Zinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo



Zn

Kadmio

KuproZinkoGaliumo

[18Ar]3d104s2

64 Zn
30
↓Perioda tabelo de elementoj↓
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero Zinko (Zincum), Zn , 30
CAS-numero 7440-66-6
Loko en Perioda tabelo 12-a grupo,

4-a periodo, bloko d

Karakteriza grupo Transiraj metaloj
Pezono en terkrusto 0,012 %
Nombro de naturaj izotopoj 5
Aspekto blua-griza solidaĵo
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 65,4 amu
Kovalenta radiuso 135 pm
radiuso de van der Waals 139 pm
Elektrona konfiguracio [18Ar]3d104s2
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo sesedra
Denseco 7,14 g/cm3 g/cm3
Degelpunkto 419,53 °C (692,68 K)
Bolpunkto 907 °C (1180 K)
Molum-volumeno 9,16 · 10−6 m3/mol · 10−6 m3/mol
Rapideco de sono 3.700 m/s
Specifa varmkapacito 388 J/(kg.K)
Elektra konduktivo 16,6x106 S.m-1
Varmkonduktivo 120 W/(m.K)
Elektronegativeco 1,65 (Pauling-skalo)
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 s radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
64Zn 48,6 % estas stabila kun 34 neŭtronoj
65Zn sintezita 244,05 tagoj β+ 1,352 65Cu
66Zn 27,9 % estas stabila kun 36 neŭtronoj
67Zn 4,1 % estas stabila kun 37 neŭtronoj
68Zn 18,8 % estas stabila kun 38 neŭtronoj
69Zn sintezita 56,4 min. β- 0,906 69Ga
70Zn 0,6 % estas stabila kun 40 neŭtronoj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Zinko estas kemia elemento, zimbolo Zn, atomnumero 30. Ĝi estas arĝent-kolora transirmetalo, valora pro sia uzo en alojoj, kiel latuno. Ankaŭ, oni uzas zinkon en galvanizado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en antikvo zinko estis uzata kiel parto de la alojo de latuno.

Kiel memstara metalo ĝi tamen estis malkovrita nur en la 14-a jarcento en Hindujo. Jam en la latunejo konstruita en Kassel en 1679 oni prilaboris zinkospaton (angle: '. En la jaro 1743 oni malfermis unuan zinkejon. Aliaj estiĝis en la 19-a jarcento en supra Silezio, en la regiono de Akeno-Lieĝo kaj en supra Saksujo kaj Vestfalujo. En la Ruhr-regiono unuaj zinkejoj estiĝis en 1845 en Mülheim an der Ruhr kaj en 1847 en Essen.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Zinko

En la jaro 2006, oni uzis pli ol dek unu milionojn da tunoj da zinko.[1] El tiuj, 47 %[1] estis uzataj por protekti ferajn kaj ŝtalajn produktojn kontraŭ korosio. La plej gravaj uzceloj de zinko laŭ uzataj kvantoj estas ĝiaj alojoj, prefere tiuj, kiuj entenas kupron kiel latunon, aŭ aluminion. Ankaŭ en alojoj magneziaj la parto da zinko povas atingi 5 procentojn.

Monpregado[redakti | redakti fonton]

Ĉar kiel monera metalo kompare al aliaj, zinko estas malaltkosta, oni uzis ĝin dum krizaj epokoj, laste en la dua mondmilito, kiel zinkalojon por monpregado. Tial oni nomis zinkon foje "militmetalo". Ekde 1982 la usona cendo ("penny") havas kernon el zinko.

Biologa signifo[redakti | redakti fonton]

Nutraĵoj, kiuj entenas zinkon

Efiko en la korpo[redakti | redakti fonton]

Zinko estas unu el la nemalhaveblaj oligoelementoj por la metabolo. Ĝi konsistas el multaj enzimoj. La taga kvanto de zinko rekomendata de la monda organizaĵo pri sano por plenkreskuloj estas ĉirkaŭ 15 mg. Kvanto de pli ol 100 mg tage ne estas rekomendata. Ekde 200 mg povas surveni simptomoj kiel vomemo, vomadodiareo. Ĉe homoj manĝo de 1 gramo de zinko vidigos akutajn signojn de veneniĝo.

Zinko plenumas en la korpo multajn diversaj funkciojn. Interalie ĝi ludas ŝlosilan rolon en la sukera, grasa kaj proteina metabolo kaj partoprenas la konstruon de la DNA kaj la kreskon de la ĉeloj. Kaj la imunsistemo kaj multaj hormonoj bezonas zinkon por bone funkcii.

Povumpligrandigo[redakti | redakti fonton]

Studo prezentita ĉe konferenco de la usona socio pri nutraĵscienco en 2005 en San Diego indikis, ke infanoj, kiuj ĉiutage ricevis sufiĉan kvanton de zinko (20 mg), spertis evidentan plibonigon de sia mensa povumo. Zinko plibonigis la vidan memorkapablon, la rezultojn ĉe vortotrovotesto kaj koncentriĝivon.

Mankoindikoj[redakti | redakti fonton]

Ne eblas stoki la oligoelementon en la korpo, ĝi devas esti aldonita regule deekstere. Pro malbonaj nutraĵkutimoj zinkomanko ne maloftas, ankaŭ en okcidentaj landoj, ĉefe ĉe junuloj, kiuj dum la kresko bezonas multe da zinko.

Zinkomanko estigas subfunkciadon de la gonadoj, kreskoproblemojn kaj anemion. Malalta zinkonivelo montriĝas per malpligrandiĝinta imunsistemo, elfalo de haroj, seka haŭto kaj rompiĝemaj ungoj.

Zinkomanko ofte estiĝas pro alta kupronivelo (ekzemple pro uzo de trinkakvo el domaj kupraj tubaroj), ĉar sinko kaj kupro estas antagonistoj. Same estas pri fero, per ferriĉa nutrado aŭ ferriĉaj kuraciloj.[2]

Zinkofontoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj nutraĵoj estas bonaj zinkofontoj:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • W. Hommel: Zur Geschichte des Zinks. Chemiker-Zeitung 36(95), S. 905–906 (1912), ISSN 0009-2894.
  • Heinrich Vahrenkamp: Zink, ein langweiliges Element?, in: Chemie in unserer Zeit 1988, 22 (3), S. 73–84.
  • Sabina Grund: Zink – Werkstoff und lebenswichtiges Spurenelement. Praxis der Naturwissenschaften Chemie in der Schule 53 (7), S. 2–8 (2004), ISSN 1617-5638.
  • M. Adelhelm: Schulversuche mit elementarem Zink. Praxis der Naturwissenschaften Chemie in der Schule 53 (7), S. 29–31 (2004), ISSN 1617-5638.
  • Anonymus: Zink in der Therapie von chronischen Lebererkrankungen. Naturheilkunde 3/2006, S. 18–23 (2006), ISSN 1613-3943.
  • Sabina C. Grund, Marianne Schönnenbeck: Nachhaltig bauen und konstruieren mit Zink. UmweltMagazin 36(10/11), S. 64–66 (2006), ISSN 0173-363X.
  • Holleman-Wiberg: Lehrbuch der Anorganischen Chemie, 102. Auflage, de Gruyter, Berlin 2007, ISBN 978-3-11-017770-1.
  • N. N. Greenwood, A. Earnshaw: Chemie der Elemente, 1. Auflage, VCH Verlagsgesellschaft, Weinheim 1988, ISBN 3-527-26169-9.
  • Harry H. Binder: Lexikon der chemischen Elemente - das Periodensystem in Fakten, Zahlen und Daten, S. Hirzel Verlag, Stuttgart 1999, ISBN 3-7776-0736-3.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]