Gravito

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La gravito estas la forto kiu efikas inter masoj. Ĝi kaŭzas, ke ĉiuj mashavaj objektoj altiras, t. e. tendencas alproksimigi, sin reciproke.

La rezultanta forto dependas je la distanco(j) kaj je la masoj.

Gravito ankaŭ tenas Teron sur ĝia vojo ĉirkaŭ la suno.

Neŭtono unue priskribas la leĝon de tiu fenomeno matematike. Laŭ li, la forto inter du mashavantaj objektoj estas

F_g = \frac {Gm_1m_2} {r^2}

kie m1 kaj m2 estas la masoj de la objektoj, r la distanco inter la du objektoj (aŭ iliaj pezcentroj) kaj G la gravita konstanto, G ≈ 6,67259 · 10-11 N · m2 · kg-2.

Tio estis la unua fizika teorio, kiu aplikeblas en la astronomio, el kiu sekvis la Leĝoj de Keplero, permesis prognozojn pri la reveno de kometoj, kaj faris la dinamikon de la sunsistemo komprenebla.

La gravitoteorio de Neŭtono estas limkazo (por malgrandaj rapidecoj kaj relative malgrandaj masoj) de la ĝenerala teorio pri relativeco de Albert Einstein. La lasta speciale gravas por la priskribo de la kosmo, ĉar por grandaj distancoj la gravito estas la dominanta forto.

Se la gravito estas priskribebla per iu kvantuma kampoteorio (kvanta gravito), la gravitono (partiklo, kiu ĝis nun nur estas hipotezo) devas ekzisti. Tiam la gravitono rolas simile kiel la fotono en la elektromagneta interefiko.

La gravito estas senkontakta interefiko, ekzemple la altiro inter Suno kaj Tero efikas tra la vakuo. Tiel ĝi similas al la elektromagneta interefiko, kiun (ĉar pli forta) oni jam povas rimarki en malgrandaĵoj (ekzemple magneto, elektra motoro, atomoj, molekuloj).

La gravito estas la plej malforta de la kvar fundamentaj fortoj, tamen por grandaj distancoj ĝi estas la sola forto, ĉar ĝi estas ŝirmata per nenio kaj la efikoj de la masoj adiciiĝas (ne ekzistas forpuŝa gravito).

Laŭ Neŭtono la gravito estas malproksima forto. Tio signifas, ke ŝanĝo en la fonto tuj efikas en la tuta spaco. Male, ŝanĝo en elektromagneta kampo disvastiĝas nur kun rapideco de lumo - temas pri proksima forto.

En la speciala teorio de relativeco, tuja disvastiĝo problemas pro la relativeco de samtempeco. Tial Albert Einstein formulis sian ĝeneralan teorion de relativeco, laŭ kiu la gravito kaŭzas kurbecon de la spacotempo, kiu disvastiĝas maksimume rapide kiel la lumo. Vidu gravitokampo.


[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://curious.astro.cornell.edu/question.php?number=310 (angle) Malsama pezo sur la poloj ol sur la ekvatoro
Ekstera ligilo  http://www.iac.es/ (hispane) Insituto de Astrofiziko de Kanarioj
Ekstera ligilo  http://www.cliffrailwaylynton.co.uk (angle)
Ekstera ligilo  http://www.as.wvu.edu/coll03/phys/www/Heavisid.htm (angle) Analogio inter gravito kaj elektromagnetismo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj