Cyrenaica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

CyrenaicaCirenaica (greke Κυρηναϊκή, prononcita Kirinaiki, respektive arabe برقه, prononcita Barka, esperantigebla Cirenio) estas historia regiono en la nordo de Afriko, borde de la Mediteranea Maro. Kune kun la insulo Kreto ĝi estis - parte sub la nomo Creta et Cyrene - provinco de la Romia Imperio.

la romia provinco Cyrenaica respektive Creta et Cyrene, jen malhelruĝe akcentita

Ĝi ampleksis la orientan marbordon de la de la hodiaŭa ŝtato Libio kaj (historie foje pli, foje malpli multe) la dezertan teritorion sude de tiu marbordo. Oficiale la romia provinco instaliĝis dum la jaro 78 antaŭ Kristo. La ĉefurbo de Cyrenaica estis la urbo Cyrene (apud la hodiaŭa vilaĝo Ŝahat), kiu donis sian nomon al la antikva lando kaj la romia provinco. Cyrene estis la plej grava el kvin proksime kunlaborantaj urboj, kiuj kune havis la nomon "pentapolis" (kvin-urbo): krom Cyrene temis pri la havenurbo Apollonia (la nuna Marsa Susa) kaj la urboj Arsinoe (Tocra), Berenice (la moderna Bengazi) kaj Barca (Merj). Post la tertremo de la jaro 365 la ĉefurbo translokiĝis al Ptolemais.

Antikva historio[redakti | redakti fonton]

marmora statuo trovita en la urbo Cyrene

Inter la jaroj 632 kaj 460 antaŭ Kristo, la teritorio estis suverena reĝlando. La oriento de la provinco nomiĝis Marmarica kaj ne havis grandan urbon, dum la grava parto estis la okcidento, kun la kvin grandaj urboj de la pentapolis.

Konkerita fare de la makedona imperiestro Aleksandro la Granda, ĝi sekve pasis al la dinastio de la ptolemeidoj. Dum mallonga tempo la regiono estis tute sendependa sub la rego de la nobelo Magas, sed tuj post ties morto denove integriĝis en la egiptian regnon de la ptolemida dinastio. Sub imperiestro Ptolemeo la 8-a la regiono estis sendependigita de Egiptio kaj donita al regado de lia filo Ptolemeo Apiono. Tiu ĉi reganto ne havis infanojn, kiuj povus heredi la regnon, kaj tial li donis ĝin al la Romia Respubliko. Dum la jaro 78 antaŭ Kristo, la teritorio kune kun la insulo Kreto iĝis formala romia provinco - la provinco estis nomita kaj laŭ la antikva nomo Cyrenaica kaj laŭ siaj du geografiaj partoj Creta et Cyrene. Okcidente najbaris la multe pli konata senata provinco Africa proconsularis, dum oriente situis Egiptio, kiu dum la jaro 30 antaŭ Kristo iĝis la romia provinco Aegyptus.

Dum la administra reformo de la romia imperiestro Diokleciano, la provinco dum la jaro 296 estis dividita en du provincojn: la okcidenta parto kun la kvin gravaj urboj ekhavis la nomon Libya superior, dum la orienta parto Marmarica eknomiĝis Libya Inferior. Dum la Bizanca Imperio la regiono estis la plej okcidenta regula parto de la imperio, dum la ankoraŭ pli okcidenta parto Tripolitania de la eksa provinco Africa proconsularis parte estis sub regado de la ĝermana popolo de vandaloj kaj nur dumtempe parto de la imperio de Bizanco.

Islama kaj moderna historio[redakti | redakti fonton]

Cyranaica estis konkeritaj de la islamaj araboj sub la unua kalifo, Abu Bekr dum la jaroj 643 kaj 644. Ĝi ekhavis la nomon Barka laŭ sia nova ĉefurbo, la antikva urbo Barca. Post la kolapso de la kalifato de la Umajadoj, ĝi estis anektita de Egiptio, sub rego de la kalifoj de la Fatimidoj kaj poste sub la sultanoj de la dinastioj Ajubidoj kaj Mamelukoj. Dum la jaro 1517, ĝi estis konkerita fare de la Osmanida Imperio - la plej gravaj urboj iĝis Bengazi kaj Derna. Dum la itala-turka milito la armeo de Italio dum la jaro 1911 okupis la teritorion kaj deklaris la areon Cirenaica protektorato. Post la jaro 1919, la teritorio oficiale estis kolonio de Italio, kaj ekde la jaro 1934 la teritorioj Tripolio, Cyrenaica kaj Fezano kune konsistigis la italan kolonion Libio (pli poste reĝlando Libio).

La tri provincoj de Libio (verde) dum la itala kolonia tempo kaj en la reĝlando ĝis 1963.