Planedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Planedo (apartigilo)
Planedo
speco de astro vd
speco de astro
Fizikaj ecoj
vdr
La ok planedoj de la Suno: 1 Merkuro, 2 Venuso, 3 Tero, 4 Marso, 5 Jupitero, 6 Saturno, 7 Urano, 8 Neptuno. La grandecoj estas montritaj iom akurate, sed ne la distancoj.

Planedo estas astro ne memlumanta, kiu rondiras ĉirkaŭ stelo. La vorto devenas de la greka πλανήτης, planētēs, signifanta migrantovaganto. Pli precizan difinon donis la Internacia Astronomia Unio en 2006 (vidu malsupre).

Nia suno havas ok planedojn. Ĝis la redifino de planedo en 2006 fare de la Internacia Astronomia Unio estis naŭ planedoj (la naŭa estis Plutono) kaj oni atendis trovi aŭ difini pliajn; Sedno estis tiam ebla 10a planedo), sed nun la nombro ŝajnas tre fortike fiksita je ok kaj apenaŭ videblas eblo trovi pliajn planedojn en nia sunsistemo.

Je la 24-a de aŭgusto 2006 la ĝenerala asembleo de Internacia Astronomia Unio (IAU) akceptis rezolucion, kiu difinis planedon en la sunsistemo jene (parto el rezolucio 5A):

Planedo estas ĉiela korpo, kiu (a) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (b) havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan, kaj (c) balais la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.

Samtempe, IAU difinis kiel nanoplanedon ĉielan korpon respondantan al ĉiuj kriteroj, krom la balaado de sia orbito. Formale, nanoplanedo ne estas planedo.

Oni konas nuntempe naŭ nanoplanedojn en la sunsistemo: Cereso, Orko, Plutono, Makemako, Kvavaro, Haŭmeo, Gongongo, Eriso kaj Sedno. Sed la listo povas pli- aŭ malpli-longiĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto planedo devenas el πλανάσθαι (planasthaj), verbo de la greka lingvo, kiu signifas "vagi". Simile, la japana vorto por planedo "ŭakusei" (惑星) volas diri "vaganta astro". Fakte, en la vidpunkto de la antikvuloj, la planedoj distingiĝis disde la normalaj steloj („fikssteloj“) videblaj sur la ĉielsfero per tio, ke ili havas propran moviĝon (kia nudokule ne videblas ĉe la fikssteloj).

Tiu moviĝo, kontraŭe al la moviĝo de la Suno kaj de la Luno, aperis konsiderinde neregula kaj iomete kaprica: la planedoj ne moviĝis ĉiam samdirekte kaj sampaŝe. Tiamaniere ili estis identigitaj kun ĉielaj diaĵoj, kiuj, laŭ la antikvula pensmaniero, estis la solaj estaĵoj kapablaj tiel agi en la firmamento.

Antikvaj planedoj[redakti | redakti fonton]

En la antikvula menso estis sep planedoj (kiuj estis videblaj sen helpiloj): Luno, Marso, Merkuro, Jupitero,Venuso, Saturno kaj Suno. La planedoj ne estis konsiderataj kiel mondoj, kiuj iras tra la silenta mallumo, sed raciaj entoj, diaĵoj, kiuj iradas ĉirkaŭ la Tero, tra regiono plena de lumo kaj muziko (la muziko de la sferoj). La planedoj ne estis grandaj buloj de roko kaj gaso, sed konsistis el kvintesenco kaj moviĝis laŭ cirkloj, ĉar la cirkla moviĝo estas la plej perfekta. En la latina, la sep tagoj de la semajno estis nomitaj laŭ la sep planedoj (escepte de sabato kaj dimanĉo tiuj nomoj influis ankaŭ la esperantajn nomojn). La planedoj influis homojn per la aero.

