NASA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Embleno de NASA
Flago de NASA
Sigelo de NASA
Emblemo de la Projekto Apollo

La Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (angle National Aeronautics and Space Administration - NASA) estas la oficiala usona agentejo de kosma esplorado kaj studo. Ĝi estas ne-armea organizo, tamen ĝi faras armeajn kaj nearmeajn misiojn.

Vizio kaj misio[redakti | redakti fonton]

La vizio de NASA estas "plibonigi vivon tie ĉi, etendi vivon tien, kaj trovi vivon fore". Ĝia misio estas "kompreni kaj protekti nian hejman planedon, esplori la universon, serĉi vivaĵojn, kaj inspiri la sekvantan generacion de esploristoj".

Historio[redakti | redakti fonton]

Kosmokonkuro[redakti | redakti fonton]

Post la monde unua lanĉo de homfarita satelito, Sputnik-1, je la 4-a de oktobro 1957, la atento de Usono turniĝis al ĝiaj propraj novmaturaj kosmaj penoj. La Usona Kongreso, alarmita de la perceptita minaco al usona sekureco kaj teknologia estreco, urĝis tujan kaj rapidan agadon; Prezidento Dwight D. Eisenhower kaj liaj konsilantoj konsilis pli prudentajn rimedojn. Kelkaj monatoj de debato produktis konsenton, ke nova federala agentejo necesas por fari ĉiujn ne-militajn agadojn en la kosmo.

Je la 29-a de julio 1958 prezidento Eisenhower subskribis la leĝon de 1958 pri la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA). Kiam ĝi efektiviĝis je la 1-a de oktobro 1958, NASA konsistis ĉefe el kvar laboratorioj kaj proksimume 8 000 oficistoj de la 46-jaraĝa esplora agentejo por aeronaŭtiko, la Usona National Advisory Committee for Aeronautics (Nacia Konsila Komitato por Aeronaŭtiko).

Fruaj programoj de NASA estis esplorado pri homa kosmoflugado kaj estis faritaj sub la premo de konkuro inter Usono kaj Sovetio, kiu ekzistis dum la Malvarma milito (la kosmokonkuro). La programo Mercury (merkura), komencita dum 1958, ekkondukis NASA-on laŭ la pado de homa kosma esplorado kun misioj ellaboritaj por simple malkovri, ĉu homoj povas travivi en la kosmo. Je la 5-a de majo 1961, kosmonaŭto Alan B. Shepard Jr. fariĝis la unua usonano en la kosmo, kiam li pilotis Freedom 7 (Liberecon 7) dum 15-minuta suborbita flugo. John Glenn fariĝis la unua usonano, kiu orbitis la teron je la 20-a de februaro 1962 dum 5-hora flugo en Friendship 7 (Amikeco 7).

Post kiam la projekto Merkuro pruvis, ke homa kosmoflugo estas ebla, projekto Gemini (Ĝemeloj) lanĉiĝis por fari eksperimentojn kaj ellabori aferojn rilatajn al la luna misio. En la unua ĝemela flugo kun (du) enveturilaj kosmonaŭtoj, Gemini 3 (Ĝemeloj 3), flugis Virgil "Gus" Grissom kaj John W. Young je la 23-a de marto 1965. Naŭ aliaj misioj sekvis, montrante ke daŭraj homaj kosmoflugoj eblas, pruvante ke rendevuo kaj kupliĝo enkosma eblas, kaj kolektante medicinajn datumojn pri la efikoj de senpezeco al homoj.

Projekto Apollo[redakti | redakti fonton]

Post la sukceso de la programoj Mercury kaj Gemini la Projekto Apollo komenciĝis por provi fari interesaĵojn en la kosmo; laŭ la unuaj planoj, skizitaj jam ĉirkaŭ 1960, ĝi eble sendu homojn ĉirkaŭ (sed ne sur) Lunon.

