Perioda tabelo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La perioda tabelo de kemiaj elementoj estas tabela prezento de ĉiuj konataj kemiaj elementoj. Kvankam tiu varianto de la tabelo ekzistis jam antaŭe, la honoro de ĝia invento estas atribuita al rusa kemiisto Dmitri Mendeleev, kiu proponis tiun tabelon en 1869. Mendeleev proponis la tabelon por ilustri la ripetiĝantajn ("periodajn") ecojn de kemiaj elementoj. La ekzakta strukturo de la tabelo estis plurfoje precizigata dum malfermo de pliaj kemiaj elementoj kaj dum oni evoluigis pliajn teoriajn modelojn por klarigi la eco-ŝanĝojn de jam ekzistantaj elementoj. [1]

La perdioda tabelo nun estas universala en ĉiuj branĉoj de kemio, ĝi donas ekstreme utilan referencon por klasigi, sistemigi kaj kompari diversajn formojn de kemiaj ecoj. La tabelo ankaŭ trovas vastan aplikon en fiziko, biologio, inĝenierado kaj industrio. La nuntempa norma tabelo laŭ ties versio de 27a Januaro 2008 enhavas 117 elementojn (elementoj 1-116 kaj 118).

Enhavo

[redakti] Strukturo de la tabelo

La strukturo de la tabelo ilustras la ripetiĝantajn ("periodajn") kemiajn ecojn. La elementoj estas listigitaj laŭ pligrandiĝanta sinsekvo de iliaj atomnumeroj (t.e. la kvanto de protonoj en la atoma kerno). La vicoj estas aranĝitaj tiel, ke elementoj kun similaj ecoj formu vertikalajn kolumnojn ("grupoj"). Laŭ la teorioj de kvantuma mekaniko de elektrona konfiguraĵo de la atomoj, ĉiu horizontala vico ("periodo") en la tabelo rilatas al la plenigo de certa kvantuma ŝelo per elektronoj. La iam pligrandiĝantaj periodoj dum oni alproksimiĝas al la fundo de la tabelo grupigas elementojn en la s-, p-, d- kaj f-blokojn, kiuj respegulas ilian elektronan konfiguraĵon.

Sur printitaj tabeloj ĉiu elemento kutime aperas per sia elementa simbolo kaj atomnumero; multaj versioj de la tabelo ankaŭ listigas atomajn masojn kaj alian informon, ekzemple akronimita elektrona konfiguraĵo, elektronegativeco kaj la plej ofta valento.

Laŭ la stato de 2006 la tabelo enhavas 117 kemiajn elementojn, kies malkovro estis konfirmita. 94 nature troveblas sur la Tero, kaj la resto estas sintezitaj elementoj, kiuj estis produktitaj en partiklaj akceliloj. Elementoj 43 (teknecio), 61 (prometio), 93 (neptunio) kaj 94 (plutonio) ne havas stabilajn izotopojn kaj estis unue malkovritaj per sintezo; tamen, kiel oni poste eltrovis, ili troviĝas en spuraj kvantoj kiel produktoj de disfalo de naturaj radioaktivaj elementoj.


[redakti] Perioda tabelo de la elementoj

1                                 18
1 1
H
2                     13 14 15 16 17 2
He
2 3
Li
4
Be
                    5
B
6
C
7
N
8
O
9
F
10
Ne
3 11
Na
12
Mg
3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13
Al
14
Si
15
P
16
S
17
Cl
18
Ar
4 19
K
20
Ca
21
Sc
22
Ti
23
V
24
Cr
25
Mn
26
Fe
27
Co
28
Ni
29
Cu
30
Zn
31
Ga
32
Ge
33
As
34
Se
35
Br
36
Kr
5 37
Rb
38
Sr
39
Y
40
Zr
41
Nb
42
Mo
(43)
Tc
44
Ru
45
Rh
46
Pd
47
Ag
48
Cd
49
In
50
Sn
51
Sb
52
Te
53
I
54
Xe
6 55
Cs
56
Ba
57-71
(La)
72
Hf
73
Ta
74
W
75
Re
76
Os
77
Ir
78
Pt
79
Au
80
Hg
81
Tl
82
Pb
83
Bi
84
Po
85
At
86
Rn
7 87
Fr
88
Ra
89-103
(Ac)
(104)
Rf
(105)
Db
(106)
Sg
(107)
Bh
(108)
Hs
(109)
Mt
(110)
Ds
(111)
Rg
(112)
Uub
(113)
Uut
(114)
Uuq
(115)
Uup
(116)
Uuh
(117)
Uus
(118)
Uuo
             
 
Lantanoida serio 57
La
58
Ce
59
Pr
60
Nd
(61)
Pm
62
Sm
63
Eu
64
Gd
65
Tb
66
Dy
67
Ho
68
Er
69
Tm
70
Yb
71
Lu
Aktinoida serio 89
Ac
90
Th
91
Pa
92
U
(93)
Np
(94)
Pu
(95)
Am
(96)
Cm
(97)
Bk
(98)
Cf
(99)
Es
(100)
Fm
(101)
Md
(102)
No
(103)
Lr
Kemiaj serioj de la perioda tabelo
Alkalaj metaloj Teralkalaj metaloj Transirmetaloj Posttransiraj metaloj Metaloidoj
Nemetaloj Halogenoj Noblaj gasoj Lantanoidoj Aktinoidoj

[redakti] Aliaj variantoj de la tabelo

[redakti] Referencoj

  1. Artikolo de IUPAC pri perioda tabelo

[redakti] Eksteraj ligiloj

· Perioda tabelo kaj etimologia informo de la Akademio Internacia de Sciencoj
· Perioda sistemo kaj detala informo pri la elementoj
· Perioda tabelo


Kemio | Kemia elemento

Perioda tabelo : grupoj, blokoj | redaktu

Dmitrij Mendelejev ~ Ernest Rutherford


Aliaj lingvoj