La Tero mem ne estis konsiderata kiel planedo, sed kiel mondo, vorto kiu, tiutempe, entenis kaj la nocion kosmo, kaj la nocion loĝejo de la homaro. Kelkaj antikvuloj-filozofoj, kiel Aristarĥo el Samoso, identigis la teron kiel alian sunĉirkaŭantan planedon, sed tiu pensmaniero ne fiksiĝis ĝis la Mezepoko.

Modernaj planedoj[redakti | redakti fonton]

La nombro de astroj difinitaj kiel planedoj en la sunsistemo ŝanĝiĝis plurfoje dum la lastaj 500 jaroj. Kvin el ili estis konataj ekde la krepusko de la historio: Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno, kaj apud ili la Luno kaj Suno ankaŭ estis konsiderataj planedoj en la tercentra modelo.

Giordano Bruno estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj pridubis la apartan signifon de la Tero kompare kun la aliaj planedoj. Lia filozofio estas ege klera en tiu aspekto, ĉar li proponis ne nur ekzakte, ke la Tero estas planedo kiel la aliaj, sed ke la planedoj estas mondoj. Tio estas, li vidis en ĉiu planedo medion havantan proprajn kondiĉojn kaj ekvilibron favore al la ekzisto de vivo. La similigo de la Tero kun la aliaj planedoj plifortiĝis nur post la esploroj de Koperniko, Galilejo kaj Keplero, kies rezultoj estas la origino de la heliocentrisma teorio de la sunsistemo.

Konsekvence de daŭra forlaso de la tercentra modelo kaj la akcepo de la heliocentra modelo en la 16-a jarcento, la Tero estis aldonita al la listo de planedoj, kaj la suno kaj luno estis forigitaj de ĝi. Kun la malkovroj de Urano, Neptuno kaj iuj asteroidoj, la listo ŝveliĝis al 23 planedoj en 1851. En 1852 ĉiuj asteroidoj estis forigitaj kaj restis nur ok planedoj, al kiuj Plutono estis aldonita en 1930. La tri planedoj de la Sunsistemo plej malproksimaj de la Suno (Urano, Neptuno kaj Plutono, tiu lasta ekde 2006 jam ne plu planedo) estis eltrovitaj antaŭ relative nelonge, se ni konsideras la tempodaŭron, dum kiu la aliaj planedoj jam estas konataj.

En 2006, la Internacia Astronomia Unio decidis ŝanĝi la difinon de planedo kaj difinis novan tipon - la nanplanedon (aŭ foje malpli formale alinomataj planedetoj), difino kiu inkluzivas Kereson, Plutonon, Erison, Haŭmeon kaj MakeMakon. Astronomoj nun konas pli ol 150 000 objektojn orbitantajn ĉirkaŭ la Suno, kaj ili estas klasifikitaj laŭ malsamaj kategorioj: planedoj, nanaj planedoj, transneptunaj objektoj, asteroidoj, kometoj, centaŭroj kaj aliaj malgrandaj objektoj en la sunsistemo.

La plejparto de la planedoj ankaŭ havas lunojn, kiuj akompanas ilin. Se luno estas sufiĉe granda, ĝi povas efiki al la planedo per tajdaj fortoj kaj tiel stabiligi la turniĝon de planedo ĉirkaŭ ĝia akso.

Planedoj de la Sunsistemo[redakti | redakti fonton]

La ok planedoj de la Sunsistemo, en okcidentaj landoj, ricevis nomojn devenaj el la romia mitologio.

  1. Merkuro (simbolo )
  2. Venuso ()
  3. Tero ()
  4. Marso ()
  5. Jupitero ()
  6. Saturno ()
  7. Urano ()
  8. Neptuno ()

En Ĉinio kaj landoj de orienta kulturo, la kvin nudokule videblaj planedoj ricevis nomojn de la kvin elementoj.

