Ampero
El Vikipedio
André-Marie Ampère, honore al kiu la mezurunuo ampero ricevis sian nomon
La ampero (simbolo A) estas la oficiala mezurunuo de elektra kurento, kaj unu el la sep bazaj unuoj en la Sistemo Internacia de Unuoj. Ĝia nomo devenas de la franca fizikisto André Marie Ampère.
Enhavo |
Historio[redakti]
Nuntempe, oni difinas la amperon jene:
|
Malnova difino baziĝis sur la kvanto da arĝento, kiu pro elektrolizo apartiĝas pro trapasado de la kurento de 1 ampero dum difinita tempo.
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj[redakti]
| Dekonaj unuoj | Dekoblaj unuoj | |||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Valoro | Simbolo | Nomo | Valoro | Simbolo | Nomo | |
| 10–1 A | dA | deciampero | 101 A | daA | dekaampero | |
| 10–2 A | cA | centiampero | 102 A | hA | hektoampero | |
| 10–3 A | mA | miliampero | 103 A | kA | kiloampero | |
| 10–6 A | µA | mikroampero | 106 A | MA | megaampero | |
| 10–9 A | nA | nanoampero | 109 A | GA | gigaampero | |
| 10–12 A | pA | pikoampero | 1012 A | TA | teraampero | |
| 10–15 A | fA | femtoampero | 1015 A | PA | petaampero | |
| 10–18 A | aA | atoampero | 1018 A | EA | eksaampero | |
| 10–21 A | zA | zeptoampero | 1021 A | ZA | zetaampero | |
| 10–24 A | yA | joktoampero | 1024 A | YA | jotaampero | |
Kiel ĉiuj mezurunuoj en la Internacia Sistemo, ankaŭ la ampero havas dekoblajn kaj dekonajn unuojn, kies nomojn oni formas per la kutimaj prefiksoj de SI.
Ĝenerale, la plej uzataj dekonaj mezurunuoj estas miliamperoj kaj mikroamperoj; la pli malgrandaj unuoj priskribas elektran kurenton tiom malgrandan, ke ili nur uzatas en tre faka medio.
Vidu ankaŭ[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
|
||||||