Sud-Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri lando. Por informoj pri geografia regiono, vidu la artikolon suda Afriko.
Sud-Afriko
respubliko
Moto: !ke e: ǀxarra ǁke  (ǀXam)
"unueco en diverseco"
Membreco
Parto de Afriko
Najbaras kun
Ĉefurbo Pretorio,
Blumfontejno,
Kaburbo
Plej alta punkto Mafadi
 - situo Drakensberg
 - alteco 3 450 m s. m.
Areo 1 221 037 km² (122 103 700 ha)
Loĝantaro 62 027 503 (2022)
Denseco 50,8 loĝ./km²
Estiĝo 31-a de majo 1961
Gvidantaro Parlamento de Sud-Afriko
Prezidento Cyril Ramaphosa
Horzono UTC+2
 - somera tempo ne observita
Telefona antaŭkodo +27
ISO 3166-1 ZA
Interreta domajno .za
Monunuo rando
Lingvo 11
Vikimedia Komunejo: South Africa
Retpaĝo: www.gov.za
Esperanto-movado en Sud-Afriko

La Respubliko de Sud-Afriko (angle South Africa, afrikanse Suid-Afrika, pri pluaj nomoj vidu la tirkeston "Nomo en oficialaj lingvoj" en la informkesto) estas la plej suda regno en Afriko. Ĝiaj najbaraj landoj estas Namibio, Bocvano, Zimbabvo, Mozambiko, Svazilando kaj Lesoto.

Sud-Afriko evoluis iel malsame ol la aliaj afrikaj landoj pro du kialoj: la granda nombro de enmigrintoj el Eŭropo kaj la minerala riĉeco, kiu gravigis la regnon por okcidentaj landoj, speciale dum la Malvarma milito. Pro la unua, Sud-Afriko estas etne tre miksita ŝtato. Ĝi enhavas la plej grandajn nombrojn da "Koloruloj" (t.e., etne miksitaj homoj), da eŭropidoj kaj da hindoj en Afriko. Proksimume 75% el la loĝantaro konsistas el nigruloj.

Rasa konflikto inter la eŭropdevena minoritato kaj la nigrula plimulto estas gravega temo en la historio kaj politiko de la lando, rezultiginte la apartismon, kiun efektivigis la Nacia Partio en 1948. La apartismaj leĝoj ekaboliĝis en 1990 post longa kaj perforta batalo de la nigra plimulto, kaj de iuj eŭropidoj, mestizoj kaj hindoj.

En 1994, Nelson Mandela estis elektita kiel la unua nigrula prezidento. La aktuala prezidanto Cyril Ramaphosa ĵuris en 2018 post la rezigno de sia antaŭulo Jacob Zuma.

Historio[redakti | redakti fonton]

Simile kiel kelkaj aliaj afrikaj landoj ankaŭ Sud-Afriko havas tre longan historion de homa loĝigo. Laŭ arkeologiaj trovitaĵoj en la teritorio de Sud-Afriko troviĝis jam aŭstralopitekoj antaŭ tri milionoj da jaroj, plu poste homo habilis, homo erectus kaj homo sapiens.

Antaŭ la alveno de eŭropanoj sur la teritorion de la hodiaŭa Sud-Afriko vivis boŝmanoj, namoj kaj pli poste ankaŭ bantuaj triboj.

En la jaro 1486 alnavigaciis al bordoj de hodiaŭa Kablando portugala marnavigaciisto Bartolomeu Dias. Sed la unuaj eŭropaj vilaĝanoj en la regiono estis nederlandanoj (buroj), kiuj setlis en la regiono en la 17-a jarcento kaj pli poste ankaŭ francaj hugenotoj kaj germanoj. En la 19-a jarcento buroj estis forŝovitaj de la britaj koloniistoj for en la enlandon, kie ili fondis proprajn ŝtatajn tutaĵojn Natalon, Transvalon kaj Oranĵan Liberŝtaton.

En la unua bura milito (1880 – 1881) britoj estis malvenkitaj. Kompleta regado de la teritorio fare de britoj okazis nur post la dua bura milito (1899 – 1902). La 31-an de majo 1910 ĉiuj provincoj estis kunigitaj en Sud-Afrikan Union, kiu akiris statuson de dominio.

