Gliese 581 c

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gliese 581 c
Komparo inter Gliese 581c kaj Tero

Gliese 581 c estas ekstersunsistema planedo rondiranta ĉirkaŭ la ruĝa nano Gliese 581. Ĝi ŝajne estas en la enloĝebla zono (aŭ ekosfero), teoria sfera kosma zono ĉirkaŭ steloj kie la surfacaj temperaturoj de planedo povus teni likvan akvon, plej ofte konsiderata kiel necesa ingredienco por ke vivo ekestu.

Sur bazo de teoria surfaca temperaturo, Gliese 581 c povus esti la unua eltrovita ekstersunsistema planedo kiu similas al Tero. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej malgrandaj ekstersunsistemaj planedoj eltrovitaj ĝis nun.

Ĝi havas diametron je kvindek procentoj pli grandan ol tiu de la Tero (taksita sur bazo de ĝia maso), kaj ĝi estas preskaŭ kvinoble masa (pro kio en svisaj gazetoj por ĝi jam aperis la nomo Planedo M5 (= maso 5-obla)). Tio faras ĝian graviton sur ĝia surfaco proksimume 2,15 fojojn pli forta ol sur la Tero.

La nomo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Gliese estas germana astronomo, kiu establis katalogon de la steloj plej proksimaj al nia suno. En tiu listo enestas la stelo 581, kiu estas ruĝa nano, kaj estas en distanco de "nur" 20,4 Lj (lumjaroj) de ni. Ĉirkau Gliese 581 orbitas 3 planedoj ĝis nun trovitaj, kiujn oni simple nomigas en sinsekvo de ilia trovo b, c, d. La suno Gliese 581 estus 581 a, sed oni ne uzas la literon a.

Ĉu ĝi havas agrablajn temperaturojn?[redakti | redakti fonton]

La averaĝan temperaturon oni taksas agrabla. Sed estas probable, ke la planedo ĉirkaŭas sian sunon ligite, tio signifas, ke ĉiam ĝia sama flanko montras al ĝia suno, same kiel nia luno ĉiam montras la saman flankon al la Tero. En tiu kazo la suna flanko de la planedo estus tre varma, kaj la alia flanko tre malvarma.

Kiel trovi planedojn?[redakti | redakti fonton]

Moviĝo de la planedo kaj steloj ĉirkaŭ la komuna centro de masoj.

Planedoj ne estas varmegaj kiel sunoj, tial ne elsendas lumon kaj estas preskaŭ ne videblaj el granda distanco.

Sed estas nerekta metodo: du ĉielaj korpoj orbitas unu ĉirkau la alia, pli precize dirite ili ambaŭ svingiĝas ĉirkaŭ la komuna centro de iliaj masoj (la ruĝa kruco en la bildo). Do la videbla suno ŝanĝas sian pozicion iom dekstren/maldekstren respektive antaŭen/malantaŭen (proksimen/foren), depende en kiu direkto ili turniĝas relative al nia suno.

La moviĝon antaŭen/malantaŭen ni povas observi kaj mezuri bone, ĉar la efiko de Doppler ŝanĝas la frekvencon de la suna lumo. Problemo estas, ke nin interesas speciale malgrandaj planedoj, ĉar grandaj planedoj ne estas loĝeblaj. Kaj malgrandaj planedoj efikas nur malgrandan ŝanĝon de frekvenco.

Vojaĝo al Gliese 581c[redakti | redakti fonton]

La astronomoj, kiuj malkovris tiun planedon, estis tre entuziasmaj, diris, ke tiu planedo estos alloga celo por estontaj spacvojaĝoj. Ĉu tio estas ebla?

La distanco estas 20,4 lumjaroj. Tio signifas, ke spacŝipo, kiu atingus la rapidon de la lumo, bezonus 20,4 jarojn por la vojaĝo. Sed niaj plej rapidaj veturiloj ĝis nun nur atingas 1 centonon de tiu rapido. Do la vojaĝo daŭros 2.040 jarojn. Ni devus konstrui spacŝipojn kun minimume kvardekobla rapideco, kiu rezultigus vojaĝdaŭron de 51 jaroj. Oni ne sendus homojn tien, sed nur roboton. Homo ja devus vivi pli ol 100 jarojn por vojaĝi tien kaj revojaĝi.