Kamboĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kâmpuchéa
Kamboĝo
Flago
(Detaloj)
Blazono
(Detaloj)
Nacia himno: Nokoreach
Bazaj informoj
Ĉefurbo Pnom-Peno
Ĉefa(j) lingvo(j) kmera
Plej ofta(j) religio(j) Budhismo
Loĝantaro 10.024 mil (1995), inter ili 87,1% kmeroj, 4,4% vjetoj, 4,4% ĉinoj
Loĝdenso 72/km²
Landokodo KH
Politiko
Politika sistemo Monarkio
Ŝtatestro reĝo Norodom Sihamoni (1993).
Ekonomio
Valuto kamboĝa rielo (BTM)
v  d  r
Information icon.svg

La Kamboĝa Reĝlando (mallonge en la kmera: Kampuchea) estas konstitucia monarkio en sudorienta Azio kun ĉ. 13 milionoj da loĝantoj. La ĉefa religio estas budhismo teravado. Ĝiaj loĝantoj estas nomataj "kamboĝanoj" aŭ "kmeroj".

La lando havas landlimojn okcidente kun Tajlando, norde kun Laoso, oriente kun Vjetnamio kaj sude kun la Tajlanda Golfo. Ĝin trafluas la rivero Mekongo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

"Kamboĝo" en kmera alfabeto

La nomo "Kamboĝo" venas de la antikva Kmera Imperio de KämbujaKambujadesa. Kambuja samtempe venas de la lingvo sanskrito, de aborigena tribo el Hindio kiu adoptis la nomon de ĝia fondinto, Kambu Svayambhuva. La hindia influo komenciĝis en la 1-a jarcento, danke al la mara strategia pozicio de la lando inter ĝi kaj Ĉinio. La plej influa kasto estis la de bramanoj aŭ sacerdotoj kiuj adaptis la hindan terminaron al la kamboĝa kulturo. La nomo en esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj por "Kamboĝo" venas de la franca Cambodge, kiu venas de Kambuja.

Ekde la sendependiĝo de la lando en 1953, la oficiala nomo multe ŝanĝiĝis dum pluraj fojoj:

  • Kamboĝa Reĝlando (Royaume du Cambodge en la franca lingvo).
  • Kmera Respubliko sub la regado de Lon Nol inter 1970 kaj 1975.
  • Demokratia Kampuĉeo sub la diktatoreco de Pol Pot kaj la Ruĝaj Kmeroj inter 1975 kaj 1979, dum tiu ĉi epoko okazis la Kamboĝa Genocido.
  • Popola Kampuĉea Respubliko, sub kontrolata regado de Vjetnamio inter 1979 kaj 1989.
  • Kamboĝa Ŝtato (L'État du Cambodge, en la franca, Roet Kampuchea, en la kmera) inter 1989 kaj 1993.
  • Kamboĝa Reĝlando post la reentroniĝo de la monarkio en 1993.

Kampuchea estas la plej vaste uzata nomo inter la kmerlingvaj kamboĝanoj. Inter aliaj nomoj por nomigi la landon estas Srok Khmae (Kmera Ŝtato aŭ Kamboĝa Ŝtato) kaj Prateh Khmer (Kmera Nacio aŭ Kamboĝa Nacio).

Historio[redakti | redakti fonton]

La kmera popolo estis inter la unuaj aziaj popoloj kiuj akiris la politikajn ideojn kaj politikajn instituciojn de Hindio, samkiel la kreado de cetralizitaj regnoj kiuj kovris vastajn teritoriojn.

La unua konata regno en la regiono, floris inter la 5-a kaj 6-a jarcentoj. Estis anstataŭita de Chenla, kiu kontrolis grandajn regionojn de la nuntempaj Kamboĝo, Vjetnamio, Laoso kaj Tajlando.

Kmera Imperio[redakti | redakti fonton]

Reĝa Palaco en Phnom Penh.