Brita-bura milito[redakti | redakti fonton]

La buroj devenas de inter aliaj la blankaj kalvinistaj enmigrantoj, kiuj setlis dum la regado de la VOC (16521795) kaj la sekva brita regado ĉirkaŭ Kabo de la Bona Espero. Ili estis fuĝintaj el religia maltoleremo kaj el troa demografia kresko. Ili intencis krei novan mondon, sed fakte similan al tiu abandonita en Nederlando, sed eĉ pli maltolerema. Tiele ili ege rivalis ĉefe kun la brita regado en la sama mondoregiono (foje ankaŭ kun tiuj el aliaj landoj, krom Nederlando) kaj ĉiam superregis sur la indiĝenaj popoloj ĝis fino de la 20a jarcento.[1]

La unuaj nederlandanoj estritaj de Van Riebeeck setlis en Suda Afriko en 1652 kiel proviza stacio de la Nederlanda Orienthinda Kompanio, kie nune estas Kaburbo. En 1680 ili estis 800. En 1688 aldoniĝis 300 francaj hugenotoj, kiuj same fuĝis el religia maltoleremo. En 1756 jam estis 5000 eŭropanoj kaj fine de la 18a jarcento ĉirkaŭ 15000, kiu, invadis la landon norden kaj orienten malprofite por la indiĝenaj etnoj (kosoj, bantuoj, hotentotoj, boŝmanoj). Kiel defenda resurso kontraŭ indiĝenoj kaj kontraŭ kreska alveno de britoj naskiĝis kaj poste plifortiĝis nacia sento de buroj kiel nova nacio. La britoj jam tute hegemoniis en Kaburbo, kiam okazis en 1834 milito de kosoj kontraŭ buroj: tiuj akuzis la britojn, ke tiuj ne protektis ilin; rezulte okazis la unua granda elmigrado de buroj internen (trek). Kiam tiuj buroj klopodis fondi ŝtaton en Natalo, la britoj malhelpis tion kaj la buroj devis denove elmigri pli norden (dua trek), kien ili kreis en 1852 la Respublikon Transvalon plej norde okcidente de Mozambiko kaj en 1854 la Oranĵan Liberŝtaton iom pli sude. Britio agnoskis tiujn ŝtatojn, sed sudoriente la sothoj tute ne. El la 1860-aj jaroj tiuj ŝtatoj ege disvolviĝis kaj prosperis ĉefe danke al malkovro de diamantoj en Orange (1867, 1871) kaj de oro en Transvalo (1886). Ĉefa bura urbo Johanesburgo, fondita en 1866, havas 100 000 loĝantojn en 1895.[2]

Migrantaj buroj tra Karuo.

Tamen Britio ne intencis abandoni la minejajn riĉojn de Sudafriko en manoj de la buroj kaj klopodis helpi la grandan britan populacion setliĝintan en Transvalo (ĉirkaŭ 35000 ĉirkaŭ la 1880-aj jaroj); tiuj estis nomitaj en afrikansa uitlandersuitlanderoj (fremduloj), kaj kvankam kontrolis grandan parton de la ekonomio ne havis voĉdonrajton. La brita ĉefministro de Kaburbo nome Cecil Rhodes tiuintence klopodis plialtigi la britan loĝantoj en la minejaj areoj kaj en 1871 la britoj okupis Kinberley kaj Griqualand. Poste ili aneksadis Transvalon kiel britan kolonion, kio rompis la ĝistiaman ekvlibron inter britoj kaj buroj. La britoj reagis per la nomita unua Brita-bura milito, sed ili estis venkitaj en Majuba Hill (1881), per kio la buroj rekuperis iel la sendependecon, kvankam ne komplete.[3]

La intenco de Cecil Rhodes estis unuigi ĉiujn teritoriojn, kie eŭropanoj hegemoniis en la areo de (Suda Afriko) por unuigi ilin al la granda kolonia zono el Egipto al Sud-Afriko. En 1895 Cecil Rhodes instigis britan insurekcion de uitlanderoj en Transvalo kaj sendis armeeton (800 homoj) sub la gvido de sia amanto Leander S. Jameson; Kruger reagis kaj per armeo de 7000 homoj venkis kaj arestis Jameson, sendis lin al Britio, kie li estis enprizonigita, dum Cecil Rhodes finis sian karieron. Tamen Jameson revenos al Sudafriko, enposteniĝos, vidos la buran malvenkon kaj eĉ iĝos ministro. Dume la buroj plifortigis sian pozicion en Eŭropo kaj Kruger estis reelektita la kvaran fojon en 1898. Kiam en 1899 la britoj finfine venkis en Sudano, ili dediĉis sin al konstraŭstaro kontraŭ la buroj en Sud-Afriko; Kruger sentis sin sekura, sed la buroj el Kaburbo ne helpis tiam la burajn ŝtatojn. Komence de oktobro pro bura konfisko de brita trajno ŝarĝita el oro komenciĝis la milito, tiom dezirata de britoj.[4] Ambaŭ flankoj fidis je propra venko.