  • Merkuro : 水星 (la Akva Stelo)
  • Venuso : 金星 (la Metala Stelo)
  • Marso : 火星 (la Fajra Stelo)
  • Jupitero : 木星 (la Ligna Stelo)
  • Saturno : 土星 (la Tera Stelo)

Urano kaj Neptuno ricevis respektive la nomojn 天王星 (Stelo de la Ĉiela Reĝo) kaj 海王星 (Stelo de la Mara Reĝo), laŭ la atribuoj de la dioj Urano kaj Neptuno.

La sunsistemaj planetoj estas divideblaj en du kategoriojn:

Supozataj kaj alistelaj planedoj[redakti | redakti fonton]

Praplaneda disko estas ĉirkaŭstela disko konsistanta el gaso kaj polvo el kiuj formiĝas korpoj (planedoj, nanplanedoj, malgrandaj korpoj kaj iliaj satelitoj). Steloj formiĝas el nubo de gaso kaj polvo kies centra parto kolapsas sur si mem. Tiam, ene de la resta nebulozo, la materio kolektiĝas en disko, kiu naskos la planedojn. Astronomoj parolas pri praplaneda disko.

Hipotezaj planedoj en nia sunsistemo[redakti | redakti fonton]

Oni longe supozis, ke estas ankaŭ aliaj planedoj. Unu el tiuj estis nomata Planedo X, astro kiu perturbas la neptunan kaj plutonan orbitojn. Fakte, tiuj du planedoj estis konsiderataj, en la epoko de siaj malkovroj, kiel la tiel serĉata Planedo X, sed, poste, kalkuloj ekmontris, ke iliaj masoj estas ne sufiĉe grandaj por klarigi la perturbojn. Alia supozata planedo estas Vulkano, astro kiu situus interne de la merkura orbito. Hodiaŭ estas sciate, ke la perturboj en la merkura orbito estas kaŭzataj de relativecaj efikoj pro la proksimeco de la masega Suno kaj ke la orbito de Neptuno havas nur etajn malregulaĵojn, kiuj apenaŭ antaŭvidigas malkovron de nova planedo.

Ĝis 2006, ne ekzistis klara kriterio por la distingo de planedo disde asteroido. Foje, en la historio de astronomio, kelkaj ĵus malkovritaj asteroidoj estis konsiderataj kiel planedoj, kiel Cereso, Vesto kaj lastatempe Ĥirono kaj Varuno, aŭ eĉ iu planedo povis havi sian planedecon disputatan, kiel en la kazo de Plutono, kiu nun estas jam eks-planedo.

Alisistemaj planedoj[redakti | redakti fonton]

Lastatempe, ekde 1985, pluraj ekstersunsistemaj planedoj estis malkovritaj ĉirkaŭ sunsimilaj steloj. En majo 2011 ilia nombro superis 100. Pro teĥnikaj baroj, oni ankoraŭ nur povas trovi gigantajn planedojn, sur kiuj vivo malfacile povus evolui, pro la treege malfavoraj fizikaj kondiĉoj al ĉia ekvilibra ekologia sistemo. Tamen, oni atendas, ke la venontaj jaroj alportos multajn kaj signifhavajn malkovrojn de vivofavoraj planedoj en la najbaraĵo de iu proksima stelo.

La plej tersimila planedo malkovrita (ĝis fino de aprilo 2007) estas Gliese 581 c, kiu rondiras la ruĝan nanon Gliese 581, kune kun eble kvin pliaj planedoj. Ĝi estas la unua ekstersunsistema planedo trovita en tia ĉirkaŭstela zono, ke eblas akvo en likva stato kaj tiel eventuale eĉ tersimila vivo. La stelo Gliese 581 situas je ĉirkaŭ 20,5-lumjara distanco de nia Suno. La trovon anoncis en aprilo 2007 laborgrupo de astronomoj, sub Stéphane Udry, en la observatorio de la universitato de Ĝenevo en Svislando. Ĝi malkovris la planedon per instrumentoj de la Eŭropa Suda Observejo en Ĉilio.