La ora epoko de la kmera civilizo estis la periodo inter la 9-a kaj 13-a jarcentoj. En tiu momento la reĝo Kambuya kiu donis sian nomon al Kamboĝo, regis sur vastaj teritorioj ekde la regiona ĉefurbo Angkor ĝis la kamboĝa okcidento ĉe la bordoj de rivero Mekongo.

Komence de la 13-a jarcento Kambuya atingis sian politikan kaj kulturan pinton. Krom la nuntempa teritorio de Kamboĝo, ĝia teritorio ampleksis la orientan regionon de Tajlando, la sudon de Laoso kaj la sudan parton de Vjetnamio ĝis la antikva Ĉampa Reĝlando.

La lando suferis ĉar najbaraj popoloj (ĉefe la siamanoj kaj la ĉampaanoj) agresis kontraŭ ĝi. Okazis interdinastiaj kvereloj kaj la laŭgrada ŝprucsistema kadukiĝo de kiu dependis la rizproduktado. La angkora monarkio postvivis ĝis 1431, kiam la tajoj kaptis la urbon kaj la kmera reĝo forfuĝis al la sudo de la lando.

Templo de Angkor Vat proksime de la urbo Siem Riep.

La periodo inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj estis konstanta dekadencon kune kun teritoriaj perdoj. Tamen, Kamboĝo ĝuis mallongan prosperan periodon dum la 16-a jarcento danke al la konstruado far la reĝoj de la ĉefurboj en la sudoriento de Tonlé Sap, kio impulsis la komercadon kun aliaj aziaj regionoj. Dum tiu periodo la lando estis unufoje vizitata de la aventuremuloj kaj misiistoj el Hispanio kaj Portugalio.

La taja konkerado en 1594 markis la falon de la lando, kiu iĝis dependa de la konfliktoj inter la du najbaroj pli povaj ol ĝi, Siamo (Tajlando) kaj Vjetnamio. La establiĝo de Vjetnamio sur la delto de Mekong rezultigis la aneksadon de tiu areo al ĝiaj terposedaĵoj fine de la 17-a jarcento. Konsekvence, Kamboĝo perdis unu el siaj plej riĉaj teritorioj kaj la mareliro. Tiaj perdoj sinsekvis dum la unua duono de la 19-a jarcento ĉar tiu najbaro celis alpropigi sin de la tuta kmera teritorio kaj vjetnamigi ĉiujn ĝiajn loĝantojn

Franca Protektorato[redakti | redakti fonton]

Post pluraj jarcentoj da dekadenco, Kamboĝo konvertiĝis en franca protektorato en 1863 kaj kune kun Vjetnamio kaj Laoso estiĝis Franca Hindoĉinio. En 1867, interŝanĝe de la agnoskado de Siamo de sia protektorato, Francio akceptis ne aneksi la kamboĝan teritorion al la kolonio Koĉinĉino kaj agnoskis la tajlandan suverenecon pri la tajaj provincoj Battambang kaj Angkor.

Kolonia franciaj konstruaĵoj en Pnom-Peno.

Dum tridek jaroj da kolonia regado Francio permesis la reĝon Norodom la 1-a gvidi la internajn aferojn de la lando sed rezervis la eksterajn por si. Post lia morto, en 1904, pere de la entronigo de lia frato Sisowath, la francoj pliigis la povon de la reĝo. La restituado de la du okcidentaj provincoj kiuj estis sub la regado de Siamo plikonsolidigis la koloniigadon. La amikeco inter la du landoj daŭris kun la heredanto Monivong.

Kvankam la francoj konstruis difinitan infrastrukturon en Kamboĝo, ĉefe voj-sistema komunikado, tia disvolviĝo celis la integriĝon en Hindoĉinio kaj ne al la plibonigo de la vivkondiĉoj de la loĝantaro. Fakte, la kamboĝanoj estis malbone reprezentitaj ĉe la centra administrado de Hanojo, la plimulto de la profesiuloj kaj teknikistoj kiuj laboris en la lando estis vjetnamoj. Aliflanke, la ĉinoj kontrolis la regadon. En 1937, el la 631 enskribitaj studantoj en la Hindoĉina Universitato de Hanojo, apenaŭ 3 estis kamboĝanoj.

