Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
la flago de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj - al-Imarat al-Arabija al-Mutahida - الإمارات العربيّة المتحدة estas lando ĉe la Persa Golfo. La ŝtato estas unuiĝo de sep arabaj emirlandoj, gvidataj de emiroj.

  • Landkodo: AE.
  • E-nomo: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, UAE.
  • Nacia nomo: al-Imarat al-Arabija al-Mutahida, الإمارات العربيّة المتحدة
  • Areo: 83.600 kv.km.
  • Politika sistemo: monarĥia federacia ŝtato.
  • Ŝtatestro: prezidento ŝejko Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajjan (1971).
  • Adm. divido: 7 emirlandoj.
  • Ĉefurbo: Abu-Dabio (900 mil).
  • Urboj: Dubajo (266 mil), Ŝarĵo (125 mil).
  • Loĝantaro: 2.500.000 (1997), inter ili 10% nomadoj.
  • Ŝtatlingvo: araba.
  • Nacilingvoj: persa, hinda, urdua, angla.
  • Kredantoj: islamanoj.
  • Eksporto: gaso, nafto, fiŝo, daktilo.
  • Pokapa GNP: 17.400 $.
  • Historio: Federacio de arabaj emirlandoj estis fondita en 1971. En ĝia konsisto dekomence estis ankaŭ Kataro kaj Omano. Prezidento de la Federacio estis elektita emiro de Abu-Dabio, kiu ĝis hodiaŭ regas la landon. Vic-prezidento kaj ĉefministro fariĝis emiro de Dubajo. En 1991 dum la invado de irakaj milittrupoj en Kuvajto, UAE partoprenis je la flanko de koalicio.
  • Heredaĵo: Abu-Dabio (ĉefurbo, strandoj), Dubajo (la plej bona en Sudokcidenta Azio marketo de oro, muzeoj), al-Ajn / Burajm (oazo inter Emirlandoj kaj Omano), Fuĵajro (centro de arkeologia esploro en orienta bordo).

Subjektoj de Federacio

[redakti] Ekonomio

La 26-a de novembro la ŝtata investkompanio Dubai World (Dubajo) petis siajn kreditirojn pri la sesmonata prokrasto de la pagoj laŭ sia ŝuldo. Rezulte de tiu 70 internaciaj financaj kompanioj alfrontis la perspektivon perdi 60 miliardojn da dolaroj.


 
Ligo de Arabaj Ŝtatoj

Alĝerio | Barejno | Egiptio | Ĝibutio | Irako | Jemeno | Jordanio | Kataro | Komoroj | Kuvajto | Libano | Libio | Maroko | Maŭritanio | Omano | Palestino | Sauda Arabio | Sirio | Somalio | Sudano | Tunizio | UAE



Aliaj lingvoj