Unua milito[redakti | redakti fonton]

Bura familio, 1886

La konflikto enkadriĝis en la brita klopodo certigi la nord-sudan akson el Egipto al plej suda Suda Afriko, sed krome la du buraj ŝtatoj nome Transvalo kaj Orange estis tro grandaj (416,600 km²), tro riĉaj (oro, diamantoj, karbo, kupro, stano) kaj ne estis tro loĝataj de buroj (nur ĉirkaŭ 300,000 ĉe ĉirkaŭ miliono da indeĝenoj kaj plej malbone por tiuj, ĉirkaŭ 75,000 uitlanderoj, teorie malamikoj de buroj kaj aliancanoj de Granda Britio). Krome buroj loĝis tradicie ĉefe nur en kamparaj areoj, dum britoj akaparis pli riĉajn urbajn areojn. Granda Britio ne multe parolis pri la teritoriaj kaj ekonomiaj tialoj kaj montregis la postulojn de la viktimaj britoj de la buraj ŝtatoj por ekmiliti. Tamen la buroj atingis apogojn de multaj eŭropanoj kiuj komprenis la malbonan intencon de Granda Britio. La britoj fidis je tuja venko, sed ili estis nur 13,000 homoj dekomence kaj tiele la buroj eniris en la britaj kolonioj de Natalo kaj Kaburbo, konkeris grandajn teritoriojn kaj sieĝis en kelkaj urboj (Mafeking, Kimberley, Ladysmith) britajn soldatarojn.[5]

Spita la britan reagon (alvenis eĉ pli da volontuloj el kolonioj -Aŭstralio, Novzelando ktp- ol dekomencaj britaj soldatoj), la buroj ĝuis avantaĝon sur la tereno, kiun ili konis kaj kie ili estis alkutimiĝantaj rapide moviĝi. La buroj uzis plie ĉevalerion dum la britoj dependis el trajnoj kiuj ne ĉiam estis efikaj. Krome nek la stabanaro nek la soldataro britaj estis efikaj. Tiele la buroj superregis ĝis fino de oktobro 1899 kiam alvenis la Unua Brita Armeo kaj la trupa ekvilibro rompiĝis favore al britoj. Sed la malefika estrado de la generalo Buller malhelpis kaj la britoj ankoraŭ estis venkitaj ĉe Stormberg, Magersfontein, Colenso ktp., la duan semajnojn de decembro, nome la "Nigra Semajno". Tiam Buller estis anstataŭata de Lord Roberts, kies ĉefa stabanaro estis Kitchener, venkinto en Sudano. La situacio ŝanĝiĝis.

Dua milito[redakti | redakti fonton]

Kitchenes disvastigis la uzadon de ĉaroj kaj sendependo del trajnoj permesis al la britoj malfortigi la soieĝon al Kimberley, venki super la bura generalo Cronje en Paardeberg (februare de 1900). Sekvis aliaj venkoj kaj finfine la britoj okupis la ŝtaton de Orange. Post halto pro epidemio Roberts reatakis kaj konkeris Johanesburgon (31an de majo) kaj Pretorion (5an de junio) jam en Transvalo, kiu estis jam aneksata septembre de 1900. La prezidanto Kruger, laca kaj maljuna, foriris eksterklande serĉi apogon, sed jam ne revenos (mortiĝos en Svisio en 1904).[6]

Tria milito[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj buraj aremoj estis venkitaj, sed buraj luktantoj (ankoraŭ ĉirkaŭ 60,000 homoj) plue luktis vagade eĉ konservante la registarojn de ambaŭ ŝtatoj. La brita armeo de 200,000 homoj ne sukcesis kontroli la buran agadon kiu rapidatakis eĉ kontraŭ Kaburbo en 1901 aŭ kontraŭ la generalo Methuen marte de 1902. Kitchener urĝe draste malmoligis la miltkondiĉojn: reorganizis la trupojn, starigis sistemon de fortikaĵoj kaj blokaŭsoj (ĝis 8,000), amasdetruis, amasekzekutis, starigis amasmortigajn koncentrejojn por civiluloj ktp. La buroj ankaŭ draste reagis en Kablando per detruoj kaj mortigoj de aliancaj nigruloj. La milito atingis sian plej akran (kaj aĉan) punkton. Kritikoj leviĝis ne nur tra la tuta Eŭropo sed ankaŭ eĉ en Granda Britio. Post malsukcesaj klopodoj de februaro de 1901, Transvalo, kiu ne estis suferinte tiom da detruoj kiom Oranĵo, akceptis pacnegocadon marte de 1902, kiu finfine rezultis el la Pactraktato de Vereeniging (31an de majo 1902). Oni akceptis la totalan britan regadon sed ankaŭ memregadon de la buraj areoj (1907), kiuj pluhavos sian proprajn lingvon kaj kutimojn. Estis nek venkintojn nek venkitojn, ĉar kvankam Granda Britio finkontrolis la teritorion, tio kostis al ĝi ĉirkaŭ 21,000 mortojn. Dum la buroj suferis batale nur 4,000 mortojn, sed ankaŭ 26,000 mortojn pro mistraktado fare de britoj.[7]

