Kelvino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kelvinaj temperatur-konvertaj formuloj
Konverti el la sistemo al la sistemo Formulo
kelvina farenhejta = K × 1,8 - 459,67
farenhejta kelvina K = ( + 459,67) / 1,8
kelvina celsia = K - 273,15
celsia kelvina K = + 273,15
kelvina rankina °Ra = K × 1,8
rankina kelvina K = °Ra / 1,8
kelvina reomira °Ré = (K - 273,15) × 0,8
reomira kelvina K = °Ré × 1,25 + 273,15

La kelvino (simbolo: K) estas la SI-unuo de temperaturo, kaj estas unu el la sep bazaj unuoj de Internacia sistemo de unuoj (SI). Ĝin difinas du faktoj: nul kelvino estas la absoluta nulpunkto (je kiu molekula movo ĉesas), kaj unu kelvino estas la frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo (0,01Celsia skalo| ). La celsia skalo nun estas difinita laŭ la kelvina.

La kelvino estas nomita omaĝe al la fizikisto kaj inĝeniero William Thomson, kiu fariĝis Lordo Kelvino, kiam li iĝis nobelarano.

La vorton kelvino, kiel SI-unuo, oni ĝuste skribas per minuskla k (krom ĉe la komenco de frazo), ĝin neniam akompanas la vorto gradogradoj, aŭ la simbolo °, malsame ol ĉe gradoj celsiajfarenhejtaj. Tio estas, ĉar ili estas skaloj de mezuro, sed la kelvino estas unuo de mezuro.

Kiam la kelvino enkondukiĝis dum 1954 (10-a CGPM, Rezolucio 3, CR 79), ĝi estis la "grado kelvina", kaj oni skribis ĝin kiel °K; la "grado" estis forigita dum 1967 (13-a CGPM, Rezolucio 3, CR 104).

Notu, ke la simbolo por la kelvina unuo ĉiam estas majuskla K, neniam kursivigita.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj[redakti | redakti fonton]

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de kelvino (K) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 K dK decikelvino 101 K daK dekakelvino
10–2 K cK centikelvino 102 K hK hektokelvino
10–3 K mK milikelvino 103 K kK kilokelvino
10–6 K µK mikrokelvino 106 K MK megakelvino
10–9 K nK nanokelvino 109 K GK gigakelvino
10–12 K pK pikokelvino 1012 K TK terakelvino
10–15 K fK femtokelvino 1015 K PK petakelvino
10–18 K aK atokelvino 1018 K EK eksakelvino
10–21 K zK zeptokelvino 1021 K ZK zetakelvino
10–24 K yK joktokelvino 1024 K YK jotakelvino

La grando de unu kelvino estas sufiĉe taŭga por priskribi multajn fenomenojn en la ĉiutaga vivo (malkiel aliaj mezurunuoj kiel ekzemple la farado, kiu estas rimarkinde tro granda por priskribi kapacitancojn, kiujn oni kutime spertas en sciencaj laborejoj).

Tamen, memkompreneble ankaŭ por kelvino eblas formi dekoblajn kaj dekonajn unuojn laŭ la oficialaj prefiksoj de SI. La plena listo aperas dekstre.

Konvertaj faktoroj[redakti | redakti fonton]

En termodinamika sistemo la energio, kiun havas partikloj, proporcias al la absoluta temperaturo, kie la konstanto de proporcieco estas la bolcmana konstanto. Rezulte, oni povas trovi la temperaturon de partikloj per sciata energio, aŭ kalkuli la energion de partikloj per sciata temperaturo:

elektronvoltoj al kelvinoj

kelvinoj al elektronvoltoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]