Bangladeŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
গণ প্রজাতঁত্রী বাংলাদেশ
Gan Prajātantrī Bānglādesh
Popolrespubliko de Bangladeŝo
La flago de Bangladeŝo.La flago de Bangladeŝo
(Detaloj)
La ŝata blazono
(Detaloj)
Nacia himno: Amar Shonar Bangla
Mia ora bengalo
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dako
Ĉefa(j) lingvo(j) Bengala
Plej ofta(j) religio(j) Islamanoj (88,3%) kaj Hinduoj (10,5%).
Areo
 % de akvo
144.000 km²
7,0%%
Loĝantaro 147.365.352 (2006)
Loĝdenso 998,6/km²
Loĝantoj Bengaloj
Horzono UTC+6
(en somero +6)
Interreta domajno .bd
Landokodo BD
Telefona kodo 880
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro Prezidento Zillur Rahman
Ĉefministro Ŝejkino Hasina Oaĝed
Nacia tago 26-a de marto
Sendependiĝo 26-a de marto 1972 (de Pakistano)
Ekonomio
Valuto bangladeŝa tako (BDT)
v  d  r
Information icon.svg

Bangladeŝo (bengale বাংলাদেশ, Bāṃlādeś) estas lando en suda Azio, kies najbaroj estas Barato kaj Birmo. En la sudo ĝin limigas la golfo de Bengalo. Bangladeŝo troviĝas en la orienta parto de la historia regiono Bengalo, kiu estis disigita de Barato en 1947 pro la islama plimulto de la loĝantaro kaj iĝis sub la nomo Orientpakistano parto de Pakistano. En 1971 sendependiĝis Orientpakistano post la liberiga bangladeŝa milito kaj elektis la nomon Bangladeŝo. La nomo de la lando signifas lando de la bengaloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bangladeŝo tuŝas la hindajn federaciajn ŝtatojn Okcidentbengalo, Asamo, Meghalajo, Tripura kaj Mizoramo (horloĝdirekten de la okcidento), kaj Birmon kaj la golfon de Bengalo (parto de la Hinda oceano). La longo de la landlimoj mezuras entute 4.246 km, el kiuj 193 km kun Birmo kaj 4.053 km kun Barato. La marbordo estas entute 580 km longa.

Strato de Dako, inundo de la jaro 2004

La plej granda parto de Bangladeŝo konsistas el la delto de la riveroj Bramaputro, Gango kaj Meghna; plata regiono kun multegaj riverfluoj, kiun minacas ofte inundoj, ĉar pro la senarbarigo de Himalajo la riveroj devas enteni pli kaj pli grandajn akvomasojn. La ĉefurbo Dako situas nur je ses metroj super la marnivelo (normala nulo). Ĉe maraltiĝo de unu metro kaj sen protekto de la marbordoj ĉirkaŭ 25.000 km² da landareo (17 procentoj de la tuta areo de Bangladeŝo) estus subakvigataj.[1] Laŭ la kutimaj scenaroj tamen probablas malpligranda maraltiĝo inter 18 kaj 59 centimetroj, kies sekvoj eviteblas per efika marbordprotektado, kies kosto korespondus al ĉirkaŭ 0,1% de la Malneta enlanda produkto (MEP).[2] Ĉe la marenfluejo de la Gango kaj Bramaputro ekzistas grandaj mangrovoj. Pro la plata larĝa bordostrio antaŭ Bangladeŝo la cunamo sekve de la tertremo en la Hinda Oceano en 2004 apenaŭ atingis la marbordon.

73 elcentoj de la areo de Bangladeŝo estas semotaŭgaj.

La plej grandaj urboj estas la ĉefurbo Dako (9,60 milionoj da loĝantoj) kaj Ĉitagongo (3,35 milionoj) (nombroj el la jaro 2000).

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teritoria organizado de Bangladeŝo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj de Rangabali

25 elcentoj de la loĝantoj estas urbanoj. La loĝantaro kreskas je 1,59 elcentoj jare. 8,73 el 1.000 homoj mortas ĉiujare. 71,66 el 1.000 beboj mortas. Virinoj havas meze 2,85 infanojn. La meza vivolongeco estas 60,16 jaroj (60,4 jaroj por viroj, 59,91 jaroj por virinoj). (Taksoj el la jaro 2000.)

98 elcentoj de la loĝantoj estas bengalanoj. 88,3 elcentoj apertenas al islamo, 10,5 elcentoj al hinduismo.

Ĉirkaŭ 3 milionoj da loĝantoj parolas la anglan.

Nur 38,1 elcentoj de la loĝantoj (49,4 elcentoj de la viroj, 26,1 elcentoj de la virinoj) scipovas skribi kaj legi (takso el la jaro 1995).

Urboj[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo Dako, antaŭ Ĉitagongo kaj Kulno la plej granda urbo, havis ĉe la popolnombrado de la 22-a de januaro 2001 en la urbo mem 5.378.023 da enloĝantoj (9.912.908 en la urbo kaj ĉirkaŭo). Nuntempe oni taksas la nombron de loĝantoj je ĉirkaŭ 12 milionoj.[3] Preskaŭ la duono inter ili loĝas en malriĉulaj kvartaloj. Dako estas unu el la tutmonde plej rapide kreskantaj urboj.