Post la japana okupado dum la Dua Mondmilito, la lando proklamis la sendependiĝon en 1953.

La Ruĝaj Kmeroj[redakti | redakti fonton]

Demokratia Kampuĉeo estis la oficiala nomo de Kamboĝo sub la komunisma regado de Pol Pot[1] kaj sia partio Ruĝaj Kmeroj inter 1975 kaj 1979.

Dum tiu ĉi periodo ĉirkaŭ du milionoj da kamboĝanoj mortis pro la ekstermpolitiko de tio kio Pol Pot nomis "la kaŝita malamiko", t.e. ĉio kion ili konsideris kontraŭon al la konstruado de "nova komunisma Kamboĝo". Tia ago kiel konsekvenco rezultigis malsaton kaj epidemiojn kiuj neniam estis zorgitaj.

Tamen, ĝia plej grava eĥo estis la morto de 1.700.000 viktimoj pro la elĉenigita persekutado kadre de la serĉado de la "kaŝita malamiko". Laŭ statistikoj pli ol kvarono da la loĝantaro forpasis dum la tiel konata Kamboĝa Genocido[2].

Tiu periodo finiĝis pro la vjetnama invado pere de 17-taga milito inter decembro 1978 kaj januaro 1979. Pol Pot kaj lia koterio ekziliĝis.

Moderna Kamboĝo[redakti | redakti fonton]

En 1991 la batalantoj, Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj landoj atingis akordon por fini la konflikton. Tiu akordo konsistis el portempa regado de la lando de Supera Nacia Konsilio formita de UN-aŭtoritatuloj kaj delegitoj el diversaj frakcioj de la lando. La princo Norodom Sianuk estis la prezidanto. En 1993 la monarkia partio FUNCINPEC gajnis la balotadon. La registaro ratifis novan konstitucion, restarigante la monarkion kaj la Kamboĝan Reĝlandon, kun la princo Sianuk kiel reĝo (estis lia dua periodo kiel monarko). Post la balotado neniu lando agnoskis la ekziligitan registaron, kaj ĝi perdis sian sidlokon en UN kaj la eksterlandan helpon.

Hun Sen, unua ministro de Kamboĝo.

En julio 1997 Hun Sen ŝtatpuĉis kontraŭ FUNCINPEC kaj anstataŭis la princon Ranariddh. Denove okazis la balotado en 1998 kaj FUNCINPEC kaj la Populara Kamboĝa Partio atingis akordon pere de kiu Hun Sen estis la unua ministro kaj Ranariddh la prezidanto de la Nacia Aembleo, pere de kiu estis formata koalizian registaron kaj kreadon de senato.

Pol Pot forpasis en 1998 kaj samjare la reĝo Norodom Sianuk koncedis amnistion al la ĉefaj kmeraj estroj de la Ruĝaj Kmeroj kiu ne multe kontentigis. Komence de 1999 la plimulto de la gerilanoj de la Ruĝaj Kmeroj akceptis la ofertitan pacproceson kaj nur eta grupo restis en la nordorientaj provincoj. Ta Mok, politika heredanto de Pol Pot, estis kaptita kaj finis sian vivon en prizono (forpasis en 2006). La premado de multaj internaciaj oranizoj pri homaj rajtoj kaj naciskale kaj internaciskale kaj UN, faris longan proceson por la negocado kun la registaro de Hun Sen por akceli la juĝon kontraŭ la estraranoj de la Demokratia Kampuĉeo respondeculoj pri la malapero de unu kvarono de la nacia loĝantaro. En 2006 estis formata la juĝistaro kaj komence de 2007 estis proklamita la verdikto kontraŭ la Ruĝaj Kmeroj.

