Neil Armstrong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Neil Alden ARMSTRONG [nil alden armstrong] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1930; mortis la 25-an de aŭgusto 2012 en la aĝo 82 jaroj), estis usona testfluga piloto kaj kosmonaŭto. Li estis la unua homo sur la Luno.

Neil Armstrong

Neil Armstrong naskiĝis en Wapakoneta, Ohio. Kiel junulo li estis skolto. En la milito kontraŭ Koreio li servis kiel milit-aviadisto kaj poste li kiel civila testfluga piloto laboris por NASA. En la jaro 1962 NASA elektis lin astronaŭto.

Dum pluraj jaroj li estis rezerva piloto por diversaj kosmo-programoj. La 12-an de marto 1966 li faris sian unuan flugon en la kosmon, kadre de la Gemini-8-programo, kiun li gvidis. Dum tiu ĉi programo li kaj lia kolego David Scott unuafoje kuplis du kosmoŝipojn en la kosmo.

En 1968 Armstrong servis kiel komandanto por la anstataŭanta teamo de la programo Apollo 8. En 1969 li gvidis la programon Apollo 11, kiu atingis la lunon.

Dum la surluniĝo kun sia kolego Buzz Aldrin, la 20-an de julio 1969, li transprenis la stiradon de la surluniĝa kapsulo Eagle. La tria kolego, Michael Collins, dume restis en la kosmoŝipo. Ses horojn post la atingo de la luna surfaco, Armstrong kiel unua forlasis la kapsulon kaj surpaŝis la lunon. Dume li diris la neforgeseblajn vortojn: That's a small step for [a] man, one giant leap for mankind. (= Tio estas malgranda paŝo por homo, sed granda salto por la homaro.)

Post la retiriĝo el NASA li ekde 1971 okupis profesoran postenon en la universitato de Cincinnati. De 1985 ĝis 1986 li estis en la nacia komisiono pri kosmoveturado, kaj en 1986 li fariĝis dua prezidanto de la komisiono ekzamenanta la eksplodon de la kosmoŝipo Challenger.

Skipo de Apollo 11. Armstrong, Michael Collins kaj Buzz Aldrin.

Armstrong en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono kiu vidigas mirindaĵojn kaj fine prezentas la historian gravon de Armstrong, kiu iĝos venonta ĉiĉerono:

Citaĵo
 
Dum ili superflugas la kabon Kanaveralan,
malantaŭ hela nubo proksimen venas amike
novtempa korpo kosma. Baldaŭ sin turnas al Uttu
tiel Nezaŭhtezoma: -Jen la figuro de Nejlo
Armstrong, kiu senmovan sablon de l'Luno surpaŝos,
l'unuan astron ekster tero de iu homido
paŝotan, kio efektivos komenco de multaj
esploroj universaj. Nun li informe kunulos.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 128.