŭ mapuĉoj, antaŭ longa tempo ekzistis du grandaj serpentoj, unu estis Kajkaj-vilu kiu mastris la akvon kaj la oceanon kaj la alia estis Tenten-vilu, kiu mastris la fajron kaj la vulkanojn. Iam, Kajkaj koleriĝis kaj per sia vosto (simila al fiŝa posta naĝilo) ekbatis la akvon kaj la tero inundiĝis. Homoj kaj bestoj senespere petegis helpon al Tenten. Tenten akceptis kaj permesis al ĉiu besto kaj homo rajdi sur sia dorso. La tero denove sekiĝis kaj ĉiuj denove havis trankvilan vivon, ĝis Tenten koleriĝis kaj ĉiuj vulkanoj ekeruptis, do la homoj kaj bestoj forkuris al pli sekura loko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aldunate, Carlos. 1997. Mapuche: gente de la tierra en Culturas de Chile. Santiago, Andrés Bello.
  • Bengoa, José. 1999. Historia del pueblo mapuche: siglo XIX y XX. [1985]. Santiago de Chile: LOM.
  • Ibarra, Mario. 2003. Algunas reflexiones y notas a propósito de algunos tratados,

en éste momento, no reconocidos, firmados entre potencias coloniales o Estados actuales y pueblos indígenas. en Seminario de expertos sobre tratados, convenios y otros acuerdos constructivos entre los estados y los pueblos indígenas. Ginebra, Oficina del Alto Comisionado de las Naciones Unidas para los Derechos Humanos.

  • Hérnandez, Isabel: Autonomía o ciudadanía incompleta. El pueblo mapuche en Chile y Argentina. Santiago de Chile: Pehuén, 2003. ISBN 956-16-0371-3.
  • Saavedra Peléz, Alejandro. Los mapuche en la sociedad chilena actual. Santiago de Chile: LOM, 2002. ISBN 956-282-490-X.
  • Verta, Ricardo, José Aywin, Andrea Coñuecar y Elicurá Chihauilaf: El despertar del pueblo mapuche. Nuevos conflictos, viejas demandas. Santiago de Chile: LOM, 2004. ISBN 956-282-647-3.i