Natrio
El Vikipedio
- Simbolo: Na
- Atomnumero: 11
- Atompezo: 22,9898
- Kemia Serio: alkala metalo
- Bolpunkto: 883 oC
- Fandpunkto: 97,80 oC
- Denseco: 0,971
- Eltrovinto: Humphry Davy je 1807
Natrio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Na kaj atomnumero 11.
La vorto Natrio kaj ĝia simbolo Na venas de la latina vorto natrium kaj de la araba vorto natron. La brito Sir Humphry Davy unue ekstraktis puran natrion en 1807, kaj li nomis la elementon sodium. En la naturo, natrio ekzistas nur en kombinaĵoj.
Natrio estas alkala metalo. Ĝi estas arĝenta, mola metalo, kaj kombiniĝas rapide kun la oksigeno en la aero kaj reagas fortege kun akvo, formante natrian hidroksidon kaj hidrogenon. Natrio formas multajn kombinaĵojn, kiel salon, borakson, krioliton, kaŭstikan sodon, kaj natrian bikarbonaton.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
- Izotopoj de natrio
- Perioda tabelo
- Natri-salpetro
- Natria sulfato
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
