Isaac Newton
El Vikipedio
| Isaac Newton | |
|---|---|
| elstara brita scienculo | |
| Naskiĝo | 4-a de januaro 1642 Woolsthorpe-by-Colsterworth, Anglio |
| Morto | 31-a de marto 1727 Londono, Anglio |
| Portalo pri Homoj | |
Sir Isaac NEWTON [ajzak njuton] ofte esperantigita kiel Neŭtono (naskiĝis la 4-an de januaro 1642 en Woolsthorpe-by-Colsterworth, Britujo; mortis la 31-an de marto 1727 en Londono; [25-a de decembro 1642 – 20-a de marto 1727 laŭ julia kalendaro]) estis grava brita matematikisto, fizikisto kaj alĥemiisto, numerologo, la plej elstara sciencisto de sia epoko.
Enhavo |
[redakti] Vivo
La patro de Newton estis senalfabeta. Li mortis antaŭ la nasko de Newton. Lia vicpatro estis bienestro. Newton studis ĉe Trinity College de Kembriĝo 1661-1668. Li plejparte malagnoskis siajn kursojn kaj studis la problemojn, kiuj interesis lin. Kiam Kembriĝo estis malfermita pro la pesto de 1665 ĝis 1666, Newton revenis al la familia bieno kaj tie revoluciigis fizikon, matematikon, astronomion kaj optikon. En 1669, li fariĝis lukasa profesoro de matematiko ĉe Trinity College.
Li eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende ankaŭ eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo, nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la iluminecon de la 18-a jarcento.
La fiziko de Newton, la klasika mekaniko, staris sen defio ĝis la 20-a jarcento, kiam alvenis la fiziko de Albert Einstein kaj la kvantuma mekaniko.
Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Newton enkondukis al fiziko la ideon de forto, kiu povas agi trans distanco, kiel ekzemple gravito. La ideo verŝajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda moviĝo kaj de tiuj de Gilberto pri magnetismo. La fiziko de Galileo, kompare, estis tute mekanika.
[redakti] Verko
Newton klarigis sian fizikon en sia majstra verko, la Principia (1687).
[redakti] La tri leĝoj de movo
- La leĝo de inercio: korpo restas senmova aŭ en uniforma stato de movo krom se forto agas sur ĝin.
- F = ma: forto (F) egalas al la maso (m) obligita per la akcelo (a).
- Se du korpoj efikas per fortoj unu la alian, tiuj ĉi fortoj havas la samajn grandojn kaj la malajn direktojn.
La unua leĝo devenas de la ideo de Galileo pri inercio kaj priskribas korpon ne movatan de forto. La dua leĝo priskribas la korpon movatan de forto (dinamiko); kune kun la tria leĝo, tiu ĉi dua leĝo de Newton pri movado implicas la leĝon de konservado de movokvanto.
La tria leĝo de Newton estas la leĝo de reciproka agado: kiam ekzistas forto aganta sur korpon A, pro alia korpo B, ekzistas ankaŭ reciproka forto aganta sur korpon B pro la ekzisto de korpo A.
[redakti] La leĝo de universala gravito
Laŭ legendo, iam kiam Newton sidis sub pomarbo, pensante pri la movado de la luno, li estis frapita de pomo falinta sur lian kapon kaj en tiu momento ekvidis la unuecon de planeda movado kaj korpa movado. Aplikinte la tri leĝojn de movo al la tri leĝoj de Keplero pri planeda moviĝo, Newton malkovris la leĝon de universala gravito. Laŭ tiu leĝo, ĉiu maso allogas ĉiun alian mason per la potenco de gravito, kiu agas ne mekanike, sed trans distancon kiel kampo de forto. La grandeco de la forto estas proporcia al la maso de la du korpoj kaj inverse proporcia al la distanco inter la du.
Pli precize:
,
kie m1 estas la maso de la unua objekto, m2 la maso de la dua objekto, r la distanco inter la centroj de la du objekto kaj G estas universala gravita konstanto.
