Sakramento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sakramento estas rito de kristanismo kiu donas la "gracon" de Dio al kredanto. Graco estas potenco de Dio, kiu helpas la kredantojn akiri aŭ reestabli la dian amikecon kaj la sintenojn de Jesuo Kristo. Sakramento ofte ankaŭ markas ŝanĝon de stato.

En ortodoksismo la sakramentoj estas nomata la misteroj (la greka vorto por la latina sacramentum).

Laŭ katolikismo, sakramento estas metafore difinita ankaŭ "kanalo de graco". Ĉiu sakramento agas ne simbole sed konkrete kaj reale per la dia interveno, ne do per iu aŭtomata kaj magia rezulto. La sakramento estas valide konfekciita de la administranto kiu intencas realigi kion intencas reli la Eklezio. Ĉiu el la sep sakramentoj havas sian eblan administranton: por la bapto, kiu ajn (eĉ nekredanto) kiu intencas agi laŭ la intenco de la Eklezio, por geedziĝo la samaj edzoj, por la aliaj kvin la ordinita sacerdoto (kiel instrumento). Por la ricevanto la efiko, ku ĉiam estas nevidebla verko de Kristo, dependas ankaŭ de lia, kiam postulita, intima disponebleco, kaj neniam de la sankteco aŭ malsankteco de la administranto, nome tio okazas ex opere operato. Ĉar homo estas laŭ naturo emas al la pekado kaj pene inklinas al la sankteco, la helpo de la sakramentoj necesas por resti aŭ reakiri aŭ kreski en la dia amikeco kaj eviti la perdon de la amikeca kontakto kun Jesuo Kristo: kondiĉo tia kiu ktime estas nomata infero.

Kutime kaj esence, en ĉiuj kristanaj konfesioj praktikantaj tiujn ritojn, la sakramentoj havas materion (akvo, vino, oleo, pano, ekstera manifestado de sia volo) kaj formulon de vortoj: en la bapto, ekzemple ("En la nomo de la Patro...") kaj akvo. Por fari la sakramenton, la administranto aplikas la materion al la kredanto per la formulo. La pekeco aŭ sankteco de la administranto mem ne gravas al la efiko de la sakramento - li nur estas la instrumento kiu, se plu uzi la metaforan esprimon rilate diajn transcendentaĵojn, malfermas la kanalon inter Dio kaj homo, ne estante mem la kanalo. Kiel la enkarniĝo de Jesuo Kristo la materia korpeco kaj la nevidebla dieco kuniĝas, tiel ankaŭ en la sakramento kombiniĝas la materia elemento kun la dia sindonacemo.

pentraĵo "La sep sakramentoj", Rogier Van der Weyden, 1445-1450

Ortodoksismo (neoficiale) kaj katolikismo (oficiale) rekonas sep sakramentojn.

Catechismus [1]

  1. bapto
  2. konfirmacio
  3. komunio
  4. konfeso
  5. matrimonio (geedziĝo)
  6. ordino
  7. unkto

Ofte laŭ protestantismo, sakramento ne estas vidata la efektiva donaco de graco, sed kiel simbolo de la dia graco. Pro tio, celebro de sakramento ne estas realiganta sed nur simbolanta, tial kutime ne estas bezonata administro, krom en la bapta rito.

Protestantoj kutime rekonas la bapton; Eŭkaristio kun komunio kaj ankaŭ diversforma konfeso estas kultataj de Luteranismo. Sed eĉ en tiu kazo la koncepto pri Eŭkaristio kaj komunio ne tute koincidas kun tiu de katolikoj kaj ortodiksuloj.