En 2003 la reĝo Norodom Sianuk abdikis duafoje kaj la Reĝa Konsilio elektis kiel posteulo la princon Norodom Sihamoni, lia filo, kiel Reĝo de Kamboĝo.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

La kampoĝa politiko baziĝas sur la konstitucio de 1993, la monarkia, reprezenta demokratio kaj parlamenta sistemo. La Unua Ministro de Kamboĝo estas la ŝtatestro kaj estro de pluraj partioj, la reĝo estas la supera estro de la ŝtato. La Unua Ministro estas nomumita d la reĝo, per antaŭa sciigado kaj aprobado de la Nacia Asembleo; la Unua Ministro okupiĝas pri la plenumpovo en la registaro. Pri la leĝodona povo opukiĝas la Nacia Asembleo kaj la Senato.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La vario de temperaturoj iras de 10 ĝis 38 °C. La plej notinda klimata karakterizaĵo estas la tropikaj musonoj. Tiuj kiuj blovas de la sudoriento ĝis la interno alportas humidecon de la Tajlanda Golfo kaj de la Hinda Oceano ekde majo ĝis oktobro. La lando spertas la lej fortan pluvadon de septembro ĝis oktobro. La nordorientaj musonj aperas dum la seka sezono, kiu daŭras de novembro ĝis marto, kun la plej seka periodo de januaro ĝis februaro.

Medio kaj vivdiverseco[redakti | redakti fonton]

Kamboĝa papilo ne identigita.

La 23,7 procentoj de la kamboĝa teritorio estas protektita, unu el la plej altaj procentoj de la regiono. En 2003 la protektita arbara areo atingis 43.259 km² el arbara totalo de 93.350 km², kio korespondas al la 50,2 procentoj de la tuta nacio.

Preskaŭ la duono de la lando estas kovrita de arbaro. Tamen, alarmiga senarbariga indico de 0,58 procentoj endanĝerigas al kamboĝan vivdiverscon.

En Kamboĝo ekzistas 103 minacitaj specioj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La kamboĝa faŭno estas ege riĉa kaj diversa. La tropikaj arbaroj ampleksas la pli ol duonon de la nacia teritorio. En ili troviĝas tigroj, elefantoj, tapiroj, simioj, lukanoj, gazeloj, birdoj, serpentoj kaj krokodiloj.

En montaraj regionoj rega bambuon kaj la montaran arbaron. La bestaro rilatantaj al tiu ĉi ekosistemo estas la birdoj, la amfibioj kaj la grandaj felisoj.

Ankaŭ troviĝas multaj ekzogenaj specioj kiel lutroj, sciuroj, simioj, sovaĝaj katoj kaj bubaloj.

Teritoria Organizado[redakti | redakti fonton]

Mapo de Kamboĝo.

Kamboĝa regiono povas esti aŭ khaitt (provinco, singulare kaj plurale, kiel la resto de ĉiuj terminoj) aŭ krong (municipo). La diferenco konsistas el tio ke la dudek provincoj korespondas al kamparaj regionoj kaj la kvar municipoj al la urbaj. La khaet kaj la krong dividiĝas en khum (komunumoj), phum (vilaĝoj), khan (distriktoj) kaj sangkat (kvartaloj).

La provincoj de la lando estas Banteajo Meanĉejo, Batdambang, Kompung Cham, Kompung Speu, Kompung Thom, Kompot, Kandal, Koh Kong, Kratié, Mondol Kirí, Oddar Meanĉejo, Pursat, Preah Vihear, Prey Veng, Ratanak Kirí, Siem Riep, Stung Treng, Svay Rieng, Takéo.

La municipoj estas Pnom-Peno, Pailín, Kep kaj Sihanoukville.

Phnom Penh estas la plej granda regiono kun ĉ. 1.000.000 da loĝantoj kaj Provinco Mondol Kirí estas la plej granda sed samtempe la malplej loĝata.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Kamboĝo rimarkinde bremsiĝis inter 1997 kaj 1998 pro regiona ekonomia krizo, la civita agresemo kaj la internaj politikaj konfliktoj.

