Islamo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Parto de serio

Islamo
Mosque02.svg
Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

SunaistojŜijaistojSufismo
Vahabismo

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

Islamo (arablingve الإسلام 'al-'islâm, "submeto (al Dio)") (611-) estas la dua plej granda monda religio, havante ĉirkaŭ 1 200 milionojn da kredantoj, t.e. 20% de la homaro (kristanismo havas ĉirkaŭ 2 000 kaj hinduismo ĉirkaŭ 800). Ĝi estas la ĉefa religio en norda Afriko, okcidenta Azio, Bangladeŝo, Malajzio, Indonezio, kaj disvastiĝas tra Afriko, konkurante kontraŭ kristanismo. Kun kristanismo kaj budhismo, ĝi estas kredo universala, unu el la plej furoraj kredoj de historio, superante kulturon kaj epokon.

Enhavo

[redakti] Etimologio

La vorto "islamo" estas transliterumo de la araba الإسلام, islām , kiu signifas: "submeto", "fidelo", subkomprenita "al Dio". Temas pri aga nomo (arabe اسم فعل, ism fi'l), devena de semida radiko, s.l.m, kiu signifas la agon sin submeti libervole, ĵuri fidelon.

En malnovaj tekstoj oni trovas ofte la esprimojn mahometismo kaj mahometano, kiuj ne plu estas uzitaj nuntempe.

[redakti] Historio

Vidu : Apero de Islamo

La historia evoluo de islamo kaŭzis grandajn politikiajn, ekonomiajn kaj militistajn efikojn ene kaj ekstere de la islama mondo. Ene de jarcento de la unuaj recitoj de Mohamedo la Korano, islama imperio streĉiĝis de la Atlantiko okcidente al centra Azio oriente. Tiu nova civito baldaŭ estigis civilan militon kaj sukcesintoj batalis unu kontraŭ la alian kaj kontraŭ eksteruloj. Tamen Islamo daŭre disvastiĝis al regionoj, kiel Afriko, Hindujo kaj sudorienta Azio.

La islama civilizacio estis unu el la plej antaŭaj de la mondo dum la mezepoko (vidu: krucmilitoj), sed preterpasis ĝin fine Eŭropo pro la ekonomia kaj militista kresko en la okcidento.

Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj islamaj dinastioj, kiel la otomanoj kaj la mogoloj, estis submetitaj de eŭropaj imperiaj potencoj.

En la 20-a jarcento novaj religiaj kaj politikaj movadoj kaj novtrovita riĉeco en la islama mondo estiĝis kaj renaskon kaj konfliktojn.[1]

[redakti] Kredo

Islamo estis revelaciita al profeto Mohameto, kiun ĝi konsideras la fina profeto de Dio, per la sankta libro Korano, restariginta unudiismon, kontraŭ taksita korupto fare de judismo kaj kristanismo. Islamanoj kredas ke la Korano estas la sendifekta Vorto de Dio kaj kredas kaj praktikas ĝian instruon.

Origine Islamo havas tri branĉojn: sunaismo, ŝijaismo kaj ĥaŭariĝismo. Ŝijaismo estas plejparte en Irano, Irako, Jemeno kaj Libano, dum sunaismo havas 90% da la islama mondo. Malgraŭ la kultura diverseco kaj la manko de eklezio, islamo estas mirinde unuforma tra la mondo.

Sufiismo estas mistika formo de islamo.

La mondbildo de islamo estas plejparte la de judismo kaj kristanismo (kvankam Jesuo Kristo, kompreneble, ne estas Dio sed nur profeto), kaj estas esprimita en la Korano: estas unusola Dio kiu juĝas ĉiun homon laŭ ties agoj: la bonaj iros al paradizo, la malbonaj al infero; Dio komunikas al ni per profetoj, kiuj avertas nin pri la alveno de la Tago de Juĝo ĉe la fino de la mondo; ĉiu homo estas egala antaŭ Dio. Ktp.

Allah estas la araba nomo por Dio. Ĝi devenas de la araba al-Lah kaj simple signifas "la Dio". La islama Dio estas la Dio de Moseo kaj Jesuo. Islamanoj ne kredas al la Triunuo.

