Neodimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Neodimo estas kemia elemento en la perioda tabelo, rara metalo, kiu havas la simbolon Nd kaj la atomnumeron 60. Ĝi estas brila arĝent-kolora lantanoida elemento, tamen ĝi senbriliĝas rapide en aero.


Historio[redakti | redakti fonton]

Neodimon eltrovis en 1885 aŭstria kemiisto Carl Auer von Welsbach. Li separis la metalon, kiun antaŭe oni nomis didimo kaj opinis ĝin unu elemento, je neodimo kaj prazeodimo. Tamen puran neodimon oni obtenis nur en 1925.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Neodimo estas uzata en alojoj (ekzemple Nd2Fe14B) de povumaj magnetoj, ĉar ĝi estas paramagneto kun forta magneta impresemeco  \chi .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]