Berberoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

colspan="2" style="text-align:center; font-size:larger; background-color:#b08261; color:#fee8ab;" class="kaplinio io" | Berberoj

Berbera simbolo
Kvanto ĉ. 71 milionoj tra la tuta mondo
Loĝareo Tamazgo (Alĝerio, Maroko, Tunizio, Libio, Egiptio, Maŭritanio, Niĝero, Malio, Kanariaj Insuloj), Francio, Hispanio, Nederlando, Belgio, Unuiĝinta Reĝlando, Danio
Lingvo(j) Berbera, Araba
Religio(j) Islamo, judismo
Parenca(j) etno(j) Afrikaziaj etnoj
v  d  r
Information icon.svg


Berberoj estas grupo de parencaj etnaj grupoj en Norda Afriko. Temas ĝenerale pri la idoj de la popolanoj antaŭaj al la alveno de la araboj dum la islama konkero. Oni uzas ofte la nomon kun kriterio lingva, por aludi la parolantojn de la malnovaj berberaj lingvoj, kun origino malsama al la araba.

La berberoj loĝas en la magrebaj landoj, ĉefe Maroko kaj Alĝerio, sed ankaŭ en la Saharo kaj en aliaj landoj tiel malproksime kiel Egiptio. Multaj berber-devenaj migrintoj loĝas ankaŭ en Francio. Ankaŭ la praloĝantoj de la Kanarioj estis berberaj.

La vorto ŝajne devenas de la latina barbaro. Pro la supozata insulta signifo, oni ofte uzas la vorton "amazigh" (amazigo).

Berbera identigo[redakti | redakti fonton]

Berberoj ĝenerale estas grupiĝantaj en triboj. Grandaj berberaj triboj estas ekzemple la Kabiloj, la Tuaregoj , la Ŝaŭoj, la Ŝeluhoj aŭ la Beraberoj. Ili ne sentas komunan berberan identecon for de tiuj triboj aŭ trans la limoj de siaj landoj (male al la araboj kiuj jes). Tio permesis al ili ĝis nun konservi sian kulturon en izolitaj regionoj, sed samtempe estas ĝuste tiu ĉi fakto, kiu limigas ilian kapablon defendi siajn kulturajn rajtojn je politika nivelo.

Inter la berberaj popoloj troviĝas:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plejparto de la berberoj estas lok-fiksitaj terkulturistoj. Tamen, estas kelkaj, kiuj vintre kultivas la ebenojn kaj somere paŝtas siajn bestarojn en montaj kampoj. Aliaj estas tutjaraj nomadoj. Iliaj ĉefaj produktoj estas tritiko, hordeo, fruktoj, legomoj, nuksoj, kaj olivoj. Iliaj bovoj, ŝafoj, kaj kaproj vivas en gregoj, kune kun tirbovoj, muloj, kameloj, kaj ĉevaloj, kiuj estas bestoj por laboro kaj veturado.

Hodiaŭ multaj berberoj estas migrantaj laboristoj en HispanioFrancio, kaj multaj migris al grandaj urboj ankaŭ ene de siaj patrujoj por serĉi laboron.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]