Islama praktiko konsistas de la Kvin Kolonoj de Islamo:

  1. fidi: (la ŝahadah) "Mi konfidas, ke estas neniu dio krom Dio, kaj Mohameto estas la profeto de Dio" (أشهد أن لا إله إلا الله وأشهد أنّ محمّدا رسول الله). Kvankam idolkulto nun estas rara, multaj faras diojn de mono, potenco, famo, ktp, kiujn ni metas super Dio. La mesaĝo de Mohameto estas en la Korano.
  2. preĝi: (salat) po kvinfoje en tago, je tagiĝo, tagmezo, posttagmezo, sunsubiro kaj noktiĝo. La preĝo estas el la Korano kaj estas dirata en la araba, kvankam oni povas aldoni personan preĝon en la lingvo denaska. Oni preĝas frontante al Mekao. Vendrede islamanoj kutime iras al la moskeo, la islama preĝejo, kie ili preĝas kaj aŭskultas predikon.
  3. doni almozon: (zakat, "purigado") ĉio apartenas al Dio. Nia havo estas purigita per donado kiel almozo, kiel arbo estas helpita de pritondado. Konvenas doni 2,5% de la enspezoj ĉiujare.
  4. fasti: (saŭm) unu monaton jare, dum la monato Ramadano. Oni fastas de tagiĝo al sunsubiro de manĝado, trinkado kaj seksumado. Gravedulinoj, malsanuloj kaj vojaĝantoj ne bezonas fasti dum Ramadano, sed devas fasti unu postan monaton en la jaro.
  5. pilgrimi al Mekao: (haĝo) dum la dekdua monato, almenaŭ unufoje en la vivo, se oni povas. Du milionoj da homoj el ĉiu parto la mondo pilgrimas al Mekao ĉiujare, kaj portas tre simplan veston. La celo de la pilgrimado estas Kaaba.

Islamo havas multajn specialajn leĝojn, regulojn kaj morojn, kiuj ne estas substancaj sed kelkfoje pridisputataj. Substanca nur estas La Kvin Kolonoj de Islamo. Pro tio vidu ankaŭ Islama reĝo.

[redakti] Islamidaj religioj

[redakti] Ahmadismo

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ahmadismo

Ahmadismo estas religia movado naskita en Hindujo. Ĝi estis fondita en 1889 de Mirza Gulam Ahmad el Kadjan (el Panĝabo) kaj ĝi disvastiĝis en Hindujo, orienta Afriko kaj en Eŭropo, ĉefe en Londono kaj Zuriko.

La unua eldono de la Korano kun araba kaj esperanta teksto estas tiu de la ahmadano Italo Chiussi.

[redakti] Baba Kredo

[redakti] Bahaismo

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bahaa Kredo

Bahaismo estas religio naskiĝinta en Irano meze de la 19-a jarcento. Ĝia fondinto estis la profeto Bahá'u'lláh (1817-1892).

La ĉefcelo de la religio estas fondi spiritan fundamenton por nova tutmonda civilizo de paco kaj harmonio.

[redakti] Druzoj

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Druzoj

Kreiĝis en la jaro 1010 "religio de la dia unueco", kies anoj nuntempe vivas en Libano (ĉ. 280.000), en Sirio (ĉ. 360.000) kaj en Israelo (107.000, do 1,63 % de la loĝantaro en 2004).

[redakti] Nigraj islamanoj

[redakti] Sikismo

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sikismo

Sikismo estas unudia religio fondita de Guru Nanak en la 15-a jarcento en Panĝabo.

[redakti] Fotogalerio


[redakti] Sanktaj lokoj de islamo

Multaj lokoj estas konsiderataj sanktaj en islamo, inter ili tri estas aparte gravaj:

Aldone ekzistas granda nombro de pilgrimejoj diverse gravaj. Pli ofte temas pri tombejoj, ekzemple de la kunuloj de Mohameto aŭ de sufiaj sanktuloj.

La plej grandan nombron de sanktejoj konas la pakistana sufiismo kaj la nordafrika popolislamo. Krom la unuaj tri sanktaj urboj la statuso de "sanktaj" urboj, kiel ankaŭ la honorigo de sanktuloj estas tre diskutita temo en islamo.

Jerusalemo estas aparta kazo en la listo de sanktaj urboj, ĉar el la Korano ne eblas tion historie pruvi. Malgraŭ tio temas por islamanoj pri kreda vero, kio praktike efikas kiel "historia vero".

[redakti] Islamaj filozofoj

[redakti] Historiaj

[redakti] Modernaj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ĝenerale

[redakti] Pri historio

[redakti] Pri politiko

[redakti] Referencoj

  1. Vidu:
    • Lapidus (2002), pp.50,112,197,380,489,578,817
    • Lewis (2004), pp.29,51–56
  2. Fonto - CIA Mondo _Factbook_, 2004

Aliaj lingvoj