La plej grandaj urboj laŭ la popolnombrado de 2001 estas:

  1. Dako: 5.378.023 enloĝantoj
  2. Ĉitagongo: 2.095.846 enloĝantoj
  3. Kulno: 773.216 enloĝantoj
  4. Rajŝahi: 383.655 enloĝantoj
  5. Silhet: 285.308 enloĝantoj

Politiko[redakti | redakti fonton]

Bangladeŝo estas paneinta demokratio depost 1991. Validas nuntempe la konstitucio akceptita la 4-an de novembro 1972, laste ŝanĝita en 1996.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Ekde ses jaroj Barato konstruadas per pikdrato sekurigatan limmuregon, por malhelpi la kontraŭleĝan enmigradon el Bangladeŝo laŭ la 4.000 kilometrojn longa landlimo. En Barato loĝas ĉirkaŭ 20 milionoj da bangladeŝanoj.

Administracio[redakti | redakti fonton]

Administraciaj unuoj en Bangladeŝo

Bangladeŝo konsistas el sep administraciaj unuoj nomataj divisioj, kiuj denove estas ordigitaj je 64 distriktoj. La sep divisioj estas:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kiel en multaj aliaj malriĉaj nacioj ankaŭ en Bangladeŝo la ekonomio solide kreskas. En la lastaj jaroj la kresko atingis meze 5 procentojn kaj en 2005 eĉ 6,2 procentojn.

Agrikulturo estas daŭre grava, sed laboras pri ĝi nur jam 56 procentoj el ĉiuj laborantoj. Ĝia parto de MEP estas nur 23 %, dum tiu de industrio estas 25 % kaj tiu de la servosektoro 52 %. Ĉefaj produktoj de agrikulturo estas rizo kaj juto. Kreskas produktado de tritiko, maizo kaj legomoj. Aliaj produktoj estas sukerkano, ligno kaj teo. Juto estis grava eksportaĵo kaj anstataŭas ĝin kiel pakmaterialo pli kaj pli plastaĵoj.

Bangladeŝo posedas tergason kaj karbon.

Industrio en Bangladeŝo produktas teksaĵojn, juton kaj jutaĵojn, ledaĵojn kaj ceramikaĵon.

La internacie funkcianta flugkompanio Biman Bangladesh Airlines apartenas 100 procente al la ŝtato.

Pro MEP de ĉirkaŭ 460 usonaj dolaroj en la jaro 2007 Bangladeŝo estas unu el la plej malriĉaj landoj de la tero. Ĝi tenas la 140-an rangon inter 177 landoj rilate al la indekso de homa disvolviĝo.

Granda problemo de la ŝato estas la alta grado de korupto. Bangladeŝo staris en 2009 je la 139-a rango el 180 en la vico de perceptata korupto publikigata de Transparency International.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Dolĉaĵoj Ladu

Nova ŝtato kaj malnova nacia, Bangladeŝo havas kulturon kun elementoj novaj kaj malnovaj.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

La kuirarto de Bangladeŝo estas tre forte ligata al tiu de Hindujo kaj de la Mezoriento. Rizo kaj kareo estas la bazaj ingrediencoj. Bangladeŝanoj preparas dolĉaĵojn el laktaĵoj; inter la plej konata estas la roŝogola, ĉomĉom, kalojam kaj ladu.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La bengala lingvo posedas riĉan literaturan heredaĵon, kiun Bangladeŝo dividas kun la hinda ŝtato Okcident-Bengalo. La plej malnova literara bengala teksto estas la Ĉarjapada el la 7-a jarcento. En la mezepoko la bengala literaturo konsistis el religiaj tekstoj (la Ĉandidas) aŭ el adaptoj el aliaj lingvoj (Alaol), ĝi vere evoluiĝis nur en la 19-a jarcento. Inter la majstroj troviĝas la poetoj Rabindranath Tagore kaj Kazi Nazrul Islam.

Bangladeŝo havas ankaŭ longan tradicion de literaturo popola, inter kiuj troviĝas verkoj kiel la Maimansinga Gitika, la Takurmar Juli aŭ fabeloj pri Gopal Bar.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Kinofilma produktado en Bangladeŝo[4]
Jaro Nombro
1975 34
1985 63
1995 nekonata
2005 102

La filmindustrio de Bangladeŝo havas sian centron en la ĉefurbo Dako. Antaŭ la disiĝo de Hindujo en la jaro 1947 filmoj en la bengala lingvo estis produktitaj ĉefe en Kolkato. La plej multaj bangladeŝaj filmoj estas distraj filmoj en la tipa sudazia stilo kun danco kaj kantopartoj. La filmistoj pleje observataj de kritikistoj estas Zahir Raihan, Alamgir Kabir, Humayun Ahmed, Tanvir Mokammel kaj Tareque Masud. Ekde 2003 la lando transdonis filmoj por la Oskar-premio en la kategorio plej bona fremdlingva filmo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert J. Nicholls: Synthesis of vulnerability analysis studies (PDF, 1,1 MB). In: Ministry of Transport, Public Works and Water Management, the Netherlands (Hrsg.): Proceedings of WORLD COAST 1993. 1995, p. 181-216
  2. Robert J. Nicholls und Richard Tol: Impacts and responses to sea-level rise: a global analysis of the SRES scenarios over the twenty-first century. En: Phil. Trans. R. Soc. A, volumo 364, numero 1841, aprilo 2006, p. 1073-1095. COI:10.1098/rsta.2006.1754
  3. Auswärtiges Amt.de: Bangladesch
  4. Monda filmprodukta raporto (partoj), Screen Digest, junio 2006, p. 205–207 (vidita la 15-an de junio 2007)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]