Malaltaj Landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Malaltaj Landoj geografie
La Malaltaj Landoj en la 14-a jarcento

La Malaltaj Landoj aŭ la Nederlandoj estas la nomo de malalta teritorio en Okcident-Eŭropo uzata en la tempo kiam Nederlando kaj Belgio ankoraŭ ne ekzistis kiel apartaj ŝtatoj. Fojfoje ankaŭ Luksemburgo estas konsiderata parto de la Malaltaj Landoj. La termino estas uzata ĉefe en historia kunteksto, sed ankaŭ nun oni fojfoje uzas ĝin por la du (aŭ tri) ŝtatoj kune.


Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Nederlandoj signifas malaltaj landoj. Ĝi rilatas al la malalta tereno kiu ekestis en la delto de kelkaj grandaj riveroj, nome tie, kie Rejno, Mozo, IJssel, Skeldo kaj Eems fluas en la Nordan Maron.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la Malaltaj Landoj estas la parto de Eŭropo, kiu troviĝas inter la francaj teritorioj (la nuna Francio sen franca Flandrio) sude, la germanaj teritorioj oriente, kaj la Norda Maro norde kaj okcidente.

Historio de la Malaltaj Landoj[redakti | redakti fonton]

Diseco ĝis en la 15-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la romia erao la postaj Malaltaj Landoj sude de Rejno estis parto de la Romia Imperio. La regiono estis dividita en la romiaj provincoj Gallia Belgica kaj Germania Inferior. Norde de Rejno estis Germania, kiu nur dum longa tempo estis parto de la imperio. Post la falo de la Okcident-Romia Imperio la Malaltaj Landoj iĝis parto de la Frankonia Regno aŭ de la Karolinga Regno kaj poste de la Sankta Romia Regno. Gelderlando restis sendependa ĝis en 1543. La dukejo Lotaringo disfalis en plurajn partojn, kiujn oni ekde tiam nomis dukejo aŭ grafejo.

Dum la Mezepoko la dukoj de Brabanto kaj de Gelre, kaj la grafoj de Holando kaj de Flandrio regis pri la malgrandaj teritorioj de la Malaltaj Landoj. Pro militoj, sed precipe pro geedziĝoj ekestis pli grandaj unuoj. Holando venis sub influo de la grafoj de Henegovio kaj ambaŭ kune sub la influo de la familio Wittelsbach en Bavario.

15-a jarcento: Unuiĝemo dum la Burgunda periodo[redakti | redakti fonton]

La flago de la Malaltaj Landoj

En la 15-a jarcento la plimulto de la partoj de la Malaltaj Landoj venis en la manojn de la dukoj de Burgundio.


15-a ĝis 16-a jarcento: Unuiĝo de Nordo kaj Sudo[redakti | redakti fonton]

Habsburgaj Malaltaj Landoj[redakti | redakti fonton]

Post la morto en 1482 de Maria de Burgundio, la edzino de Maksimiliano de Aŭstrio, la teritorioj transiris el la influo de la franca dinastio de Valois al tiu de la dinastio de Habsburgo. La teritorioj oficiale restis disaj, sed formis "personan union".

En 1549 imperiestro Karlo la 5-a en la Pragmata sankcio de 1549 ke Burgundio ekde nun estos nedisigebla kaj transiros al liaj posteuloj, ĉu viraj, ĉu inaj. Per tio li disigis la Malaltajn Landojn (estis li, kiu enkondukis la nocion) de Francio kaj de la Germana Imperio kaj igis ilin propraĵo de sia familio.[1]

Hispanaj Malaltaj Landoj[redakti | redakti fonton]

Post la abdiko de Karlo la 5-a kiel estro de la Malaltaj Landoj kaj unu jaron poste kiel reĝo de Hispanio la landoj venas sub la respondeco de lia filo Filipo. Li ne estis militisto, kiel lia patro, sed burokrata reganto kaj fanatika kredanto.

La disigo de la Malaltaj Landoj en norda kaj suda partoj datumas de la hispana sieĝo. Filipo la 2-a deziris konverti la intertempe kalvinismajn nordajn Malaltajn Landojn denove al la katolika kredo, kio gvidis al multe da rezisto. Tiu ĉi rezisto daŭris 80 jarojn (de 1568 ĝis 1648) kaj pro tio estas fojfoje nomata ankaŭ la Okdekjara milito. Ĝi finiĝis per la Vestfalia Paco en 1648.