La celo de la projekto Apollo radike ŝanĝiĝis post la anonco de la tiama prezidento John F. Kennedy la 25-an de majo 1961, ke Usono devis celi "surlunigi homon kaj revenigi lin sekure al la Tero" antaŭ la jaro 1970. Tiel Apollo iĝis programo por meti homojn sur la Lunon. La projekto Gemini komenciĝis nelonge post tio kun la celo provizi kosmoŝipon por provi teĥnikojn necesajn pro la novaj misioj de la programo, nun multe pli malsimplaj.

Buzz Aldrin piediras sur la surfaco de la Luno dum Apollo 11

Post ok jaroj de teĥnikoprovaj misioj, inkluzivantaj la unuan perdon de astronaŭtoj dum la historio de NASA (la lanĉeja fajro de Apollo 1), la programo Apollo sukcesis je siaj celoj kiam la misio Apollo 11 allunigis du astronaŭtojn, Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin, la 20-an de julio, 1969 kaj sekure revenigis ilin al la Tero la 24-an de julio. La unuaj vortoj de Armstrong, post kiam li eliris la kosmoŝipon Eagle, kaptis la historiecon de la okazo: "That's one small step for [a] man, one giant leap for mankind." (Tio estas unu eta paŝo por homo, unu grandega salto por la homaro.). Dek du homoj (vidu liston) piediris sur la Luno antaŭ la fino de la programo Apollo en decembro 1972.

NASA estis gajninta la lunan konkurson, kaj en ia senco tio ĉi lasis ĝin sen direkto, aŭ minimume sen la publika atento, kiu necesis por garantii grandajn buĝetojn de la Usona Kongreso. Post kiam Lyndon B. Johnson eksiĝis kiel prezidento, NASA perdis sian ĉefan politikan subtenanton; kaj Werner von Braun estis movita al ofico pripropagandi en Vaŝingtono. Planoj por ambiciaj sekvaj projektoj konstrui kosmostacion, estigi lunan bazon kaj lanĉi homan mision al Marso antaŭ 1990 proponiĝis, sed kun la fino de la aĉetprogramo de ekipaĵoj por Saturn kaj Apollo ne estis kapablo subteni tiujn ĉi planojn. La kvazaŭ-katastrofo de Apollo 13, kie oksigenujo eksplodis kaj preskaŭ kondamnis ĉiujn tri kosmonaŭtojn, helpis rekapti atenton kaj zorgon. Kvankam misioj ĝis Apollo 20 estis planitaj, Apollo 17 estis la lasta flugo sub la flago de Apollo. La programo finiĝis pro budĝetaj reduktoj (parte pro la Vjetnama milito) kaj deziro disvolvigi reuzeblan veturilon.

Aliaj Fruaj Misioj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la vasta plimulto de la budĝeto de NASA elspeziĝis por homa kosmoflugo, jam estas multaj robotaj misioj instigitaj de la kosma agentejo. En 1962 la misio de Mariner 2 lanĉiĝis kaj fariĝis la unua kosmoveturilo, kiu faris preterflugon de alia planedo – ĉi-kaze Venuso. La misioj Ranger (Vagkontrolisto), Surveyor (Termezuristo), kaj Lunar Orbiter (Luna Orbitanto) estis esencaj por taksi lunajn kondiĉojn antaŭ penado de Apolonaj surluniĝoj kun homoj surveturilaj. Poste la du Viking probes (vikingaj sondiloj) surplanediĝis sur la surfaco de Marso kaj sendis kolorajn bildojn reen al Tero; sed eble pli imponaj estis la misioj de Pioneer (Pioniro) kaj aparte Vojaĝisto (angle Voyager), kiuj vizitis Jupiteron, Saturnon, Uranon, Neptunon resendante sciencajn informojn kaj kolorajn bildojn.

Malgajninte la kosman konkurson, Sovetio devis, kune kun Usono, ŝanĝi la aliran manieron. Je la 17-a de julio 1975 Apolona veturilo (uzita tiel post nuligado de planitaj lunaj flugoj) endokiĝis al Sovetia kosmoveturilo Sojuz 19. Kvankam la Malvarma milito daŭris multaj pliajn jarojn, tiu ĉi estis gravega punkto en la historio de NASA kaj multo de la posta kunlaboro en kosma esplorado, kiu ekzistas hodiaŭ, ekis de tiu ĉi misio. La unua kosmostacio de Usono, Skylab, estis okupata de la fino de Apolono ĝis la malfruaj 1970-aj jaroj.

Kosmoprama Erao[redakti | redakti fonton]

La kosmopramo (aŭ kosma navedo) fariĝis la plej grava fokuso de NASA dum la malfruaj 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj. Planita esti ofte lanĉebla kaj plejparte reuzebla veturilo, kvar kosmopramoj konstruiĝis antaŭ 1985. La unua, Columbia, estis lanĉita je la 12-a de aprilo, 1981.

La kosmopramo ne estis ĉiam bona novaĵo por NASA – flugoj estis multe pli kostaj ol unue prognozita, kaj eĉ post la 1986-a Challenger-a katastrofo emfazis la riskon de kosmoflugo, la publiko refoje perdis intereson, dum la misioj aperis ordinariĝi. Laboro komenciĝis sur Kosmostacio Libero (Space Station Freedom) kiel fokuso por la homfluga kosma programo, sed interne de NASA estis disputo, ke tiuj ĉi projektoj okazis koste de pli inspiraj senhomaj misioj, tiel kiel la Voyager-sondiloj. Eĉ sen la katastrofo de Challenger la malfruaj 1980-oj markis malaltan punkton por NASA.

Malgraŭ ĉio, la kosmopramo uziĝis por lanĉi progresindikajn projektojn tiajn, kia la Kosma Teleskopo Hubble (Hubble Space Telescope) (KTH). La KTH kreiĝis kun relative malgranda buĝeto de 2 miliardoj da dolaroj, sed daŭre funkcias de 1990 kaj de tiam ĝojigis kaj sciencistojn kaj la publikon. Iuj bildoj, kiujn ĝi resendis, jam fariĝas kvazaŭ-legendaj, tiel kiel la progresegaj hubelaj bildoj de forega kampo (Hubble deep field images). La KTH estas kuna projekto inter EKA kaj NASA, kaj ĝia sukceso estas paviminta la vojon al pli bona kunlaborado inter la agentejoj.

En 1995 Rus-usonaj interagoj refoje atingiĝis komence de la Pram-MIR-aj misioj, kaj pliafoje Rusa veturilo (ĉi-foje plene plumizita kosma stacio) endokiĝis ĉe usona veturilo. La kunlaboro daŭras ĝis hodiaŭ, kun Rusio kaj Usono kiel la du plej grandaj partneroj en la plej granda kosma stacio iam konstruita – la Internacia Kosma Stacio (International Space Station) (IKS). La forteco de ilia kunlaboro pri tiu ĉi projekto estis eĉ evidenta, kiam NASA komencis dependi de Rusaj lanĉaj veturiloj por servi la IKS post la Kolombia katastrofo en 2003, kiu tenis surgrunda la kosmopraman veturilaron dum longe pli ol du jaroj.

Ĉar IKS kostis pli ol cent miliardojn da dolaroj, estis de tempo al tempo malfacile al NASA pravigi la projekton. La loĝantaro ĝenerale estas ĝis nun malfacile impresebla per detaloj de kosmaj sciencaj eksperimentoj, preferante novaĵojn de grandaj projektoj al ekzotaj lokoj. Eĉ nun IKS ne povas loĝigi tiom da sciencistoj kiom planite.

