Nord-Koreio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
조선민주주의인민공화국
Chosŏn minjujuŭi inmin konghwaguk
Korea Demokratia Popola Respubliko
Flago de KDPR
(Detaloj)
Blazono de KDPR
(Detaloj)
Nacia himno: Aegukka
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Pjongjango
Oficiala(j) lingvo(j) korea
Plej ofta(j) religio(j) budhistoj
Areo
 % de akvo
120.500 km² km²
4,87%
Loĝantaro 23.301.725 (2007)
Loĝdenso 190/km²
Loĝantoj Koreoj
Horzono UTC+9
Interreta domajno .kp
Landokodo KP
Telefona kodo 850
Politiko
Politika sistemo Popola respubliko, etato totalisma
Ŝtatestro Kim Yong Nam, Prezidanto de la Prezidio de Supera Popola Asembleo
Ĉefministro Kim Yong Il
Nacia tago 9-an de septembro
Sendependiĝo disde Japanio 15-an de aŭgusto 1945
Ekonomio
Valuto Nordkoreia ŭono (KPW)
MEP laŭ 2006
– suma $22,85 mlrd
– pokapa $ 1.007
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Transskribo
Hangeŭlo 조선민주주의인민공화국
Ĉina skribo 朝鮮民主主義人民共和國
Reviziita transskribo Joseon Minjujeui Inmin Gonghwaguk
McCune-Reischauer Chosŏn Minjujuŭi Inmin Konghwaguk

Nord-KoreioNord-Koreujo (Chosŏn) aŭ oficiale Korea Demokratia Popola Respubliko estas lando en orienta Azio, en norda parto de Korea duoninsulo.

Enhavo

[redakti] Ŝtata nomo

[redakti] Administrata struktoro

North Korea 1996 CIA map.jpg

[redakti] Urboj direktadministrataj de regado

[redakti] Provincoj

[redakti] Specialadministrataj regionoj

[redakti] Ĉefaj urboj

[redakti] Historio

  • 1-a jarcento a.K. ĝis 7-a jarcento: vidu Kogurjo regno.

Ekde la komenco de la 20-a jarcento ĝis 1945 Koreio estis sub potenco de Japanio. Post la Dua mondmilito liberigitan Koreion okupis denorde sovetiaj trupoj kaj desude — usonaj. Ĉar la du ŝtategoj ne sukcesis interkonsenti, en ambaŭ partoj formiĝis registaroj, proklamintaj sian tutlandan potencon (1948). Tensioj inter nordo kaj sudo kreskis ĝis eko de interna milito kun grandioza internacia partopreno.

[redakti] Korea milito 1950-1953

Korean war 1950-1953.gif

Neŭtraleco de la ĉi-suba alineo estas diskutata.

En 1950 Nord-Koreio atakis Sud-Koreion kaj okupis preskaŭ la tutan landon. Tiam Usono kaj aliancanoj decidis en la UN (Sovetunio ne partoprenis) milithelpi Sud-Koreion. Post tio Sud-Koreio okupis preskaŭ tutan Nord-Koreion kaj atingis eĉ la limon de ĉinio. Tiam Ĉinio sendis "volontulojn" por helpi Nord-Koreion. La milito daŭris en 1951-1953 preskaŭ ĉe la nuna limo. Meze de 1953 oni silentigis la armilojn....


Ekde 1953 (fino de la korea milito) estas pacvartistoj inter la du koreaj ŝtatoj. Ili deĵoras en Panmunjom. Panmunjom estas urbo sur la senarmila linio inter la du koreaj ŝtatoj. Soldatoj el Svislando kaj Svedio deĵoras en la Sudo. En la Nordo deĵoris Pollando kaj Ĉeĥoslovakio. Ĉar Pollando demokratiiĝis kaj ĉar Ĉeĥoslovakio disiĝis, Nord-Koreio forpelis iliajn soldatojn. Do en 2008 restas nur Svedoj kaj Svisoj sude. En 2008 neniu pactraktato ekzistas. Nur ĉeso de batalo inter la du koreaj landoj.

En la plej norda stacidomo de Sud-Koreio Imjingang oni vidas multajn paperetojn, kiuj entenas mesaĝojn, kiuj esprimas deziron pri reunuiĝo de la duoninsulo

Ekzistas turismaj ekskursoj por iri al Panmunjom el Seulo (80km), sed Sud-Koreoj devas obteni permeson ĉe sia registaro por aliĝi, kaj tio ne ofte okazas.

[redakti] Nukleaj armiloj

Nord-Koreio posedas teknologiojn por produkti mezdistancajn raketojn kaj vendas tiajn raketojn al kelkaj landoj de la "tria mondo". Ĝi ankaŭ havas teknologion por produkti nukleajn armilojn, kion konfirmis la subtera testo, okazigita la 9-an de oktobro 2006.

La testa nuklea eksplodo kun potenco de ĉ. 5-15 kilotunoj indignigis loĝantojn de multaj landoj. Samtempe Nord-Koreio insistas je sia rajto posedi nukleajn armilojn kaj klarigas, ke okazigis la teston pro la premo kaj milita minaco flanke de Usono. "Kvankam KPDR okazigis nuklean teston pro Usono, ĝi plu senŝanĝe deziras malnukleigi la Korean duoninsulon per dialogo kaj interparoloj", — anoncis respondeculo de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj la 11-an de oktobro 2006[1], aludante la usonajn trupojn en la sudo de la duoninsulo, kiuj disponas pri nukleaj armiloj.

[redakti] Vidu ankaŭ

ChosonHanguk.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Koreio

[redakti] Eksteraj ligoj

[redakti] Referencoj

  1. DPRK Foreign Ministry Spokesman on U.S. Moves Concerning Its Nuclear Test




Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj