Alessandro Volta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alessandro Volta
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1745 (1745-02-18)
en Komo, Duklando de Milano,  Habsburga monarkio
Morto 5-an de marto 1827 (1827-03-05) (82-jaraĝa)
en Komo, Reĝlando Lombardujo-Venetio,  Aŭstra imperio
Tombo tomb of Alessandro Volta vd
Lingvoj italalatina • Peruano vd
Ŝtataneco Duklando de Milano • Cisalpa Respubliko • Reĝlando ItalioReĝlando Lombardujo-Venetio vd
Familio
Edz(in)o Teresa Mo vd
Infanoj Zanino Volta vd
Profesio
Okupo fizikistoinventisto • akademiulo • kemiisto vd
Laborkampo fiziologio vd
Aktiva en Terranova vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alessandro VOLTA (naskiĝis la 18-an de februaro 1745, mortis la 5-an de marto 1827) estis itala fizikisto.

La Kolumno de Volto, alternaj zinkaj kaj kupraj platoj, (kun sala aŭ acida solvaĵo intere) tenataj kune per vitrostangoj

Volta naskiĝis en Como, li studis filozofion kaj natursciencon kaj poste koncentriĝis pri fiziko. Lia ĉefa esplorkampo fariĝis la elektrikeco.

En 1792 li aŭdis pri la eksperimentoj de Luigi Galvani, kiujn li kritike priesploris kaj pluevoluigis. La plej granda merito de VOLTA estis ĉirkaŭ la jaro 1800 la invento de la unua pilo, kiu estis primitiva, sed taŭga kurentofonto.

Volta mortis en 1827 en Como. La mezurunuo por la elektra tensio, la volto, kaj la voltmetro ambaŭ ricevis liajn nomojn honore al li.

Inter liaj pensadaj vidpunktoj elstariĝas rimarkinda sinteno koncerne la rilatojn inter scienco kaj kredo. Laŭ A. Volta scienco kaj kredo procedas sendepende sed senkontraste, ĉar ambaŭ uzas la saman racion: kaj por demonstri la fundamentojn de la kredo kaj por eniri en la sekretojn de la naturo. Kaj fine pro tio, ke ambaŭ havas la saman kreinton. Observe de tiu principo la scienculo Volta ĉiusemajne instruadis kateĥismon al la infanoj de sia paroĥo de Sankta Donino en Como. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]