Volto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La volto (simbolo: V) estas mezurunuo de elektra tensio (alinome "potenciala diferenco") kaj de elektromova forto. Ĝi estas la oficiala mezurunuo por tensio kadre de la Sistemo Internacia de Unuoj. Oni nomis ĝin omaĝe al la itala fizikisto Alessandro Volta (1745–1827), kiu inventis la unuan modernan pilon, kiu tranformas kemian energion en elektran.

Unu volto estas difinita kiel la potenciala diferenco (tensio) inter la du finoj de tia konduktilo, en kiu unu ampero da elektra kurento produktas povumon de unu vato.

Tial, oni povas prezenti volton per la jenaj rilatoj inter aliaj internaciaj unuoj:

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj[redakti | redakti fonton]

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de volto (V) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 V dV decivolto 101 V daV dekavolto
10–2 V cV centivolto 102 V hV hektovolto
10–3 V mV milivolto 103 V kV kilovolto
10–6 V µV mikrovolto 106 V MV megavolto
10–9 V nV nanovolto 109 V GV gigavolto
10–12 V pV pikovolto 1012 V TV teravolto
10–15 V fV femtovolto 1015 V PV petavolto
10–18 V aV atovolto 1018 V EV eksavolto
10–21 V zV zeptovolto 1021 V ZV zetavolto
10–24 V yV joktovolto 1024 V YV jotavolto

Malgraŭ tio, ke la volto estas difinita kiel kunmetaĵo de aliaj bazaj unuoj, la grando de unu volto estas sufiĉe taŭga por priskribi multajn fenomenojn en la ĉiutaga vivo (malkiel la farado, ekzemple, kiu estas rimarkinde tro granda por priskribi kapacitancojn, kiujn oni kutime spertas en sciencaj laborejoj).

Tamen, memkompreneble ankaŭ por volto eblas formi dekoblajn kaj dekonajn unuojn laŭ la oficialaj prefiksoj de SI.

Jen kelkaj el la plej kutimaj ekzemploj pri uzo de volto kaj ties obloj kaj onoj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bullock, Orkand, and Grinnell, pp. 150–151; Junge, pp. 89–90; Schmidt-Nielsen, p. 484