Kosmoteleskopo Hubble

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Kosmoteleskopo Hubble

La Kosmoteleskopo Hubble (angle Hubble Space Teleskope, HST) estas scienca teleskopo lanĉita je la 24-a de aprilo en 1990 por stelobservado en videbla lumo, ultraviola radiado kaj infraruĝa radiado.

En alto de 589 km ĝi rivoluas ĉirkaŭ la tero dum 96 minutoj.

En kadro de kunlaboro de NASA kaj ESA ĝi elmetiĝis dum misio STS-31 el kosmopramo Discovery. Ĝia nomo devenas de Edwin Hubble, kiu estis astronomo.

Ĉar nia atmosfero filtras ultraviolan radiadon kaj infraruĝan radiadon, estas avantaĝo havi teleskopon en kosmo. Tie ankaŭ mankas atmosferaj perturboj (scintilado), kiujn oni devas kompensi ĉe surteraj teleskopoj.

La kvalito de la bildoj pliboniĝis, kiam en la jaro 1993 la kosmoteleskopo ricevis "okulvitrojn" por kompensi la eraron de la malĝuste polurita ĉefspegulo. La altkvalitaj bildoj ricevitaj aldonis aron da utilaj informoj pri la strukturo de nia Universo.

Videbleco[redakti | redakti fonton]

La kosmoteleskopo Hubble ne estas videbla de Mez-Eŭropo, la aktualan pozicion montras la retejo de la NASA.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

Estas planite, ke la kosmoteleskopo James Webb anstataŭu la kosmoteleskopon Hubble en la jaro 2013. Ĝi estas komuna projekto de NASA, ESA kaj CSA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Laŭ la alemana teksto en Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]