Elektra rezistanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elektra rezistanco estas mezuro por tio, kiom da elektra tensio necesas, por ke ia elektra kurento trairu konduktilon. En mezursistemo SI unuo de rezistanco estas omo (Ω). Rezistanco (R) de iu konduktanta aĵo estas grandeco, kiu povas esti kalkulita kiel:

kie

Uelektra tensio (diferenco de elektraj potencialoj) inter bornoj de konduktanta aĵo, estas mezurata en volto
Ielektra kurento, fluanta inter bornoj pro la diferenco de elektraj potencialoj, estas mezurata en ampero.

Speciala ilo farita por havi rezistancon estas rezistilo.

Inversa grandeco al rezistanco estas konduktanco, kiu estas mezurita en simenso.

Granda konduktanco de metaloj estas pro tio, ke en ili estas grandega kvanto da liberaj kurenteroj - elektronoj de konduktanco, aperintaj de valentaj elektronoj de atomoj de la metalo, kiuj elflugas de apartaj atomoj.

Elektra kurento en la metaloj estas pro ekstera elektra kampo, kiu igas ordigatan movadon de la elektronoj.

Moviĝantaj elektronoj dispersiĝas pro malordaĵoj de jona krado de la metalo (pro alispecaj atomoj, malordaĵoj de mem jona krado, termikaj fluktuoj de la atomoj). Tiam elektronoj disperdas siajn impulsojn, kaj energio de iliaj moviĝoj iĝas energio de varmo tra la krado. Pro tio metaloj havas rezistancon.

Specifa rezistanco (aŭ elektra rezistivo) estas atributo de materialo kondukti kurenton. Unuo de specifa rezistanco estas omo·metro. Kutime por ĝi estas uzata litero ρ .

Por aĵoj kun la samaj atributoj en ĉiu amplekso kaj simpla formo:

R = (ρ·L) / A ,

kie

Llongo de la aĵo laŭ la kurento
Aareo de la aĵo perpendikulare al la kurento.

Inversa grandeco al specifa rezistanco estas elektra konduktivo .

Specifaj rezistancoj de kelkaj metaloj, ofte uzatoj en elektrotekniko[redakti | redakti fonton]

metalo ρ, omo·metro·10−6
Aluminio Al 0,028
Volframo W 0,055
Fero Fe 0,098
Oro Au 0,024
Kupro Cu 0.0172
Plumbo Pb 0,205
Arĝento Ag 0,016

Ĉiu tiuj grandoj estas por temperaturo t = 20 .

Ĉar la specifa rezistanco de kupro estas la plej malalta, kaj la prezo de kupro ankaŭ malalta, tiu metalo estas la plej ofte uzata en elektrotekniko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]