Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية
Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija
Demokrata Popolrespubliko Alĝerio
Flago de Alĝerio
(Detaloj)
Blazono de Alĝerio
(Detaloj)
Nacia himno: Kassaman
La promeso
Nacia devizo: من الشعب و للشعب
De la homoj kaj por la homoj
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Alĝero
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Ĉefa(j) lingvo(j) araba kaj berbera estas naciaj lingvoj; estas disvastigita ankaŭ la franca
Plej ofta(j) religio(j) islamo (sunaistoj kaj ibadioj), judoj
Areo
 % de akvo
2.381.741 km²
0%
Loĝantaro 33.333.216 (2007)
Loĝdenso 14/km²
Loĝantoj Araboj 80%
Berberoj 20%
Horzono UTC+1
Interreta domajno .dz
Landokodo DZ
Telefona kodo 213
Politiko
Politika sistemo prezidenta respubliko kun duonmilita reĝimo
Ŝtatestro Abdelaziz Bouteflika
Ĉefministro Ahmed Ouyahia
Nacia tago 1-a de novembro
Sendependiĝo disde Francio 5-a de julio 1962
Ekonomio
Valuto Alĝeria dinaro (DZD)
MEP laŭ 2006
– suma $253,4 mlrd
– pokapa $ 8.100
v  d  r
Information icon.svg

Alĝerio (arabe: الجزائر , [Al-Ĝaza'ir]; oficiale: الجمهورية الجزائرية الديمقراطية الشعبية , [Al-Ĝumhurija al-Ĝazajirija ad-Dimukratija aŝ-Ŝaabija] - demokrata popolrespubliko Alĝerio) estas lando en norda Afriko, inter Tunizio kaj Maroko. Ĝi estas membro de la ŝtat-asocio Frankofonio kaj de la Afrika Unio.

La nomoj "Alĝero" kaj "Alĝerio" devenas de la franca vorto Algiers, francigo de la araba vorto al-ĝazajir, kiu signifas "insulo". Tian nomon havis unue nur la urbo, kiu situis sur 4 insuloj, pli poste la nomo estis uzata rilate al la tuta lando. La loĝantoj de Alĝerio nomiĝas alĝerianoj, sed la loĝantoj de la ĉefurbo Alĝero nomiĝas alĝeranoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alĝerio estis haveno por berberaj piratoj sub la turka imperio. Ĝi fariĝis sendependa en 1962 post terura milito (1954-1962) kontraŭ Francio, sub estrado de la Fronto de Nacia Liberigo (FNL). En 1963, la FNL aŭ FLN, ununura laŭleĝa politika partio, muntas suian reĝimon sur tri pilieroj: sociala politiko, rura reformo kaj kontraŭimperiismo. De 1989 aperis limigita politika pluralismo kiu permesis islamistojn (islama fundamentismo) politike konkurenci. En 1992 la armeo intervenis por eviti triumfon de islamistoj de FIS (IFF) en la balotado: al la aktiviĝo de Islama Fundamentalista Fronto sekvis alveno de militistoj en ŝtatpotencon. En 1993 la islamisma partio estis deklarita eksterleĝa kaj komencis serio de terorismaj atencoj.

Kelkaj mondaj heredaĵoj de UNESKO troviĝas en Alĝerio: temas pri Kalat Beni Hammad (urboruinoj el la 11-a jarcento), la nekropolo de Nepasa, la fortikaĵoj de Mzabi-valo, la Ĝamila komplekso kaj la islama urbo Kasba.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj urboj de Alĝerio estas Alĝero (tri milionoj da loĝantoj), Orano (700.000), Konstantino (600.000), Anaba (400.000).

La ŝtato administre dividiĝas je 48 provincoj nomataj vilajat: Adrar, Ain Defla, Ain Temouchent, Alger, Annaba, Batna, Béchar, Beĵaja, Biskra, Blida, Bordj Bou Arreridj, Bouira, Boumerdes, Chlef, Constantine, Djelfa, El Bayadh, El Oued, El Tarf, Ghardaia, Guelma, Illizi, Jijel, Khenchela, Laghouat, Mascara, Medea, Mila, Mostaganem, M'Sila, Naâma, Oran, Ouargla, Oum el Bouaghi, Relizane, Saida, Setif, Sidi Bel Abbes, Skikda, Souk Ahras, Tamanghasset, Tebessa, Tiaret, Tindouf, Tipaza, Tissemsilt, Tizi Ouzou kaj Tlemcen.

Biogeografie la lando troviĝas en la mediteranea kaj la dezerta ekoprovincoj de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas jenajn tersupraĵajn ekoregionojn : la mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, la mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj, la mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo, la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio, la nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj, la sahar-dezerta ekoregiono, la okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj, la sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la loĝantaro per miloj

La loĝantaro de Alĝerio konsistas ĉefe el araboj (70 %) kaj diversaj berberaj triboj (30 %), parte arabiĝintaj. Tamen tiuj etnoj en la lastaj jardekoj pli kaj pli miksiĝas, tiel ke nuntempe foje malfacilas al kiu aparta tribo nombri alĝerianon. La nombro de eŭropanoj falis post la sendependeco ĝis ĉirkaŭ 20.000.

