Chadli Bendjedid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chadli Bendjedid
الشاذلي بن جديد
3-a Prezidento de Alĝerio
Regado 9-a de februaro 1979 ĝis 11-a de januaro 1992
Antaŭulo Houari Boumediene
Sekvanto Muhammad Boudiaf
Persona informo
شاذلي بن جديد
Naskiĝo 14-an de aprilo 1929 (1929-04-14)
en Bouteldja
Morto 6-an de oktobro 2012 (2012-10-06) (83-jaraĝa)
en Alĝero
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco FrancioAlĝerio vd
Partio Naciliberiga Fronto vd
Profesio
Okupo politikistomilitistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Chadli Bendjedid [ŝa:dli benĝedi:d] (arabe الشاذلي بن جديد; elaraba latinigo: aŝ-Ŝādhilī bin Ĝadīd; 14-a de aprilo 19296-a de oktobro 2012) estis la tria Prezidento de Alĝerio; lia prezidenta regotempo estis de 9-a de februaro 1979 ĝis la 11-a de januaro 1992.

Bendjedid estis ministro de defendo de novembro 1978 ĝis februaro 1979 kaj iĝis prezidento post la morto de Boumédiènne. Bendjedid estis kompromita kandidato kiu enpoviĝis post la partiestro kaj prezidenteco estis kontraŭata je la kvara kongreso de FLN okazinta la 27-an ĝis la 31-an de januaro 1979. La plej verŝajnaj sukcedontoj de Boumediene estis Mohammad Salah Jahiaoui kaj Abdelaziz Bouteflika. Tiu lasta estis servinta kiel sekretario de eksterlandaj aferoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj dum dek ses jaroj. Li estis elstara membro de la Uĥda klano kaj konsiderata pro-okcidenta liberalo. Jahiaoui estis tre proksima al komunistoj, kaj permesis al la Partio de la Socialisma Avangardo (PAGS) akiri jurisdikcion super la amasaj sindikatoj kaj junularaj organizoj.[1]

Bendjedid malpliigis la ŝtatan rolon en ekonomio kaj faciligis la kontrolon de la loĝantaro fare de la registaro. Fine de la 1980-aj jaroj, kiam la ekonomio malsukcesis pro rapida falo de la prezoj de nafto, staris malkontenton inter elementoj de la reĝimo kiuj subtenis la ekonomiajn liberigajn politikojn de Bendjedid, kaj tiuj kiuj volis revenon al la ŝtatisma modelo. En Oktobro 1988, junularprotestoj kontraŭ la aŭsteremajn politikojn de la reĝimo evoluis en amasa tumultado nune konata kiel Tumultoj de Oktobro 1988 kiuj etendiĝis al Orano, Annaba kaj al aliaj urboj; la militista brutala subpremado de la tumultantoj lasis kelkajn centojn da mortintoj.[2] Eble kiel politika porsurviva strategio, Bendjedid tiam alvokis kaj helpis plibonigi transiron al multpartia demokratio.[2] Tamen, en 1991 la militistaro intervenis por haltigi ke elektoj portu la pliigantan forton de la islamisma Islama Savofronto (FIS) al povo, devigante Bendjedid elposteniĝi kaj ekigante longan kaj sangelverŝan okazigon de Alĝeria Enlanda Milito.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Algeria:Anger of The Dispossessed, Martin Evans and John Phillips, Yale University Press, 2007, p. 114
  2. 2,0 2,1 "Black October" Riots in Algeria 1988. Onwar.com. Alirita 2014-06-20.
  3. "Chadli Bendjedid", 7a de Oktobro 2012. Kontrolita 20a de Oktobro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]