Italio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Repubblica Italiana
Italio
Flago de Italio
(Detaloj)
Blazono de Italio
(Detaloj)
Nacia himno: Il Canto degli Italiani
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Romo
Ĉefa(j) lingvo(j) itala
Plej ofta(j) religio(j) plejparte katolikoj
Areo
 % de akvo
301 230 km²
2%
Loĝantaro 58 milionoj
Loĝdenso 196/km²


Horzono UTC+1 (en somero +2)
Interreta domajno .it
Landokodo ITA
Telefona kodo 39
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidento Giorgio Napolitano
Ĉefministro Silvio Berlusconi
Nacia tago 2a de junio (tago de la respubliko)
Sendependiĝo 17a de marto 1861
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Itala Esperantista Federacio

ItalioItalujo estas unu el la plej grandaj landoj de Eŭropo kaj historie ties plej avangarda regiono (inter -200 kaj 1500). Inter -300 kaj 300, la urbo-ŝtato Romo kaj poste la el ĝi evoluiĝanta Romia imperio konkeris (politike) per la glavo ĉiujn landojn apud la Mediteranea maro kaj inter 300 kaj 1000.

Romo konkeris (religie) per la kruco la plejparton de Eŭropo. Inter 1400 kaj 1600 Italio estis la hejmlando de la Renesanco. Italio donis al Eŭropo la latinan alfabeton,lingvon,leĝaron kaj faris kristanismon la ĉefa religio de ĉi kontinento. Italio estas la lando de Cezaro, Cicerono, Vergilio, Danto, Giotto, Sankta Francisko, Leonardo da Vinci, Mikelanĝelo, Galileo, Antonio Vivaldi, Giuseppe Verdi, Giacomo Puccini kaj multaj aliaj.

Enhavo

[redakti] Etimologio

La plej malnova skribaĵo, enhavanta la vorton Italujo sub la formo ITALIA troviĝas sur monero de la 1-a jarcento a.K. retrovita ĉe Corfinio en Abruco. La iama Corfinium etis la ĉefurbo de la itala federacio. La monero estis eldonita de tiu federacio, kiu militis kontraŭ Romio por ricevi la romian civitanecon.

La nomo Italia evoluis dum antikveco. La grekoj konsideris ĝin nur kiel la najbaran regnon de Italos. Popolrakonto devenigas la vorton de epizodo de la greka mitologio, la dek du laboroj de Heraklo. Post kiam li volis la 115 bovojn de Geriono, Heraklo gvidis la bovaron laŭ la italaj marbordoj, kiam virbovo eskapis ĝis Sicilio. Heraklo ĝin retrovis kaj nomis la landon Italia (pro italos, kio signifas en loka greka dialekto "virbovo").

Alia greka versio uzas la vortojn Ouitalia kaj Ouitalios, alproksimigante ilin al la greka étalon (iam Wetalon), kiu signifas "bovido".

Alia proponita etimologio baziĝas je la proksimiĝo de it- kaj de aithô (en la greka tiu verbo signifas "bruligi", kaj ĝi troviĝus ankaŭ en la radiko de la nomo de la vulkano Etno). Ĝia ĉeesto estus pravigita, ĉar Italia, kiu estas nomo donita de la grekoj, venintaj de la oriento, vidintus la sunon ruĝigi kaj bruligi la horizonton je la loko de la duoninsulo.

La esprimo aithalia estis en antikvo uzita ankaŭ por la insuloj de Lemnos (certe pro tiea metalurgio) kaj Elbo, pro la sama kialo kiel Italia. La nomo aithalia estis verŝajne donita unue al la sudaj marbordoj de la nuna Italujo, tie, kiel alvenis la grekoj unue.

[redakti] Historio

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Itala reĝlando, Unuiĝo de Italio

Italujo, ĉefe meza kaj suda Italujo, estas jam de antikvo grava eŭropa kulturcentro kaj estis la centro de la Romia imperio. Dum la epoko de Cezaro ĝi streĉiĝis ĝis Rubikono ĉe Rimini, sub la imperiestro Aŭgusto ĝi estis pligrandigita ĝis la piedoj de la Alpoj kaj Istrio.

Post la invado de la gotoj (410) kaj ĉefe de la langobardoj (568) la imperio eriĝis al serio de sendependaj teritorioj. En la 8-a kaj 9-a jarcentoj, ĉefe sub Pipino kaj Karolo la Granda regi la frankoj, sed estiĝis sub la posteuloj de Karolo memstara regno Italujo. Ekde Oto la 1-a Italujo estis parto de la Sankta Romia Imperio, la sudo restis longe bizanca. Ekde 827 la araboj konkeris Sicilion kaj partojn de suda Italujo.

