Rogier van der Weyden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rogier van der Weyden
Persona informo
Naskonomo Roger de le Pasture
Naskiĝo 30-an de novembro 1389 (1389-11-30)
en Tournai, Tournaisis,  Reĝlando Francio
Morto 18-an de junio 1464 (1464-06-18) (74-jaraĝa)
en Bruselo, Duklando Brabanto,  Burgonjaj Malaltaj Landoj
Tombo Katedralo de Bruselo
Ŝtataneco Burgonjaj Malaltaj Landoj
Okupo
Okupo pentristo • iluministo • konstrua desegnisto
Verkoj Braque Triptych
Saint Luke Drawing the Virgin
Miraflores Altarpiece
Malsupreniro de la kruco
Mérode Altarpiece
Annunciation Triptych
Bladelin Triptych
Columba Triptych
Medici Madonna
vdr
Ebla memportreto kiel Lukaso en Sankta Lukaso portretas la madonon, 1440
Bildo de juna virino, Pentraĵgalerio Berlino
Nicolas Rolin, ĉefministro de Filipo la bona, portretita en la Lasta Juĝo (eltondaĵo)

Rogier van der WEYDEN, antaŭe Rogier de la Pasture, (naskiĝis en 1399/1400 en Tournai en la tiam franca provinco Cambrésis, mortis la 18-an de junio 1464 en Bruselo) estis flandra pentristo.

Rogier van der Weyden jam de siaj samtempuloj estis taksata unu el la plej gravaj pentristoj de la Malaltaj Landoj. Li estis samepokano de la potenca burgundia princo Filipo la bona.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rogier estis filo de tranĉil-forĝisto Henry de la Pasture. Pri lia infan- kaj junul-aĝo preskaŭ nenio estas konata. La 5-an de marto 1427, post lernado de la pentra metio, li komencis labori en la studio de majstro Robert Campin (la "majstro de Flémalle"). Lia kolego en la metiejo de Campin estis Jacques Daret. La 1-an de aŭgusto 1432, Rogier estis akceptita kiel majstro en la gildo de pentristoj en Tournai.

Baldaŭ poste Rogier translokiĝis al Bruselo kaj edziĝis al Elisabeth (Lysebette) Goffaert, filino de ŝuisto Jan Goffaert kaj edzino Cathelyne van Stockem. La paro havis plurajn gefilojn, inter ili la artistojn Jan van der Weyden (oraĵisto) kaj Peter van der Weyden (pentristo). Pentristo Goossen van der Weyden estis lia nepo.

En 1436 (aŭ 1437) Rogier fariĝis urbopentristo de Bruselo. En 1450 Rogier faris vojaĝon al Romo, kaj tie humanistoj, i.a. Cyriakus kaj Bartholomaeus Facius, laŭdis lin kiel "plej bona pentristo de la nordo post Jan van Eyck".

En la jaroj 1460 ĝis 1461 la itala pentristo Zanetto Bugatto fariĝis lia lernanto.

Rogier mortis la 18-an de junio 1464 aĝante 65 jarojn. Lia tombo troviĝas en la brusela katedralo de Sanktaj Mikaelo kaj Gudulo.

Verko[redakti | redakti fonton]

Kun la verkaro de Robert Campin, Rogier van der Weyden kaj Jan van Eyck komenciĝas nova epoko de pentrado: la farboj estas pretigataj ne plu surbaze de ova proteino, sed surbaze de oleo. La farboj estas malpli pastecaj, ili povas esti aplikataj en tre maldikaj tavoloj, tiel permesas tre realisman pentradon, de nuancetoj de lumo kaj ombro, de plej fajnaj detaloj ekzemple unuopaj larmoj aŭ delikataj vualoj.

Pentraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Depreno de la kruco de Rogier van der Weyden (ĉ.1435), 220 x 262 cm Museo del Prado, Madrido

Galerio[redakti | redakti fonton]

Personaj portretoj, kaj detaloj
Altaroj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lorne Campbell: Van der Weyden. Chaucer Press, London 2004, ISBN 1-904449-24-7
  • Albert Châtelet: Rogier van der Weyden. Roger de la Pasture. Gallimard, Paris 1999, ISBN 2-07-011613-1
  • Odile Delenda: Rogier van der Weyden. Das Gesamtwerk des Meisters. Belser, Stuttgart 1996, ISBN 3-7630-2346-1
  • Dirk DeVos: Rogier van der Weyden. The complete works. Abrams, New York 1999, ISBN 0-8109-6390-6
  • Dirk de Vos: Rogier van der Weyden. Das Gesamtwerk. Hirmer Verlag, München 1999, ISBN 3-7774-8330-3 (Originalausgabe: Het volledige Oeuvre, Mercatorfonds Antwerpen 1999, ISBN 90-6153-427-5).
  • Felix Thürlemann: Rogier van der Weyden Leben und Werk, C.H. Beck Wissen 2006, ISBN 3-406-53592-5 Leginda enkonduko!
  • Stephan Kemperdick: Rogier van der Weyden. Könemann, Köln 2000, ISBN 3-8290-2569-6
  • Otto Pächt: Altniederländische Malerei. Von Rogier van der Weyden bis Gerard David. Prestel, München 1994, ISBN 3-7913-1389-4
  • Erwin Panofsky: Die altniederländische Malerei. Ihr Ursprung und Wesen. Dumont, Köln 2001, ISBN 3-7701-3857-0 (Bd. 1)
  • Hansjürg Buchmeier & Peter Stobbe: "Van der Weydens Leiter", Lose Blatt Buch, Verlag Martin Wallimann, Alpnach 1999, ISBN 3-908713-00-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj
Ekspozicioj 2009

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]