Tripolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
flago de Tripolio en la 19-a jarcento
Tripolio malhelverde

Tripolio (greke Τρίπολης, Tripolis, „Triurbaro“; arabe طرابلس, latinliterigite Tarabulus, dum itala okupado itale Tripolitania kaj tial foje ankaŭ esperantlingve Tripolitanio) estis antikva regiono en la nuntempa ŝtato Libio kaj estas unu el tri historiaj provincegoj de la lando, krom la regiono Cyrenaica oriente kaj Fezano sude. Ĉefurbo de Tripolio estas Tripolo, la nacia ĉefurbo de Libio. La provinco origine nomiĝis "Triurbaro" laŭ la fenicaj kolonioj Oea (pli poste Tripolo), Sabrata kaj Leptis Magna.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tripolio situas en la nordokcidento de Libio kaj kovras areon sude de proksimume 800-kilometra strio borde de la Mediteranea Maro. Okcidente Tripolio limas al Tunizio kaj Alĝerio, sude al la historia provincego Fezano, oriente al la provincego Cyrenaica kaj norde al la Mediteranea Maro. La pejzaĝo plej norde estas marborda ebenaĵo, kaj sude de tio estas montara. Sur areo de 272.090 km² laŭ la stato de 2003 vivis 3 642 999 loĝantoj. Pro la pli sudaj montoj, nuboj venantaj de la norda Mediteranea Maro renkonte de la pli sudaj montoj (ĝis 968 metrojn altaj) perdas signifan kvanton da pluvo, kiu ne nur ĉe la montaj deklivoj, sed ankaŭ en la marborda ebenaĵo ebligas agrikulturon sen penaj irigaciaj sistemoj.

Gravaj ekonomiaj branĉoj krom agrikulturo estas la elterigo de nafto, tanado de ledo kaj produktado de sapo.

La historia provincego Tripolio ampleksas 8 el la 22 distriktoj de Libio:

administra divido de Libio
n-ro شعبية distrikto loĝantaro
2006
areo
km²
8 سرت Sirto 141 378 77 660
9 مصراتة Misrata 550 938
10 المرقب Al Murgub 432 202 8 840
11 طرابلس Tripolo (Tarabulus) 1 065 405 400
12 الجفارة Al Ĝifara 453 198 1 940
13 الزاوية Az Zaŭija 290 993 2 890
14 النقاط الخمس An Nukat Al Ĥams 287 662 5 250
15 الجبل الغربي Al Ĝabal Al Garbi 304 159 86 150
16 نالوت Nalut 93 224 13 300

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Tripolio konsistas ĉefe el araboj kaj arabigitaj berberoj. Ĉefa lingvo estas la araba, sed ankaŭ uzatas berberaj lingvoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

flago de Tripolio en 1771

Origine en la regiono loĝis libiaj berberaj triboj. La helena historiisto Herodoto skribis, ke en la 6-a jarcento a.K. en Tripolio vivis la triboj de makoj, gindanoj kaj lotofagoj (Λωτοφάγοι, mitaj "lotusomanĝantoj", ankaŭ menciitaj en la verkaĵo Odiseado de Homero). En la 7-a jarcento a.K. la fenicanoj fondis la koloniojn Oea, Leptis Magna kaj Sabrata, kaj baldaŭ Kartagio transprenis la kontrolon pri ili. Post ties malvenko en la Dua Punika milito (218–201 antaŭ nia erao) la lando en 161 antaŭ nia erao iĝis parto de la pli okcidenta regno Numidio.

Sub romia rego (ekde 46 antaŭ nia erao) la urboj pro floranta agrikulturo kaj la prosperiga transsahara komerco signife ekonomie pliprosperiĝis. Aldoniĝis, ke la urboj dum la rego de la romia imperiestra dinasto de severidoj estis forte pligrandigitaj. Kiam la romia imperio iom post iom disfalis, kaj la regiono estis konkerita fare de la vandaloj, komenciĝis malprosperiĝo de la regiono: Ĉiuj fortikaĵoj devis esti detruitaj, kaj la urboj sekve estis senprotektaj je atakoj de ĉirkaŭaj kamelaj nomadoj. En 535 Tripolio iĝis parto de la bizanca imperio, kaj en 590 iĝis parto de la bizanca vicreĝlando de Kartago, sed jam en 647 kadre de la islama ekspansio iĝis parto de la araba imperio.

poŝtmarko el la itala kolonia epoko

La islamaj araboj levis la urbon Oea al nova centro de la lando, kaj sekve la urbo transprenis la nomon de la regiono, "Tripolis". Dum la marbordaj urboj rapide estis konkerataj fare de la araboj, la berberoj en la malmarborda montaro daŭris ankaŭ sub la flago de islamo, kiam la berberaj triboj sub la gvidanto Abu l-Ĥatab al-Mafiri aliĝis al la ibadioj. Tripolio post la kolapso de la kalifujo de Abasidoj estis regata fare de la dinastioj de aglabidoj (800–909), fatimidoj (909–972), ziridoj (972–1027) kaj hafsidoj (1229–1510) beherrscht.

Post kiam la armeo de la Reĝlando Hispanio en 1510 okupis la urbon Tripolo, nur en 1551 la barbareskaj piratoj sub la gvido de Turgut Reis helpe de la armeo de la Otomana Imperio sukcesis forpeli la kristanajn hispanianojn. Sekve la regiono estis sub kontrolo de la Otomana Imperio, kvankam la dinastio de karamanlioj (1711–1835) gajnis grandpartan aŭtonomecon. Post la italia-otomana milito de 1911 kaj 1912 kaj la subpremo de la rezisto de la libiaj triboj, Tripolio iĝis kolonio de Italio, kaj miloj da italaj farmistoj estis portitaj al kaj loĝigitaj en la lando. Post la Dua Mondmilito, Tripolio kune kun Fezano kaj Cyrenaica en 1951 akiris ŝtatan sendependecon, kiel reĝlando Libio (ĝis 1969). En 1963 la administra provincego Tripolio malfondiĝis, por fortigi la potencon de la libia centra registaro sub reĝo Idris la 1-a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • D. J. Mattingly, Tripolitania (Londono: eldonejo Batsford 1995)
  • P. M. Kenrick, Tripolitania (Londono 2009)
  • J. M. Reynolds, The Inscriptions of Roman Tripolitania (Romo 1952)