Kangje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kangje
urbo de Nord-Koreio • urbego • dua-nivela administra teritoria unuo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 251 971  (2008) [+]
Loĝdenso 956 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 126° 36′ O (mapo)40.966666666667126.6Koordinatoj: 40° 58′ N, 126° 36′ O (mapo) [+]
Areo 263,667 km² (2 636 6.7 ha) [+]
Kangje (Norda Koreio)
Kangje (Norda Koreio)
DEC
Kangje
Kangje
Situo de Kangje

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kanggye [+]
vdr

Kangje (koree 강계시, ĉine 江界市) estas universitata urbego, ankaŭ provinca ĉefurbo de Ĉagang en meza kaj nordokcidenta parto de Nord-Koreio. La loknomo signifas: urbo ĉe kurbiĝo de la rivero.

Imperia Palaco

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kangje situas ĉe kunfluaĵoj de 4 tiveroj en meza kaj nordokcidenta parto de la lando. Pjongjango troviĝas 226 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo de Kangje estis strategia (armea) teritorio ekde la 14-a jarcento. La urbo mem estis fondita en 1401 (tiam Sokĉu (석주; 石州)). Post 2 jaroj la urbo prenis la nunan nomon. La konfucea akademio estis fondita proksime de Kangje en la 16-a jarcento. En 1949 Kangje havis kantonan, en 1952 urban rajtojn. Dum la Korea milito la registaro provizore movis la ĉefurbon al Kangje.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio de Kangje evoluis rapide depost 1945. En la apudaĵo oni minadas kuprojn, zinkojn, karbojn kaj grafitojn. En la urbo mem grava uzino pri mebloj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kangje havas trairan ĉefvojon, fervojan kontakton kaj flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Kangje la averaĝa jara temperaturo estas 7,3 °C. Inter novembro-februaro plej ofte frostas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]