Kopernicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio



Cn

kopernicio

Cn
112
kemia elemento • sinteza elemento
posttransira metalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero kopernicio (copernicium), Cn, 112
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Kopernicio estas kemia elemento, kiu havas la simbolon Cn (antaŭ 2009 la simbolo estis Uub) kaj la atomnumeron 112. Ĝi estas ege radioaktiva sinteza elemento, kiu disfalas rapidege. Ĝi estas sinteza elemento, da kiu nur malmultaj atomoj estis kreitaj. Pro ĝia esteco en la grupo 12 oni supozas, ke ĝi estas likva metalo same kiel hidrargo.

Ĝi estis unue kreita en la jaro 1996 en Darmŝtato per kunfandiĝo de plumbo kaj zinko. La sintezo ne jam estas oficiale konfirmita.

Antaŭ 2009, la elementon oni nomis per la portempa IUPAC laŭsistema elementnomo Ununbio. Ĝi estis ankaŭ konata kiel eka-hidrargo. La nomo en la angla estas (oficiale ekde 2009, kaj tutoficiale ekde 2011) "Copernicium" (laŭ Nikolao Koperniko).