Ekzemple, la gravito de objekto duoble pli peza estas duoble forta, kaj la gravito de objekto duoble pli malproksima estas kvaroble pli malforta.
[redakti] Religia koncepto
Religie Newton estis publike anglikana, sed private li ne kredis je la triunuo kaj kredis, ke arianismo estis la vera formo de primitiva kristanismo. Sur sia mortolito, li rifuzis la anglikanajn sakramentojn.
Kvankam neŭtona fiziko poste estis uzita por subteni la materialisman kosmologion (ekzemple, tiun de Laplaco), Newton mem ne vidis la mondon tiele, lia mondbildo inkluzivis ne nur arianismon, sed ankaŭ sorĉon, numerologion, astrologion kaj alĥemion. Kvankam Newton helpis fondi modernismon, tio estas la moderna mondbildo de la Okcidento, li mem pensis antaŭmoderne.
[redakti] Newton kaj alkemio
La ekonomisciencisto John Maynard Keynes akiris aŭkcie en la jaro 1936 grandan parton de la alkemiaj manuskriptoj de Isaac Newton por la King´s College en Kembriĝo. 369 el la libroj de la persona biblioteko de Newton estis sciencaj, 17 kontraŭe estas verkoj de rozkrucismo, kabalo kaj alkemio. Tial Keynns nomis Newton unu el la lastaj grandaj renesancaj magiistoj.
Newton verkis por si mem alkemian indekson kun 100 aŭtoroj, 150 verkoj kaj 5000 paĝindikoj sub 900 memorvortoj. Jan Golinski supozas, ke Newton faris tion ĉar li esperis dedukti el ĝi tuton unuiĝintan kaj kongruan instruadon. Betty T. Dobbs opinas, ke Newton studis tre diligente la alkemian literaturon ĝis la 17-a jarcento, dum 30 jaroj seninterrompe. [1] Richard Westfall, biografo de Newton skribis pri tio: "Newton perdis sian unuan amon [tio estas la alkemio] neniam el siaj okuloj." Westfall supozis, ke alkemiaj pripensoj eniris ankaŭ la verkon Hypothesis of Light (1675), kaj ke transformiĝis la ideo de Newton pri orbita mekaniko pro alkemio.
[redakti] La heredaĵo de Newton
La skribajn verkojn de Newton heredis ŝia nevino Catherine Barton kaj ties edzo John Conduitt. Ilia filino edziniĝis en 1740 kun ano de nobela familio el Portsmouth en kies bienejo estis konservita la heredaĵo, kiu tial estis nomata ankaŭ Portsmouth Collection (kolektaĵo de Portsmouth). En 1872 la Earl of Portsmouth transdonis la sciencan parton de la heredaĵo al la biblioteko de la universitato de Kembriĝo. La cetero estis katalogigita en 1888 en Kembriĝo. Ĝi estis aŭkciita en 1936 ĉe Sotheby’s, sed atingis nur 9000 pundojn. La plej grandan parton de la alkemistaj manuskriptaj aĉetis John Maynard Keynes, kiu ilin transdonis al la King´s College en Kembriĝo. Multaj el la teologiaj manuskriptoj estis aŭkcie akiritaj de Abraham Yahuda, per kiu la pli multaj atingis la nacian judan bibliotekon aŭ la universitatan bibliotekon en Jerusalemo. La cetera parto troviĝas disigita tutmonde. [2]
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
- ↑ Komparu: „The Janus faces of genius. The role of alchemy in Newton´s thought. Cambridge University Press, 1991“
- ↑ La projekto Newton pri la heredaĵo. Vidu ankaŭ Westfall Never at Rest, p.875f
[redakti] Eksteraj ligiloj
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Isaac Newton
Literaturo de kaj pri Isaac Newton en katalogo de la germana nacia biblioteko "Deutsche Nationalbibliothek"