Dum multo de la 1990-aj jaroj NASA alfrontis malgrandiĝantajn jarajn buĝetojn pro ŝparemo ĉe la Usona Kongreso en Vaŝingtono. Reage la naŭa direktoro de NASA, Daniel S. Golden, pioniris la agmanieron de "pli rapida, pli bona, pli malmultekosta", kiu ebligis al NASA redukti la koston dum ankoraŭa liverado de larĝa gamo de aerokosmaj programoj. Tiu agmaniero estis kritikata kaj re-taksata post la duopaj perdoj de Mars Climate Orbiter (Marsa Klimata Orbitilo) kaj Mars Polar Lander (Marsa Polusa Algrundiĝulo) en 1999.

Estonteco de NASA[redakti | redakti fonton]

La publike plej inspira misio de NASA dum la pasintaj jaroj jam estis la misio Mars Pathfinder (Marsa Padtrovanto) en 1997. Ĵurnaloj tra la mondo eldonis bildojn de la algrundiĝilo forsendanta sian vagilon, Sojourner (Pasloĝanto), esplori la surfacon de Marso en maniero neniam antaŭe farita ĉe iu ekster-tera loko. Malpli publike aklamita, sed scienc-progresiga de 1997 ĝis nun (2005) estas la orbitilo Mars Global Surveyor (Marsa Globa Termezuranto). De 2001 la orbitanta Mars Odyssey (Marsa Odiseado) esploras pri pruviloj de pasinta aŭ nuna akvo kaj vulkana aktiveco sur la ruĝa planedo. NASA planas kontinuan esploradon de la ruĝa planedo per pli da kosmoveturiloj, tiaj kia la Mars Reconnaissance Orbiter (Marsa Rekognoska Orbitilo), kiu atingos Marson en 2006.

La katastrofo de la kosmopramo Kolombio en 2003, en kiu mortis sep kosmonaŭtoj kaj kiu kaŭzis 29-monatan paŭzon de kosmopramaj flugoj, kaŭzis gravan rekonsideron de la prioritatoj. La Usona registaro, diversaj sciencistoj kaj la publiko, ĉiuj konsideris la estontecon de la kosma programo.

Je la 14-a de januaro 2004, dek tagojn post la grundiĝo de la unua Mars Exploration Rover (Marsa Esplorada Vagilo), nomita Spirit (Spirito) (la dua estis Opportunity (oportuneco)), prezidento George W. Bush anoncis novan planon por la estonteco de NASA, nomitan la Vision for Space Exploration (Vizio pri Kosma Esplorado). Laŭ tiu ĉi plano, homoj reiros al la Luno antaŭ 2020, kaj starigos antaŭpostenojn kiel testilon kaj eventualan rimedon por estontaj misioj. La kosma navedo emeritiĝos en 2010 kaj la Crew Exploration Vehicle (Laboristara Esplorada Veturilo) anstataŭos ĝin antaŭ 2014, kapabla kaj de endokiĝo kun IKS kaj de forveturado de Tera orbito. La estonteco de IKS estas iom malcerta – konstruado kompletiĝos, sed trans tio estas malpli da certeco. Kvankam la plano unue alfrontis skeptikecon de Usona Kongreso, en malfrua 2004 la Kongreso konsentis provizi ties ekajn monbezonojn por la unua jaro.

Esperante sproni novenkondukon de la neregistara komerca sektoro, NASA estigis serion de Jarcentaj Defioj (Centennial Challenges), priteknikaj premioj por neregistaraj teamoj, en 2004. La Defioj inkludas taskojn, kiuj estos utilaj por efektivigado de la Vizio de Kosma Esplorado, tiaj kia konstruo de pli rendimenta kosmonaŭta ganto.

NASA-partoj[redakti | redakti fonton]

La NASA-centro troviĝas en Vaŝingtono kaj krome ekzistas pli ol dek aliaj centroj kaj laboratorioj, el kiuj plej gravaj estas:

Kosmoflugaj Misioj de NASA[redakti | redakti fonton]

Homa kosmoflugado[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]