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La finfina venkintoj estos buroj, ĉar en 1910 la buraj areoj kaj la britaj kolonioj de Natalo kaj Kaburbo uniĝis en sendependan novan ŝtaton (Sudafriko), kies unua ĉefministro estis Botha iama buro, kiu devis milite venki insurekcion de ankaŭ iama buro De Wet. Krome en la 1940-aj jaroj la buroj, jam konataj kiel afrikansoj, starigis unikan sistemon de apartigo, kiu pludaŭros ankoraŭ duonjarcenton.

Poste[redakti | redakti fonton]

Signifa ŝanĝo en la evoluo de Sud-Afrika unio estis ampleksa industriigo kunigita kun malkovro de trovejoj de diamantoj en Kimberley kaj de oro en Witwatersrand en Transvalo. Evoluo de la industrio estis pleje potencigita en la tempo de la monda ekonomia krizo de la 1930-aj jaroj danke al altaj prezoj de oro kaj diamantoj. La ekonomia kresko daŭris seninterrompe ĝis la dua duono de la 20-a jarcento. Sed tiu ĉi pozitiva evoluo estis en akra kontraŭo kun tendencoj de politika evoluo.

Sud-Afrika Unio partoprenis en la Dua mondmilito en la flanko de aliancanoj. En la jaro 1948 poste venkis en balotoj Nacia Partio, kiu kreis reĝimon de apartismo. Tiu ĉi reĝimo dum la tuta tempo de sia ekzistado renkontiĝis kun granda rezisto en la internacia scenejo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Apartismo.

La 31-an de majo 1961 la lando akiris sendependecon kaj ĝi ŝanĝis la nomon je Sud-Afrika Respubliko. Pro protesto kontraŭ malamikaj sintenoj de kelkaj membroj de brita komunumo de nacioj Sud-Afriko eksiĝis el tiu ĉi ligo. Ekde la sesdekaj jaroj estas establataj la t.n. bantustanoj, pseŭdo-aŭtonomaj (kaj kelkfoje pseŭdo-sendependaj) teritorioj destinitaj por la nigraj popoloj, sed kiuj ne estis agnoskitaj internacie.

Batalo kontraŭ apartismo akiras intensecon en la 1980-aj jaroj. Dum amasprotestoj estas mortigitaj miloj da homoj. Eksteraj kaj internaj premoj kondukas al politikaj intertraktadoj inter tiama blankula prezidento Frederik Willem de Klerk kaj ĉefa gvidanto de la opozicio al la reĝimo, Nelson Mandela, kaj kondukis al okazigo de ĝeneralaj balotoj en la jaro 1994. En tiu ĉi la partio de Mandela, la Afrika Nacia Kongreso venkis, kaj Mandela fariĝis la nova prezidento.

La Komisio por vero kaj repaciĝo (angle Truth and Reconciliation Commission) estas ŝtata enketa komisiono establita de la sudafrika registaro post la fino de la rasapartisma reĝimo [8]. Ĉe la fundamento de la starigo de la komitato estis la deziro esplori, dokumenti kaj denunci la maljusticojn de la antaŭa reĝimo kaj la terorismon de la opoziciaj organizaĵoj kiuj batalis kontraŭ ĝi, por kompensi kaj rehabiliti la viktimojn de la rasapartismo ambaŭflanke, helpi en trankvila kaj orda transigo de potenco de la manoj de la blankula malplimulto al la nigrula plimulto sen rankorovenĝo, kaj meti vojmontrilan averton kontraŭ la ripetiĝo fare de similaj reĝimoj [9][10].

En 1999 kaj denove en 2004 estis elektita nova prezidento Thabo Mbeki.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 1834.- Unua trek. Unua milito de eŭropanoj kontraŭ kosoj.
  • 1839.- Klopodo fondi ŝtaton Natalo.
  • 1852.- Respubliko Transvalo.
  • 1854.- Libera Ŝtato Orange.
  • 1866.- Fondo de Johanesburgo.
  • 1867.- Unuaj malkovroj de diamantoj en Orange.
  • 1871.- Britoj okupis Kinberley kaj Griqualand.
  • 1877.- Aneksado de la kolonio de Transvaal.
  • 1880.- Unua milito brita-bura.
  • 1881.- Bura venko en Majuba. Konferenco de Pretorio.
  • 1883.- La buroj rekuperas sendependon; Paul Kruger, prezidento.
  • 1885.- Unua barata enmigrado.
  • 1886.- Malkovro de oro en Transvaal.
  • 1890.- Cecil Rhodes, ĉefministro de Kaburbo.
  • 1895.- Insurekcio de uitlanderoj.
  • 1896.- Malamikeco inter britoj kaj germanoj.
  • 1897.- Alianco Transvaal-Orange kontraŭ Granda Britio.
  • 1898.- Kruger, reelektita prezidento de Transvaal.
  • 1899.- Konferenco de Bloemfontein. Imperiisma kresko en Granda Britio post la venko en Sudano. Komenco de la unua parto de la bura milito.
  • 1900.- Dua parto de la milito (feb-sept). Kitchener brita estro. Foriro de Kruger.
  • 1901.- Kreska malhumanismo en la bura milito. Koncentroj de civilaj populacioj. Malsukcesa amnestio por buroj.
  • 1902.- Fino de la tria parto de la milito. Paco de Vereeniging (31a de majo).
  • 1907.- Memregado por la buraj respublikoj.
  • 1910.- Kreo de la Sudafrika Unio. La bura Botha iĝas ĉefministro.[11]
  • 1914.- Sud-Afrika Unio partoprenis en la Unua mondmilito en la flanko de aliancanoj, spite la forta ĝermanan devenon el la populacio de buroj.
  • 1939.- Sud-Afrika Unio partoprenis en la Dua mondmilito en la flanko de aliancanoj.
  • 1948.- Oni kreis la reĝimon de apartismo.
  • 1994.- La partio de Nelson Mandela, la Afrika Nacia Kongreso venkis, kaj Mandela fariĝis la nova prezidento.
  • 1999.- Kaj denove en 2004 estis elektita nova prezidento Thabo Mbeki.
  • 2009.- kiel prezidanto estis elektita Jacob Zuma.

Vidu ankaŭ (por historio)[redakti | redakti fonton]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Sud-Afriko havas duĉambran Parlamenton: Nacian Konsilantaron de provincoj kun 90 membroj kaj 400 membran Nacian Asembleon. Reprezentantoj en Nacia Asembleo estas elektataj por kvinjaraj funkciaj periodoj surbaze de plimulta principo en unumandataj balotregionoj. En Nacia Konsilantaro estas en ĉiu provinco elektitaj dek reprezentantoj same por kvin jaroj. La balotoj en ambaŭ ĉambroj okazas ĉiam samtempe. La plej forta politika partio (eventuale koalicio) en Nacia Asembleo formas registaron, gvidatan de la prezidento de la respubliko.

Nuntempe la loka politika sceno estas priregata far Afrika Nacia KongresoANK, kiu en la balotoj en 2004 akiris 69,7% da voĉoj. La plej forta kontraŭulo, Partio de Demokrata Alianco, akiris 12,4% da voĉoj. Nova Nacia Partio, kiun ankoraŭ en la balotoj en 1994 subtenis pli ol 20% da balotintoj, akiris en 2004 sole 1,7% da voĉoj.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Sud-Afriko apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Administra divido de Sud-Afriko
Ĉefa artikolo: Provincoj de Sud-Afriko

La lando dividiĝas en 9 provincojn (numero respondas al numero sur la mapo, ĉefurbo estas enkrampe). En decembro 2005 la 12a amendo de la konstitucio ŝanĝis la landlimojn de sep de la provincoj.

  1. Okcidenta Kablando (Kaburbo)
  2. Norda Kablando (Kimberley (Sud-Afriko))
  3. Orienta Kablando (Bisho)
  4. Kvazulu-Natalo (Pietermaritzburg)
  5. Liberŝtato (Bloemfontein)
  6. Nordokcidenta Provinco (Mahikeng)
  7. Ĥaŭtengo (Johanesburgo)
  8. Mpumalanga (Mbombela) (Nelspruit)
  9. Limpopo (Polokwane)

Ĥaŭtengo (ofte skribite Gaŭtengo, laŭ la oficiala sota "Gauteng", sed ĉiam oni devus elparoli tiu G kiel Ĥ, laŭ la Afrikansa k.t.p), Kvazulu-Natalo, Norda Kablando, Limpopo (ekde 1994, nomita "Norda Transvalo", kaj baldaŭ oni renomis ĝin "Norda Provinco", kaj poste ĝi estis re-renomita), Nord-Okcidento, Liberŝtato (antaŭ 1994, nomita "Oranĵa Liberŝtato"), Okcidenta Kablando, Orienta Kablando, Mpumalanga.

La lando estas ankaŭ dividita en 52 distriktojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sud-Afriko havas 2500 km da marbordo kaj altan variecon de klimataj kondiĉoj. Okcidente de la lando etendiĝas la dezerto Kalaharo, dum la oriento de la lando havas pli subtropikan klimaton. En la meza parto de la lando etendiĝas la montara areo Highveld.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Plej grandaj urboj estas:

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Sud-Afriko, 2019

Sud-Afriko estas ene de Afriko unu el la plej evoluintaj landoj. Ĝi havas bone evoluintan komercon kun servoj kaj ĝi estas jam longe industriigita. Sud-Afriko kreas proksimume 25 % da Malneta Enlanda Produkto de la tuta afrika kontinento. Aldone, ĝi konsumas kaj produktas pli da elektra energio ol ĉiu alia afrika lando.

La ekonomio de Sud-Afriko estas la plej granda kaj plej riĉa sur la afrika kontinento. Laŭ taksoj, Sud-Afriko respondecas pri ĉirkaŭ kvarono de la MEP de la afrika kontinento. La ekonomio estas libera kaj evoluinta merkata ekonomio, kun minimuma registara gvidado.

La lando estas riĉa je mineraloj, kaj sidas sur la plej grandaj deponejoj de la mondo de oro, diamantoj, karbo kaj plateno. Kompreneble, tiuj branĉoj estas ĝiaj ĉefaj eksportbranĉoj (la konzerno De Beers kontrolas pli ol duonon de la diamantkomerca trafiko de la mondo).

La jaroj da izoliteco trudita al Sudafriko dum la reĝimo de apartismo kaj ekonomiaj sankcioj (vidu International sanctions during apartheid) devigis ĝin kreskigi evoluintan industrian sektoron profitantan el abundo da malmultekosta laboro, kiu en la pasinteco estis intencita por sendepende kontentigi la bezonojn de la lando. Kun la abolicio de rasapartismo kaj la malfermo de ĝia ekonomio al la mondo, tiuj funkciis kiel ampleksa platformo por grandega enfluo de eksterlandaj investoj kaj rapida kresko. La infrastrukturo en la lando estas moderna kaj evoluinta. Tiuj, kune kun eksterordinaraj pejzaĝoj, abundaj naturrezervoj, kaj etno-kultura riĉaĵo respondecas pri granda turisma industrio.

Tamen, la jaroj de rasapartismo lasis heredaĵon de la koncentriĝo de kapitalo en la manoj de relative malmultaj, kaj signifa parto de la populacio suferas de malriĉeco kaj senigo. 50% de la populacio estas difinitaj kiel sub la linio de malriĉeco, kaj la oficiala senlaborecoprocento estas 28%. Tiuj, kune kun la registara modereco kaj la liberala konstitucio, kreskigis krimon senbridan en ĝiaj stratoj kaj precipe en Johanesburgo, la centro de komerco de la lando kaj ĝia plej granda ekonomia volumeno. La malfermaj landlimoj kun ĝiaj najbaroj igis Sudafrikon kiel tutmondan drogkontrabandan centron, kaj ĝi estas la kvara plej granda produktanto de mariĥuano en la mondo.

La KOVIM-19 epidemio havis negativan efikon al la ekonomio de la lando, kaj en la unuaj tri monatoj de 2021 la senlaboreco atingis pinton de 32,6%.

Kiel plej multaj landoj de Afriko, ankaŭ Sudafriko suferas de vasta disvastiĝo de la aidosa epidemio, kaj trakti la epidemio estas unu el la plej grandaj defioj por ĝia registaro, tasko kiu forprenas altvalorajn rimedojn kaj damaĝas kreskon. Daŭra problemo estas la alta nivelo de disvastiĝo de la malsano HIV/aidoso; la nombron de infektitoj oni taksas je preskaŭ 5 milionoj (11 % de la plenkreskuloj). Nur antaŭ nelonge la sud-afrika registaro komencis reagi al tiu ĉi fakto. Kelkaj gravaj reprezentantoj eĉ provis nei la ekziston de tiu ĉi grava malsano.

La eksporto prezentis en 2001 proksimume 30 % de la Malneta Enlanda Produkto, kio signifas karakterizan kreskon kontraŭ la komencoj de la 90-aj jaroj. Ĉefaj komercaj kunuloj de la lando estas: Usono, Britio, Germanio, Belgio kaj Japanio. Por la komerco kun ceteraj ŝtatoj en regiono de suda Afriko havas karakterizan influon la membreco de Sud-Afriko en Sudafrika dogana unio kaj en Sudafrika evoluiga komunumo. Oni eksportas ĉefe diamantojn, oron kaj kelkajn ercojn. Oni importas nutraĵojn, produktaĵojn de kemia kaj krudnafta industrio kaj maŝinproduktaĵojn. La agrikulturo koncentriĝas je kulturado de maizo, tritiko, sukerkano kaj je produktado de lano, kokidoj, brutaro kaj ŝafoj.

Sud-Afriko per sia MEP pokapa de 5400 usonaj dolaroj aŭ 3437 eŭroj iĝas la granda ekonomia mondoregiona potenco. Inflacio estas je 4,7 ĝis 6,5 % kaj nedungado atingas el 24,2 % ĝis 30 %, laŭ diferencaj fontoj kaj 40 % en la nigrulaj ĉirkaŭurbaj kvartaloj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Junulo el tribo de zuluoj

Nigruloj konsistigas pli ol tri kvaronoj de la loĝantoj de Sud-Afriko, pli precize 79,6 %. Pro tio Sud-Afriko estas la lando de Afriko kie estas pli da blankuloj, kiuj eĉ post la fino de la apartismo, ankoraŭ retenas grandan parton de ekonomia kaj socia povoj. Vidu artikolon Afrikaneroj. Tamen pro malfacilaĵoj kaj pliigo de perforto, multaj elmigris al Eŭropo aŭ Usono (ĉirkaŭ 800 000 en la lastaj jaroj). Ekzistas diversaj popoloj de nigruloj, interalie la cvanoj, zuluoj, kosoj, matabeloj, sutoj, svazioj kaj vendoj. Blankuloj konsistigas 9,2% de la loĝantaro, mestizoj 8,8 % kaj hindoj 2,4 %. Krom tio vivas ankaŭ en la lando boŝmanoj.

68 % de la loĝantoj sin konsideras kredantoj de kristanismo, 2 % de Islamo, 1,5 % de hinduismo dum adeptoj de diversaj originaj tribaj religioj estas ĉirkaŭ 28,5 % de la loĝantaro.

Pro ties potenca ekonomio Sud-Afriko allogas enmigrantojn (5 milionoj, 10 % de la tuta loĝantaro), ĉefe de najbaraj landoj, nome Zimbabvo (ĉirkaŭ 3 milionoj) kaj Mozambiko. Maje de 2008 okazis gravaj atakoj de loka loĝantaro kontraŭ tiuj enmigrintoj, kio kaŭzis reveno de miloj da ili.

Krom tio Sud-Afriko estas ne trankvila lando kun alta proporcio de perforto kaj krimo. La proporcio de murdoj estas po 47 en 100 000 loĝantoj kaj de ŝtelado po 460 en 100 000 loĝantoj, kio igas, ke Sud-Afriko estas je simila nivelo kun Kolombio, Venezuelo, Gvatemalo kaj Jamajko.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvoj de Sud-Afriko.
Plej grandaj lingvoj de Sud-Afriko.
  •  afrikansa
  •  sota
  •  angla
  •  cvana
  •  s. ndebele
  •  svazie
  •  kosa
  •  venda
  •  zulua
  •  conge
  •  peda
  •  neniu reganta
  • Estas dek unu oficialaj lingvoj en Sud-Afriko: nome la zulua, la kosa, la afrikansa, la angla, la peda, la cvana, la sota, la conga, la svazia, la venda kaj la suda ndebela. Plurlingveco estas komuna en Sud-Afriko. La plej parolataj gepatraj lingvoj estas la zulua (22,7%), la kosa (16%), la afrikansa (13,5%), la angla (9,6%) kaj la peda (9,1%).

    Antaŭ la fino de la apartismo, Sud-Afriko havis nur eŭropajn oficialajn lingvojn: nome la anglan kaj la nederlandan ĝis 1961 (sed la nederlanda oficiale inkluzivis la afrikansan ekde 1925, kvankam lingvoscience ili ne jam estis la sama lingvo); la anglan, la afrikansan kaj la nederlandan ĝis 1984; kaj la anglan kaj la afrikansan ĝis 1994. La ANC agnoskis la aliajn lingvojn, kiuj inkluzivas la plej uzatajn gepatrajn lingvojn (la zuluan kaj la kosan).

    Religioj[redakti | redakti fonton]

    La Anglikana Eklezio de Suda Afriko, konita ĝis 2006 kiel la Eklezio de la Provinco de Suda Afriko, estas eklezio kaj la provinco de la Anglikana Komunio en la suda parto de Afriko. La eklezio havas dudek ok episkoplandojn, de kiuj dudek unu situas en Sud-Afriko, du en Mozambiko, kaj po unu en Angolo, Lesoto, Namibio, Svazilando kaj Sankta Heleno. En Sud-Afriko estas inter 3 kaj 4 milionoj da anglikanoj el verŝajna loĝantaro de 45 milionoj.

    Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

    Protea reĝa

    Sud-Afriko donas ankaŭ buntan skalon de faŭno kaj flaŭro. En dekoj da naciaj parkoj kaj rezervejoj vivas kvanto de afrika sovaĝa bestaro, al sudafrikaj bordoj alnaĝas balenoj, delfenoj, ŝarkoj. Reĝino de sudafrikaj floroj, protea reĝa, kies specioj kalkuliĝas en dekmilojn, estas juvelo en la mondo de kreskaĵoj kaj samtempe la nacia simbolo de Sud-Afriko. Sud-Afriko havas tre riĉan flaŭron kaj ĝi fieras pri unu el ses agnoskataj kreskaĵaraj regnoj en la mondo, nomata finboso, en kiu superas eterne verdaj arbustaĵaj surkreskaĵoj sen arboj. Danke al tio, ke la naturriĉeco estas en Sud-Afriko zorgeme kulturata kaj ŝirmata, hodiaŭ apartenas ties naciaj parkoj kaj rezervejoj al lastaj edenoj de sovaĝa afrika bestaro. La plej granda kaj la plej konata estas el ili Nacia Parko de Kruger, hodiaŭ parto de translima Granda Limpopo. La Nacia Parko Tablomonto, kun 4.4 milionoj da vizitantoj ĉiujare, estas la plej vizitata inter ĉiuj parkoj en Sudafriko.

    Sporto[redakti | redakti fonton]

    La plej populara sporto en Sud-Afriko estas futbalo. Ĝin sekvas rugbeo, praktikata de preskaŭ 10 milionoj da homoj. En 2023 en la lando estis 804 279 registritaj ludantoj (nla dua loko tutmonde post Anglio). La nacia rugbea teamo Springboks okupas la unuan lokon en la monda rugbea rangolisto, akirinte rekordajn kvar venkojn en mondĉampionatoj (en 1995, 2007, 2019 kaj 2023)[12].

    Krimoj[redakti | redakti fonton]

    En Sudafriko okazas ĉirkaŭ 40 000 anoncitaj seksatencoj ĉiujare.[13] En la jaro 2009 estis la nombro de ĉiuj seksatencoj divenata je 500 000 jare.[14]

    Sud-Afriko kiel tutaĵo[redakti | redakti fonton]

    Kiel tutaĵo Sud-Afriko estas moderna, kosmopolita lando, evoluanta en fono de riĉaj tradicioj. La procezo de ŝanĝoj, tra kiu ĝi estas trairanta, harmonias kun la monda procezo de tutmondiĝo, kiun la sud-afrika registaro subtenas.

    Esperanto en Sud-Afriko[redakti | redakti fonton]

    En 1962 fondiĝis Landa Asocio, kiu aliĝis al UEA en 1969. En 2013 ILEI aprobis membriĝon de sekcio de Sud-Afriko okaze de la 46a ILEI-Konferenco en Herzberg, Germanio.

    Fama esperantlingva poeto estas Edwin de Kock. Li migris al Usono. En sia libro Sub Fremdaj Ĉieloj (Flandra Esperanto-Ligo, 2007) li verkis je p. 131-154 pri 100 jaroj da Esperanto en Sud-Afriko.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 30.
    2. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 31.
    3. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 32.
    4. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 33.
    5. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 34.
    6. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝoj 36-37.
    7. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝoj 38-39.
    8. What is Restorative Justice?. College of Arts & Sciences, Center for Restorative Justice. Alirita 3a de Februaro 2023.
    9. Promotion of National Unity and Reconciliation Act, 1995 [No. 34 of 1995 - G 16579]. Alirita 2021-07-26.
    10. Sarkin-Hughes, Jeremy. (2004) Carrots and Sticks: The TRC and the South African Amnesty Process. Intersentia nv. ISBN 978-90-5095-400-6.
    11. Carlo A. Caranci, “Los blancos se matan en el África negra”, La aventura de la historia, Madrido, marto, 2000. Por la tuta artikolo paĝoj 30-39. Por tiuj lastaj informoj paĝo 37.
    12. Zita Zage (2024-03-05) Kiel rugbeo iĝis parto de DNA de sudafrikanoj (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita el la originalo je 2024-03-05. Alirita 2024-03-05.
    13. South Africa's Cyril Ramaphosa urges action against 'rape crisis' (angle). BBC News. BBC (2019-01-12). Alirita 2019-01-13. “South African police recorded 40,035 rapes in the 12 months leading to 31 March 2018, an average of 110 each day, the fact-checking organisation Africa Check reported last year.”.
    14. One in four men rape (angle) (2009-06-18). Alirita 2019-01-13. “It is estimated that 500,000 rapes are committed annually in South Africa,...”.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.