En 1999, post sinsekvaj 30 jaroj da militado, la ekonomio progresis danke al la realigitaj reformoj, atingante fine de tiu jaro kreskadon de 5%. Malgraŭ la severaj inundadoj, la MEP kreskis je 5% sekvajare, je 6,3 % en 2001 kaj je 5,2 % en 2002. En 2005 registriĝis kreskado je 13,5%.

Turismo estis la industrio kiu plej kreskis en Kamboĝo ekde 2000. De 154,000 eksterlandanoj kiuj vizitis la landon 1993, estis transirata al 1.700.000 m en 2005, ĉ. 20% pli ol pasintjare. ILi foruzis 1.400 milionojn da usonaj dolaroj.

Antaŭnelonge estis trovita gas- kaj petrolrezervejoj siaj teritoriaj akvoj.[1]

Kvankam ĝi havas solidan kreskadon, la disvolvo de la ekonomio je longa limtempo post jardekoj de milito estas granda defio. La loĝantaro ne havas edukaliron ĉefe en la kamparo, kaj suferas la kronikan mankon de baza infrastrukturo. La lando ankaoraŭ estas en siapostmilita periodo kun ĉiuj ĝiaj aldonaĵoj kiel malriĉeco, senlaborado kaj epidemioj. La ekspluatado kaj la infana prostituado estas akraj problemoj en kelkaj regionoj de la lando.

La timo al la nova politika situacio kaj al la registara koruptado senkuraĝigas la eksterlandajn investojn kaj prokrastigas la eksteran helpon.

La koruptado kaj mankode kvalifikitaj profesiuloj estas gravaj balastoj en la kamboĝa labormerkato. [2]

Kamboĝo estas lando ece agrikultura. Ties precipa kulturplanto estas rizo. Fiŝkaptado en enlandakvoj estas grava ekonomia riĉofonto. Produktpovo de rivero kaj lago Tonle Sap estas la plej alta en la mondo. La ĉefa fiŝkapta periodo kuŝas dum decembro, januaro, februaro. Pitoreskan trajton de la Kamboĝa pajzaĝo konsistigas la ĉiea ĉeesto de la sukerpalmarbo thnot. Kun trunko rekta aŭ iomete kurba striata trunkoŝelo, kaj bula kvasto de rigidaj palmoj olivverdkoloraj. Tiuj palmoj utiligatas por konstruo de la domoj; el trunko oni faras la trabojn, kaj pargeterojn.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Sepdek procentoj de la kamboĝanoj havas malpli ol 25 jarojn.

Kamboĝo estas etne homogena, kun pli ol 90% de la loĝantaro de la kmera etno. La naciaj malplimultoj konsistigas la 3% de la tuta loĝantaro. La ĉamoj, islamanoj, estas la malplimulta etno plej grava. Aliaj tribaj malplimultoj loĝas en la altaj regionoj kaj arbaroj. En la lando ankaŭ ekzistas etaj grupoj de ĉinoj kaj vjetnamoj.

La oficiala lingvo estas la kmera, ano de la subfamilio mon-kmera de la grupo de aŭstralaziaj lingvoj.

La ĉefa religio estas budhismo teravado.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kamboĝaj dancistinoj

La kulturo disvolvita kaj disigita tra la Kmera Imperio multe influis la kulturojn kaj de Laoso kaj de Tajlando.

La nuna kamboĝa kulturo esta rekta heredanto de la kulturo de la Angkora Imperio. Tial, la religia komplekso de la angkoraj temploj estas konsiderataj kiel parto de la nacia identeco.

La du militjaroj,la franca koloniigado, la kamboĝa diasporo en Usono, Aŭstralio, Ĉinio, Japanio kaj Hindio ankaŭ influis en la kreado de la nuntempa kamboĝa kulturo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Kamboĝo ekzistas Kamboĝa Esperanto-Asocio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://web.archive.org/web/20070927004848/http://www.genocidewatch.org/aboutgenocide/stantoncambodiaworldcourt.htm
  2. http://www.yale.edu/cgp/