Germania Inferior

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Germania Inferior ("Malsupra Ĝermanio") estis provinco de la Romia Imperio, okcidente de la rivero Rejno.

Germania Inferior, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis partojn de la hodiaŭa ŝtato Nederlando, la nordokcidentan parton de Germanio kaj la tutan hodiaŭan Belgion. La provinco instaliĝis dum la jaro 89: Antaŭe en la teritorio ekzistis armea distrikto, kiu administre origine ligiĝis al la romia provinco Gaŭlio. La ĉefurbo de Germania Inferior estis Colonia Claudia Ara Agrippinensium (la hodiaŭa urbo Kolonjo).

La romia armeo de la provinco nomis sin Exercitus Germaniae Inferioris (mallongigite EXGERINF) kaj konsistis el ĝis kvar romiaj legioj kun aldonaj helpaj soldataroj.

Germania Inferior estis la norda najbara provinco de Germania Superior. Ambaŭ "ĝermanaj" romiaj provincoj kune celis precipe bari atakojn de la ĝermanoj en la granda ne romie konkerita norda kaj orienta teritorio de Ĝermanio, kiu latine estis nomita Magna Germania.

Historio[redakti | redakti fonton]

modelo de la pretorejo en la romia urbo Kolonjo, administra centro de la provinco Germania Inferior

Unuaj armitaj konfliktoj inter romiaj legioj kaj gaŭlaj kaj ĝermanaj triboj en la teritorio de la posta provinco Germania Inferior ekestis ĉirkaŭ la jaro 50 antaŭ Kristo dum la milito pri Gaŭlio de imperiestro Gaius Iulius Caesar.

Daŭre la romia armeo ekkonkeris la regionon per la bataloj de armeestro Drusus ekde la jaro 12 antaŭ Kristo. Post kiam la armeo fikse kontrolis la teritorion okcidente de la rivero Rejno, kvar plenaj legioj konstante restis en fiksaj fortikaĵoj de la posta provinco.

Dum la jaro 69 Germania Inferior skuiĝis fare de la ribelo de la ĝermana tribo de batavoj. Dum tiu tempo inter alie la legia fortikaĵo Castra Vetera proksime de la hodiaŭa germana urbo Xanten detruiĝis. Ankaŭ dum la sekvaj jaroj germanaj triboj plurfoje sukcese atakis romiajn fortikaĵojn okcidente de la Rejno. Tial ekzemple la post Kolonjo tiuepoke dua plej grava urbo de la provinco, Colonia Ulpia Traiana, same proksime de la hodiaŭa Xanten), dum la jaro 275 pro ĝermana atako detruiĝis preskaŭ komplete. Fine de la 4-a jarcento la provinco pro la tro fortiĝintaj atakoj de ĝermanaj triboj kolapsis.