Portalo:Astronomio
PORTALO pri ASTRONOMIOEnkonduko
Astronomio (aŭ Astroscienco) estas la scienco pri la astroj. Krom planedoj kaj fiksaj astroj validas ankaŭ stelamasoj, galaksioj kaj galaksiamasoj kiel astroj. Astrosciencon influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, apude ankaŭ kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko. Artikolo de la monato (majo)
Galaksio NGC 4414, 57 milionojn da lumjaroj fora, en konstelacio Berenica Hararo
Galaksioj estas grandegaj gravite ligitaj sistemoj, kiuj enhavas stelojn, gason, polvon, plasmon kaj verŝajne nevideblan malluman materion. Maso de tipa galaksio estas 1011sunmasoj. Tipaj galaksioj enhavas inter 10 milionojn kaj mil miliardojn (107 – 1012) da steloj kiuj orbitas ĉiuj ĉirkaŭ komuna gravitcentro. Aldone al unuopaj steloj kaj maldensa interstela medio, la plej granda parto el la galaksioj enhavas grandan nombron da multopaj steloj, stelaj aroj kaj ankaŭ variajn nebulozajn tipojn. Galaksioj havas inter kelkajn milojn da lumjaroj ĝis kelkajn centmilojn da lumjaroj je diametro kaj estas apartaj unu de alia per distancoj de milionoj da lumjaroj. Informoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 10-an de decembro 2005. Fondis ĝin: Petro Enmetu {{Portalo Astronomio}} en artikolojn pri astronomio kaj estiĝos
Projektoj
Bildo de la monato (majo)
Artikoloj
Rilataj artikoloj:
Rilataj kategorioj: |