Kataro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri lando sur Araba duoninsulo. Pri aliaj signifoj termas artikolo Kataro (apartigilo).

Kataro - arabe قطر, Katar - estas lando en Sud-Okcidenta Azio.

  • Landkodo: QA.
  • E-nomo: Katara Ŝtato.
  • Nacia nomo: Daŭlat Katar, دولة قطر
  • Areo: 10.400 kv.km.
  • Politika sistemo: absoluta monarĥio.
  • Ŝtatestro: emiro Hamad bin Ĥalifa at-Tani (1995).
  • Ĉefurbo: Doho.
  • Loĝantaro: 642 mil (1995), inter ili - araboj 40%, hindoj kaj pakistananoj 18-18%.
  • Ŝtatlingvo: araba.
  • Kredantoj: muzulmanoj.
  • Eksporto: nafto, tekstila produktaĵo.
  • Pokapa GNP: 11.600 $.
  • Valuto: Katara rialo.
  • Heredaĵo: Dohao (nacia kaj etnografiaj muzeoj, nacia teatro), az-Zubarah (bone konservita dezerta fortikaĵo).
situo de Kataro

Kataro (angle State of Qatar) estas emirlando en sudokcidenta Azio kaj Meza Oriento. La lando okupas malgrandan duoninsulon de la pli granda Araba Duoninsulo. Sude ĝi limas kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, alie la lando estas de nordo, oriento kaj okcidento ĉirkaŭita de la Persa Golfo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kataro estas unu el pluraj historiaj emirlandoj de la Araba Duoninsulo. La ŝtato estas sendependa lando ekde la 3-a de septembro de 1971. Diference de aliaj najbaraj emirlandoj Kataro decidiĝis ne fariĝi parto de Saŭda ArabioUnuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Malkovro de krudnafto komence de la kvardekaj jaroj tute ŝanĝigis la nacian ekonomion. Antaŭe Kataro estis malriĉa fiŝkaptista lando kun vasta malriĉeco. Nun la lando havas altan vivnivelon.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Kataro estas tradicia monarĥio sub regado de emiro Hamad bin Ĥalifa at-Tani. Familio de at-Tani regas ekde duono de la 19-a jarcento. Islama juro dominas en familiaj kaj personaj aferoj. Civitanoj de Kataro ne pagas imposton el enspezoj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Ad-Dauhá, ĉefurbo de Kataro, estas la plej grava el la lando kaj tie vivas pli ol duono de la loĝantoj. Havenurbo Umm Said en orienta marbordo estas plua ĉefurbo. Pli ol 90 % kataranoj vivas en urboj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La naciaj enspezoj de Kataro devenas ĉefe el krudnafto kaj tergaso. Rezervoj de krudnafto estas taksataj al 15 miliardoj da bareloj (2,4 km3). La riĉeco kaj la vivnivelo de kataranoj estas komparebla kun okcidenta Eŭropo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La katara duoninsulo elkuras 160 km en la Persan Golfon. Plimulto de la lando estas ebenaĵa dezerta plataĵo kovrita de sablo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj kataranoj estas muslimoj. Krom etnaj araboj plimulto de la loĝantoj estas almigrintoj laborantaj en krudnafta industrio. La araba lingvo estas ofica lingvo, sed al la angla lingvo komprenas plimulto da loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]