15-a ĝis 18-a jarcento: Nordo kaj Sudo disigitaj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 16-a jarcento la historio de la Malaltaj Landoj denove estas alia en la Nordo kaj en la Sudo.

Nordo[redakti | redakti fonton]

Flago de la Batava Respubliko
Flago de la Reĝlando Holando

En la nordo en la periodo 1581-1588 ekestis la Respubliko de la Sep Unuigitaj Malaltaj Landoj. Ĝi ekzistis ĝis la jaro 1795, kiam francaj revoluciuloj finigis ĝin kaj fondis la Batavan Respublikon. En 1801 sekvis la Batava Regnaro, kiun oni en 1806 reformis al la Reĝlando Holando. Ĉiuj tiuj tri lastaj ŝtatoj estis fakte vazalŝtatoj de Francio. Inter 1809/1810 kaj 1813 la nordo oficiale apartenis al la Unua Franca Imperio.


Sudo[redakti | redakti fonton]

Flago de la Aŭstraj Malaltaj landoj
Respubliko de la Unuiĝintaj Nederlandaj Ŝtatoj

Flago de la Unua Franca Imperio

La sudo de la Malaltaj Landoj restis dume en hispanaj manoj. Post la formorto de la hispana branĉo de la Habsburganoj en la Pactraktato de Utreĥto (1713) estis aranĝite, ke la sudo iris denove al la aŭstra branĉo de la Habsburganoj. Tiuj regis la teritorion ĝis 1795. Ekde tiu dato ĝi apartenis al la Unua Franca Respubliko (ĝis 1804) kaj poste al la Unua Franca Imperio (ĝis 1815).


19-a jarcento: Nordo kaj Sudo reunuigitaj, disigitaj kaj denove reunuigitaj[redakti | redakti fonton]

En la periodo 1810-1813 la Malaltaj Landoj denove mallonge estis unu, sed kiel nordaj departementoj de la Unua Franca Imperio. Ankaŭ la Princ-Episkopujo Lieĝo ekapartenis al ili.

Flago de la Unua Franca Imperio
Flago de la Unuigita Reĝlando de la Malaltaj Landoj
Flago de la Belga revolucio

Nordo[redakti | redakti fonton]

En 1813 la norda parto estis liberigita de la franca dominado kaj ekestis la Unuigita Reĝlando de la Malaltaj landoj, persona unio inter la Nordaj Malaltaj Landoj kaj la Grandduklando Luksemburgo.


Sudo[redakti | redakti fonton]

Reĝlando Nederlando
Reĝlando Belgio
Granddukejo Luksemburgo

Post la malvenko de Napoléon Bonaparte en 1815 dum la Kongreso de Vieno oni decidis aldoni la sudajn Malaltajn Landojn denove al la nordaj, kun la celo tiel krei bufro-ŝtaton norde de Francio.

Pro revolucio en la sudo en 1830 nordo kaj sudo denove disiĝis kaj kreiĝis du apartaj reĝlandoj, la reĝlando Nederlando kaj la reĝlando Belgio.


19-a ĝis 21-a jarcento: Nordo kaj sudo definitive disigitaj[redakti | redakti fonton]

Ekde tiam Belgio kaj Nederlando estas du sendependaj ŝtatoj. En 1839 la Grandduklando Luksemburgo devis transdoni tre grandan parton de sia teritorio al Belgio. En 1890 la persona unio inter Nederlando kaj Luksemburgo estis nuligita kaj per tio la Grandduklando Luksemburgo ankaŭ iĝis sendependa.[2][3][4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena teksto de la pragmata sankcio
  2. Dr A. Smits O.S.B., Scheuring in de Nederlanden partoj I, II, III en IV, UGA, Kortrijk-Heule, 1983-1999
  3. Prof. Dr P. Geyl, Geschiedenis van de Nederlandse Stam partoj I-VI, Wereldbibliotheek, Amsterdam, 1961
  4. E.H. Kossmann, De Lage Landen 1780-1980 partoj I en II, Uitgeverij De Prom, Baarn, 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]