Luigi Galvani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luigi Galvani
Persona informo
Luigi Galvani
Naskiĝo 9-an de septembro 1737 (1737-09-09)
en Bolonjo
Morto 4-an de decembro 1798 (1798-12-04) (61-jaraĝa)
en Bolonjo
Tombo Corpus Domini, Bologna vd
Lingvoj latinaitala vd
Ŝtataneco Papa Ŝtato vd
Alma mater Universitato de Bolonjo vd
Familio
Gefratoj Caterina Galvani vd
Edz(in)o Lucia Galeazzi Galvani vd
Profesio
Okupo anatomo • fizikistokuracisto • universitata instruisto • inventisto vd
Laborkampo fizikomedicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luigi GALVANI (naskiĝis la 9-an de septembro 1737 en Bolonjo, Italio, mortis la 4-an de decembro 1798 en Bolonjo) estis itala kuracisto, anatomo kaj biofizikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Luigi Galvani komence studis teologion, poste medicinon. Li iĝis profesoro pri medicino en 1762 en Bolonjo kaj pri praktika anatomio en 1775.

La sukceso de lia verko De renibus atque urethris volatilium, decidigis lin prilabori la fiziologion de birdoj; tamen poste li limigis siajn laborojn al la esploro pri iliaj aŭskultiloj.

Eltrovoj[redakti | redakti fonton]

Hazardo igis lin malkovri la 6-an de novembro 1780 la, laŭ li nomitan, galvanismon. Pri tio raportas Emil du Bois-Reymond en la unua volumo de siaj Untersuchungen über tierische Elektrizität (Berlino 1848, Esploroj pri besta elektro).

Luigi Galvani konstatis per eksperimentoj kun ranokruroj la kuntiriĝon de muskoloj pro influo de stata elektro kaj tiel kreis la bazon por la malkovro de elektrokemiaj ĉeloj (ankaŭ nomitaj galvanaj ĉeloj aŭ galvanaj elementoj) de Alessandro Volta.

bildo 1 el De viribus electricitatis in motu musculari 1792
bildo 2 La eksperimento, kiu klarigas la kuntiriĝon de la muskolo el distanco, farita de fulmo.

Eltrovo de la radioondoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ konstatis Galvani ke ranokruro, kiu tuŝis tranĉilon, kuntiriĝis ĉiam, kiam je alttensia aparato en iom da distanco transsaltis sparko.[1]

Galvani je 1780-11-06, ĉirkaŭ cent jarojn antaŭ Heinrich Rudolf Hertz faris preskaŭ la saman eksperimenton kiel Hertz, utiligante la ranokruron kiel indikilo, Hertz uzis lupeon kiel indikilo por vidi etajn sparkojn ĉe la ricevanta anteno. Ambaŭ ne sentis la eblan uzon de tiu efiko por transsendi informojn tra pli grandaj distancoj. Pli ol 100 jarojn poste Guglielmo Marconi laboris pri tio kaj optimigis la arangon, kun granda sukceso.

Galvani estis konvinkita, - supozeble pro la eksperimentoj de Benjamin Franklin kelkajn jardekojn antaŭe - ke fulmotondraj fulmoj estas samtipaj sparkoj, nur multe pli grandaj. Li muntis izolitan draton de la firsto de sia domo en la ĝardenon al ranokruro. Duan draton li metis en puton. Ĉiam, kiam dum proksima fulmotondro fulmo okazis, la ranokruro moviĝis, kaj tio okazis, antaŭ la bruo estis aŭdata.

Dum la teroro de la franca revolucio Luigi Galvani rifuzis ĵuri je la nova registaro. Pro tio li perdis sian postenon, kiun li retrovis nur post 1794.

Li mortis, 61-jara, la 4-an de decembro 1798 en Bolonjo.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • De renibus atque urethris volatilium
  • Opere edite ed inedite del Prof. Luigi Galvani. Dall'Olmo, Bologna 1841-42
  • De ossibus theses physico-medico-chirugicae (1762)
  • Elogio della moglie Lucia Galeazzi Galvani (1763)
  • De Bononiensi Scientiarum et Artium Instituto atque Academia Commentarii (1767)
  • Lezioni di anatomia. Prima lectio. Anno 1768
  • Lezioni inedite di osteologia (1768-1786)
  • De ossibus lectiones quattuor (1780)
  • De volatilium aure (1783)
  • De viribus electricitatis in motu muscolari (1792)
  • De viribus electricitatis in motu musculari commentarius cum Joannis Aldini dissertatione et notis (1792)
  • Abhandlung über die Kräfte der Electricität bei den Muskelbewegungen ("De viribus electricitatis in motu musculari"). Verlag Deutsch, Frankfurt/M. 1996, ISBN 3-8171-3052-X
  • Lettera al professore Don Bassiano Carminati (1792)
  • Dissertazione responsiva ad alcune difficoltà mosse contro l'elettricità animale (1793)
  • Dell'uso e dell'attività dell'arco conduttore nelle contrazioni dei muscoli (1794)
  • Memorie sull'elettricità animale (1797)

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. leifiphysik.de, Elektrische Grundgrößen: Frösche Galvanis Arkivigite je 2015-03-24 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jean L. Alibert: Éloge historique de Galvani. Ravier, Paris 1806
  • Marcello Pera: The ambigous frog. The Galvani-Volta controversyon animal electricity. Princeton University Press, Princeton N.J. 1992, ISBN 0-691-08512-9
  • Sergio Züllig: Luig Galvani (1732-1798). Entdecker der Bioelektrizität. Dissertation Universität, Basel 1969

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]