Luno
El Vikipedio
| Tiu ĉi artikolo temas pri la natura satelito de la Tero. Se vi serĉas informojn pri aliaj lunoj, vidu la paĝon natura satelito. Se vi serĉas informojn pri la geometria figuro, vidu la paĝon Luno (geometrio). |
|
|||
| Natura satelito de Tero (I) | |||
| Historio | |||
| Dato de malkovro | Pratempo | ||
| Unua superflugo | Luna 1 (4-an de januaro 1959) |
||
| Unua enorbitiĝo | Luna 10 (3-an de aprilo 1966) |
||
| Unua surteriĝo | Luna 9 (3-an de februaro 1966) |
||
| Unua homa surteriĝo | Apollo 11 (21-an de julio 1969) |
||
| Unua homo | Neil Armstrong | ||
| Orbitaj ecoj | |||
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
304 399 km 363 104 km 405 696 km |
||
| Discentreco | 0,0549 | ||
| Periodo | 27,321582 tagoj | ||
| Meza cirkulrapido | 1,022 km/s | ||
| Fizikaj ecoj | |||
| Diametro Ekvatora diametro Polusa diametro - Plateco - Areo - Volumeno |
3474,20 km 3476,28 km 3471,94 km 0,00125 3,793 × 107 km2 2,1958 × 1010 km3 |
||
| Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
7,3477 × 1022 kg 3,3464 × 103 kg/m3 1,622 m/s2 2,38 km/s |
||
| Rotacia periodo - Aksa kliniteco |
Kaptita rotacio 6,687° |
||
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |||
| Surfaca temperaturo - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma |
(poluso ĝis ekvatoro) 70 K ĝis 100 K 130 K ĝis 220 K 230 K ĝis 390 K |
||
| Albedo | 0,12 | ||
| Observaj ecoj | |||
| Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
-2,5 -12,9 |
||
| Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
29,3' 34,1' |
||
La Luno estas la sola natura satelito de la Tero, kaj la kvina plej granda satelito en la sunsistemo.
La averaĝa centr-al-centra distanco de la Tero al la Luno estas 384.403 km, proksimume tridekoble la diametron de la Tero. La diametro de la Luno estas 3.474 km, iom pli ol kvarono de tiu de la Tero. Ĉi tio signifas, ke la volumeno de la Luno estas proksimume 2 elcento de tiu de la Tero, kaj la tirforto de gravito ĉe ĝia surfaco proksimume 17 elcentoj de tiu de la Tero. La Luno faras kompletan orbiton ĉirkaŭ la Tero ĉiujn 27,3 tagojn (la orbitan periodon), kaj la periodaj varioj en la geometrio de la Ter-Lun-Suna sistemo estas respondecaj por la lunfazoj kiuj ripetiĝas ĉiujn 29,5 tagojn (la sinodan periodon).
La Luno estas la sola astro, al kiu vojaĝis homoj, kaj sur kiu homoj surfaciĝis. La unua artefarita objekto, kiu eskapis la graviton de la Tero kaj pasis proksime al la Luno estis Luna 1 de Sovetunio; la unua artefarita objekto kiu trafis la surfacon estis Luna 2; kaj Luna 3 faris la unuajn fotaĵojn de la kaŝita flanko de la Luno. Ĉi tiuj eventoj ĉiuj okazis en 1959. La unua kosmoveturilo, kiu sukcese mole surluniĝis estis Luna 9, kaj la unua senpilota veturilo, kiu orbitis la Luno estis Luna 10, ambaŭ en 1966. La usona Projekto Apollo faris la solan ĝisnunan kunhoman mision, rezultante je ses surfaciĝoj inter 1969 kaj 1972. Homa esplorado de la Luno ĉesis kun la fino de la Projekto Apollo, kvankam kelkaj landoj anoncis planojn sendi homojn aŭ robotajn kosmoŝipojn al la Luno.
Enhavo |
[redakti] Origino
Ekzistas diversaj teorioj pri la deveno de la Luno. Ĝi ne nur estas pli malgranda ol la tero, sed tre malsama. La Tero havas rokan surfacon kun likva akvo kaj kernon el likva fero, kiu kaŭzas, ke la Tero estas magneta, sed la Luno estas entute rokeca. Mankas al ĝi surfaca akvo, aero, vivo, magnetosfero kaj kontinentoj. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj.
Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero. La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estis juna, estis fendita de granda asteroido kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero. Eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.
Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.
[redakti] Historio
Unu el la unuaj lunaj mapoj estis, en 1647, Selenographia fare de Johannes Hevelius. Ankaŭ Giovan Battista Riccioli verkis pri la "geografia" terminologio de la Luno.
La 21-an de julio 1969 la usonaj astronaŭtoj Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972.
[redakti] Kuriozaĵoj
De la Tero, oni vidas la Lunon pasi tra kvar fazoj ĉiumonate. La lunfazoj nomiĝas: la malluma novluno, la kreskanta duonluno (unua kvarono), la plenluno, kaj la malkreskanta duonluno (tria kvarono). La Luno kaŭzas la tajdojn sur la Tero.
Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna jaro, la Luno ĉiam direktas la saman flankon al la Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, kaj eblas vidi ekde la Tero ĉirkaŭ 55 procentojn de la luna surfaco. La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis la unuajn fotojn de la dorsa flanko. La 10-an de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis la unuajn bildojn, pli bonkvalitajn, el ĉirkaŭluna orbito.
[redakti] Vivo sur la Luno
Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.
[redakti] La Luno en la homa kulturo
La plej granda parto el antikvaj socioj diigis la Lunon (Selene en greka mitologio, Luna en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino. Ĉar ĝi estas la dua plej videbla astro en la ĉielo, kaj pro siaj fazoj, la Luno estas la bazo de pluraj kalendaroj, kiel tiuj de la judoj kaj islamanoj. La tago lundo nomiĝas laŭ la Luno. En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.
Pligrandigu bildon |
La kaŝita flanko
[redakti] Vidu ankaŭ
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Astronomio |
[redakti] Proverboj
Ekzistas proverboj pri koko/kokino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof,[1]:
|
« La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas. »
|
|
« Se forestas la suno, sufiĉas la luno. »
|
|
« Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon. »
|
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
filmo "La Luno" ruse subtitoloj esperante
http://www.moonphaseinfo.com
http://www.solarviews.com/eng/moon.htm
http://www.inconstantmoon.com
[redakti] Referencoj
|
||||||||||||||||||
