Mars Reconnaissance Orbiter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MRO. La marsa pejzaĝo estis aldonita de artisto.

Mars Reconnaissance Orbiter (MRO; esperante "Marsa Skolta Orbitilo" aŭ, por konservi la akronimon, "Marsa Rekognoska Orbitilo") estas usona kosmosondilo lanĉita la 12-an de aŭgusto 2005. La 10-an de marto 2006 ĝi eniris elipsan orbiton ĉirkaŭ Marso ; tiu orbito iĝu iom post iom cirkla, kaj tiam la sondilo sendu tre precizajn (alt-distingajn) fotojn de ĝia surfaco, interalie por prepari estontajn surmarsiĝojn. Krome ĝi servu al plusendilo de radio-mesaĝoj inter estontaj sondiloj kaj Tero.

MRO estas parto de la Mars-Esplora Programo de NASA. Ĝi estis lanĉita per raketo Atlas-5 el Kennedy Space Center kaj enorbitiĝis ĉirkaŭ Marso en marto 2006. La programo estis planita por daŭri ĝis novembro 2008.

La itinero inter Tero kaj Marso

La kosmosondilo[redakti | redakti fonton]

La tuta maso de la MRO estas 2180 kg (1149 kg pelaĵo). La antaŭpela sistemo konsistas el 20 peliloj. Por forsendo de la informoj posedas ĝi grandpovuman kaj malgrand-povuman antenojn. Du sunpaneloj donas ambaŭ 1000 W da energio, kiun konservas du akumulatoroj.

Sciencaj mezuriloj[redakti | redakti fonton]

  • HiRISE (High Resolution Imaging Science Experiment) kamerao;
  • CRISM (Compact Reconnaissance Imaging Spectrometer for Mars) optika/IR spektrometro;
  • MCS (Mars Climate Sounder) IR spektrometro;
  • SHARAD (Shallow Subsurface Sounding Radar) radaro;
  • MARCI (Mars Color Imager) kolora bildoforma instalaĵo;
  • CTX (The Context Imager) griztonaj bildoj por konstrui mapoj el areoj 30 km largaj kaj, laŭ la interna memoro, ĝis 160 km longaj.

La kosmosondiloj de Mars Exploration Program[redakti | redakti fonton]