La 2-an de februaro 2011 NASA eldonis liston de 1.235 probablaj alisunaj planedoj, kiujn malkovris la spacteleskopo Kepler. La listo enhavas 68 eblajn planedojn de ter-simila grandeco (R < 1,25 R🜨) kaj 288 eblajn "super-terojn" (1,25 R🜨 < R < 2 R🜨)[1].

Interstelaj planedoj[redakti | redakti fonton]

Interstela planedo estas planed-simila objekto ne ligita al orbito-centra suno. Oni nomas tian objekton "objekto de planedeca maso" aŭ planed-masa objekto (PMO).

Tia objekto ne posedas konstantan (al iu ajn sistemo) orbiton, do ĝi ne povas plenumi la kriterion, ke sian orbiton ĝi balais de malpli grandaj objektoj. La nuraj kriterioj, kiuj povus igi ĝin planed-simila, estas la grandeco, la maso/denso kaj la geologia-kemia konsisto.

Pro sia nellumeco la interstelaj planedoj estas malfacile troveblaj. La iom grandaj ne estas facile disigeblaj de brunaj nanoj-

Vagabondaj planedoj[redakti | redakti fonton]

Vagabonda planedointerstela planedo estas planedo kiu ne orbitas ĉirkaŭ stelo kaj tiel direkte orbitas ĉirkaŭ la galaksio. Aŭ ĝi iam estis parto de planedsistemo antaŭ ol esti forĵetita aŭ ĝi neniam havis rilaton kun alia stelo aŭ bruna nano. Oni pensas ke estas miliardoj da vagabondaj planedoj en la Lakta Vojo.

Ekstergalaksiaj planedoj[redakti | redakti fonton]

Ekstergalaksia planedo (anglalingve: extragalactic planet) estas ekstersunsistema planedo kiu ne situas en la Lakta Vojo (nia galaksio). Pro la tre grandaj distancoj, la malkovro de tiuj planedoj estas malfacila.

Intergalaksiaj planedoj[redakti | redakti fonton]

Intergalaksia planedo estas planedo kiu situas ekster galaksio. Teorie, ĝi estus ankaŭ ekstergalaksia planedo (ekster la Lakta Vojo) kaj ekstersunsistema planedo (ekster nia sunsistemo). Ĝi povas orbiti ĉirkaŭ intergalaksia stelo aŭ esti vagabonda planedo, kiu ne orbitas ĉirkaŭ stelo. Oni pensas ke tiuj planedoj estas multnombraj kaj devenas de forĵetoj dum interagado de galaksioj.

Kritiko pri la kriterioj de planedeco[redakti | redakti fonton]

Post la difino de planedeco fare de IAU en 2006 ekestis kritiko, precipe pri la kriterio, ke planedo devas balai sian orbiton de aliaj objektoj. Oni obĵetis, ke tiurilate ankaŭ Tero kaj Jupitero ne estas planedoj. Ebla kompromiso estas la "orbita domineco" (foje nomata "planeda distinganco") de Steven Soter, la rilatumo inter la maso de korpo kaj la maso de objektoj proksimaj al ĝia orbito, kiuj ne estas sinkronigitaj al ĝi (ekz. lunoj).

La orbita domineco havas la avantaĝojn, ke ĝi estas kvante mezurebla kaj tamen prezentas grandan distancon inter la planedoj kaj la nanoplanedoj. Inter la planedoj Urano havas la plej malgrandan dominecon, 24 000, sed ĉiuj nanoplanedoj havas dominecon de malpli ol 1. Plutono havas dominecon de 0,077, eĉ malpli grandan ol Cereso kaj Eriso. La plej grandan dominecon, 1 700 000, havas Tero.

Planedoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas unu el du poemetoj de ties 17a ĉapitro al aludoj al la tiamaj naŭ planedoj de la Sunsistemo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]