Komence de la 11-a jarcento normandoj ekkonkeris sudan Italujon. Pro komerco kaj trafiko la urboj de norda Italujo gajnis pli kaj pli da sendependeco dum la 11-a jarcento. La normandoj kaj multaj urboj de supera Italujo subtenis la papon dum la investitura polemiko. Pro la malapero de sia dinastio la Ŝtaŭfoj malsukcesis sian provon renovigi la imperiecon de Italujo. Ekde 1268 la franca dinastio de la Anjou regis la sudon, kaj la nordo erigis al preskaŭ sendependaj urboj, kvankam oficiale ili estis parto de la Sankta Romia Imperio.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj estiĝis dum la Renesanco potencoj kun grandega ekonomia kaj kultura avantaĝo. Kvin potencoj: la suditala regno (kiu influiĝis pli kaj pli de Hispanujo), la Papa Ŝtato, Florenco, Milano kaj Venecio dividis en ŝanĝemaj koalicioj la politikan potencon.

Ekde la fino de la 15-a jarcento Hispanujo venkis Francujon rilate al la potenco en Italujo. Tamen Venicio sukcesis pro ŝanĝemaj koalicioj ekvilibrigi la potencon, tiel ke la hispana influo vidiĝis ĉefe en la sudo, kvankam ĝi ree kaj ree atingis ankaŭ Ĝenovon kaj Milanon.

En 1796 francaj revoluciaj trupoj venkis. En 1805 Napoleono kronis sin mem en Milano reĝo de Italujo. Post la fino de lia regno ekis la epoko de la Unuiĝo de Italujo (1815-1870).

[redakti] Ĉefaj urboj

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de urboj de Italio
Komunumo Regiono Provinco Loĝantaro
Romo Latio Provinco de Romo 2 718 768
Milano Lombardio Provinco de Milano 1 299 633
Napolo Kampanio Provinco de Napolo 973 132
Torino Piemonto Provinco de Torino 908 263
Palermo Sicilio Provinco de Palermo 663 173
Ĝenovo Ligurio Provinco de Ĝenovo 610 887
Bolonjo Emilio-Romanjo Provinco de Bolonjo 372 256
Florenco Toskanio Provinco de Florenco 364 710
Bari Apulio Provinco de Bari 322 511
Katanio Sicilio Provinco de Katanio 298 957

[redakti] Geografio

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Alpoj, Apeninoj
Bildo de Italio vidata el la ĉielo


[redakti] Religioj kaj lingvoj

[redakti] Regionoj

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Regionoj kaj provincoj de Italio

Italion konsistigas 20 regionoj: Abruzoj, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markioj, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo, Umbrio kaj Veneto.

[redakti] Ceteraj informoj

Mapo de Italio
  • Loko: 42,5 No, 12,5 Or (okcidenta Eŭropo)
  • Urbanoj: 67% (2000)
  • Jara kresko: 0,09% (2000, takso)
  • Naskoj: 9,13 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
  • Mortoj: 9,99 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
  • Migrantoj: 1,74 por 1000 homoj por jaro (2000, takso)
  • Mortokvoto de beboj: 5,92 mortoj por 1000 naskoj (2000, takso)
  • Infanoj po virino: 1,18 infanoj naskita por virino (2000, takso)
  • Meza vivodaŭro: 79,03 jaroj (75,85 viroj, 82,41 virinoj) (2000, takso)
  • Alfabeteca: 98% (1998, takso)
  • Registaro: parlamenta demokratio kun multaj malgrandaj partioj grupiĝintaj en du ĉefaj blokoj.
  • Sendependo: la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed ne unuigita ĝis 1870. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la papo, la germana imperiestro, lokaj princoj kaj urboj.
  • Internaciaj Organizoj: UNO (1955), NATO (1949), EU (1950).
  • Konstitucio: la 1-an de januaro 1948
  • Korupteco: 4,8 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2004)
  • Ekonomio: 267 Gsk (1998, takso) por kapo 4,63 ksk (1998, takso)
  • Jara kresko: 1,3% (1999, takso)
  • Inflacio: 1,7% (1999)
  • Senlaboreco: 11,5% (1999, takso)
  • Registara buĝeto: 191,2 Gsk (1999, takso)

[redakti] Esperanto-movado

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Esperanto en Italio

[redakti] Bildaro

[redakti] Vidu ankaŭ





Aliaj lingvoj