Papo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri papo ĝenerale. Por informoj pri nuntempa papo de Rom-katolika eklezio, vidu la artikolon Papo Francisko.
Francisko, nuntempa katolika papo

Papo (el la greka vorto, papas "patro") estas titolo de la plej alta estro de kelkaj eklezioj, ekzemple la katolika kaj la kopta.

Katolika eklezio[redakti | redakti fonton]

La katolika papo estas episkopo de Romo kaj la ĉefo de la Katolika Eklezio. Laŭ katolika kredo, por esti episkopo de Romo (la Sankta Episkopujo) li heredas la rolon kaj potencon de Sankta Petro, la unua episkopo de Romo, per apostola posteuleco. Li do pretendas esti la paŝtisto de ĉiuj kristanoj kaj reprezentanto de Kristo surtere (laŭ Mateo 16:18-19):

    Vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.

Laŭ la katolika interpreto de ĉi tiuj versikloj, la Katolika Eklezio estis fondita de Jesuo Kristo kaj la papo estas la posteulo de Sankta Petro kaj portas lian aŭtoritaton (simbolita per "la ŝlosiloj"). Nekatolikaj kristanoj, kiuj ne aprobas papan aŭtoriton, asertas ke la 'roko' ne estas Petro, sed la konfeso parolita de Petro en Mateo 16:17. Aliaj, ekzemple adventismo, kredas ke la papo estas la Antikristo mem, aŭ la malĉastino de Babilono de Apokalipso.

La papo ankaŭ estas patriarko de preskaŭ ĉiuj kristanoj sub sia papa aŭtoritato. Inter tiuj ĉi estas ne nur la romkatolika eklezio, sed eklezioj de la Orienta Rito, foje nomataj 'grekkatolikaj'. La lastaj estas en komunio kun la Vatikano, sed adoras Kriston laŭ la liturgio de Sankta Johano Krizostomo

Papoj elektiĝas de kaj el la kolegio de kardinaloj. Kvankam ĉiu needziĝinta vira katoliko rajtas esti elektita, plej ofte elektiĝas kardinalo. Ĉar la papo regas la sendependan Vatikanon, li ankaŭ estas ŝtatestro.

La eklezio kredas ke Dio ne permesas ke la papo eraru dum formalaj eldiroj pri aferoj de fido aŭ moralo (papa neerareco). Sed tiu doktrino ne estis formale konfirmita ĝis la 19-a jarcento en la unua vatikana koncilio. Pro tio, la doktrina potenco de la papo estas tre konservema: ