Tunizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
الجمهورية التونسية
al-Ĝumhurija at-Tunisija
Tunizia Respubliko
La flago de Tunizio
(Detaloj)
Blazono de Tunizio
(Detaloj)
Nacia himno: Humat Al Hima
Defendantoj de patrujo
Nacia devizo: حرية, نظام, عدالة (Hurriya, Nidham, 'Adala)
"Libereco, Ordo, Justeco"
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tunizo
Oficiala(j) lingvo(j) araba
Ĉefa(j) lingvo(j) araba, franca
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo
 % de akvo
163 610 km²
5,0%
Loĝantaro 10 777 500 (2012)
Loĝdenso 63/km²
Loĝantoj Araboj, Berberoj
Vivolongo 74,6
Horzono UTC+1
Interreta domajno .tn
Landokodo TN
Telefona kodo 216
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro prezidento Monsef Marzuki
Ĉefministro Mehdi Jomaa
Nacia tago 20-a de marto
Sendependiĝo disde
Francio
20-a de marto 1956
Ekonomio
Valuto dinaro (TND)
MEP laŭ 2012
– suma $ 105 347 Mio.
– pokapa $ 9 774
v  d  r
Information icon.svg

Tunizio (arabe: تونس Tunis) (berbera: ⵜⵓⵏⴻⵙ Tunes) estas lando en Norda Afriko, inter Alĝerio kaj Libio.

La loĝantoj de Tunizio nomiĝas tunizianoj, sed la loĝantoj de la ĉefurbo Tunizo nomiĝas tunizanoj.

Datumoj pri Tunizio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

En 814 a.K. Fenicianoj fondigis Kartago, kiu (post multe da jaroj de sereneco) estis tute pereigita dum la Tria Punika Milito en 146 a.K. Tiam ĝi estiĝis romia provinco "Africa". Ekde 476, kiam Okcident-Romio pereiĝis, Kartago estis la parto de Bizanca Imperio. Dum 7-a kaj 8-a jarcentoj Araboj konkeris teritorion de nuntempa Tunizio. La urbo de Kajruano estis fondigita de ili. Multaj arabaj dinastioj regis ĝin ekde 800 ĝis 1574, kiam Otomana Imperio konkeris la landon.

Ekde 1880 Tunizio estis kolonio de Francio. Ĝi sendependiĝis en 1956. Dum longaj jaroj 1934-87 ĝin gvidis Habib Bourguiba. En 1987 Zin Al-Abidin Ben Ali estis elektigita prezidenton. En 1985 Israelaj aeroplanoj bombardigis regiono de Tunizo (kie Jaser Arafat kaŝiĝis post Israela atako de Libano), kaŭzinte ĉirkaŭ 80 civilulojn mortiĝis.

Ekde decembro de 2010 ĝis januaro de 2011, okazis grandaj socialaj ribeloj precipe ekigitaj de la urba junularo kontraŭ la senlaboreco, malbonaj vivkondiĉoj kaj polica perforto.

Plej Grandaj Urboj[redakti | redakti fonton]

  • Tunizo, تونس [tunis] (1.200.000)
  • Sfakso, صفاقس [safa'kis] (265.131)
  • Suzo, سوسة [su'sa] (173.047)
  • Kajruano, قيروان [kajruŭan'] (117.903)
  • Ariana, أريانة [arjana] (97.687)

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Tunizio estas dividita laŭ 24 gubernioj: Al Kaf, Al Mahdijah, Al Munastir, Al Qasrajn, Al Qajravan, Arjanah, Bajah, Banzart, Bin 'Arus, Jundubah, Madanin, Nabul, Qabis, Qafsah, Qibili, Safaqis, Sidi Bu Zaid, Siljanah, Susah, Tatavin, Tavzar, Tunis, Zaghvan, Manuba.

Tunisia1.svg

Tunizio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj poste el Tunizio; jen kiel la verkisto priskribas la historiajn atingojn de la lando:

Citaĵo
 
Mevecaj vojaĝantoj venas al Kabo Tuniza,
kie Utnoa miras pri la kunfasko da urboj
kun splendoraĵoj artaj. Kaj el diversaj epokoj
li povas kontempladi, ĉar li ekstere troviĝas
de la reala tempo. Jen la grandurbo Kartago
dum masonaĵojn levas Siĥeamanta Didona,
kun kiu li ekhaltas dumtempe teni babilon:
en templo jen pentraĵoj pri la heroaj eventoj
de l'ŝtorma Trojmilito, apud murego rokrufa.[1] 


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 122.