La popoldenseco estas tre malsama en Alĝerio, ĉar ĉirkaŭ 96 % de la loĝantoj vivas norde sur kvinono de la ŝtata areo. Pli ol la duono (58,8 % en 2003) jam loĝas en urboj, ĉefe en marbordaj regionoj. La alta nombro de elmigrantoj devenas ĉefe pro manko de laborebloj kaj kreskanta popolnombro. Ĉirkaŭ 2,3 milionoj da alĝerianoj loĝas eksterlande, el kiuj pli ol 1,5 milionoj en Francujo, kie ili reprezentas la plej grandan nombron de islamanoj.

La alĝeria popolo estas sufiĉe juna, en 2003 33,9 % havis malpli ol 15 jarojn.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la araba. Krome la franca ludas gravan rolon kiel komerca kaj eduka lingvo. Ŝtataj televidoj elsendas novaĵojn kaj dokumentariojn ankaŭ en la franca. Ekde 2002 la berbera estas ŝtata lingvo en Alĝerio kaj ekzistas radioelsendoj en la mazira lingvo, kaj unuope ankaŭ televidelsendoj.

Skriba lingvo estas aŭ la franca aŭ alta araba. En Kabilio ankaŭ la berbera estas skriba lingvo. Tion kapablas tamen preskaŭ nur junuloj, ĉar la generacio de la pli-ol-30-jaruloj ankoraŭ ne rajtis lerni tiun lingvon en la lernejo. Ĉirkaŭ 70 % de la loĝantaro parolas la araban denaske. Krome granda parto, ĉirkaŭ 30 % de la loĝantaro parolas berberajn lingvojn, ĉefe en la sudo de la lando, kie loĝas preskaŭ nur tuaregoj, kaj en la nordoriento de Alĝero, kie oni parolas la kabilan lingvon. La plej multe parolata berbera lingvo estas la mazira.

Religio[redakti | redakti fonton]

La ŝtata religio en Alĝerio estas sunaismo. Laŭ oficialaj statistikoj la plimulto de la loĝantaro anas tiun religon (ĉirkaŭ 99 %).

Malplimulto, konsistanta el eksterlandanoj loĝantaj en Alĝerioj kaj kelkaj alĝerianoj, anas kristanismon, tradicie la rom-katolikan eklezion. Sekve de la civila milito estiĝinta en 1992 inter la registaro kaj FIS, kiu ne hezitis amasmurdi la propran popolon, multaj homoj, ĉefe en Kabilio, turniĝis al protestantismo.[1] Krome ekzistas malgranda nombro de judaj loĝantoj, kiuj totalas tamen malpli ol 0,1 %.[2]

Leĝo valida ekde la 28-an de marto 2006 punegas la misiigon de islamanoj.[3]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj eksportaĵoj de Alĝerio estas nafto, tergaso, oleo kaj vino.

Transportoj[redakti | redakti fonton]

Alĝerio
Satelita bildo

Esperanto en Alĝerio[redakti | redakti fonton]

La unuaj esperantistoj estis en 1899 P. Decor (ankaŭ laŭ UEA 1928) en Alĝero, A. Rivier kaj kapitano A. Capé-Montrosier.

La lasta komencis en 1903 ne-ordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroloj. Kune kun H. Tarry li fondis Esperanto-grupon, kiu dum ses semajnoj varbis 122 anojn, inter ili la prefekton kaj urbestron de Alĝero kaj aliajn altrangulojn; la 8-an de marto 1904 la grupo jam havis 283 anojn. Ili publikis tutan vicon da propagandaj artikoloj en "La Nouvelliste d' Alger", "Les Nouvelles", "La Dépéche Algerienne" kaj "Vigie Alg.". Danke al la gazetaro Esperanto estis tre favore rigardata en la lando, eĉ en Tunizio. En la plua laboro helpis al li Lemaire en Batna kaj Henri en Oran. Laŭ speciala peto de la kapitano, la milita ministro de Francujo permesis al oficiroj aniĝi en Esperanto-grupoj. En 1904 la kapitano entreprenis propagandan vojaĝon tra la landoj; paroladoj allogis homojn kaj ekinteresiĝis eĉ italaj kaj hispanaj kolonianoj. Dume la grupo kreis propagandan gazeton "Turco-Revue" kaj ellaboris bonan propagandan broŝuron.

En 1905 venis en Setifan la itala esperantisto grafo Albert Gallois, kiu ekaktivis tie por Esperanto. En 1905 Capé-Montrosier devis reiri Francujon, kaj la prezidanto de la grupo fariĝis Bresson. En aprilo 1905 okazis granda Esperanto-ekspozicio en Alĝero, kiun dum tri tagoj vizitis kelkaj miloj da homoj.

En 1906 aperis Esperanto grupo en Caen (prop. Lespesquer) kaj laborista grupo en Alĝero, kiu interrilatis kun anglaj laboristoj pri fondo de gazeto, kiu defendus la internaciajn interesojn de la proletaro.

Poste tiu vigla movado ruiniĝis. Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928, esperantistoj troviĝis en 5 urboj. Laŭ la ICK-raporto de la jaro 1931 en Alĝerio loĝis izolaj esperantistoj, sed ilia helpo estis ofte dumtempa; estante koloni-oficistoj ili ofte forlasis la landon post nur unu jaro. Indiĝenoj, kiuj lernis Esperanton, pro politika orientado preferis aliĝi al SAT. Dum kelkaj jaroj klopodis por Esperanto ankaŭ en oficialaj rondoj sinjorino Tiard el Parizo. En 1933 UEA-delegitoj estis en Alĝero (ankaŭ Esperanto-societo), Constantine, Philippeville kaj Sétif.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]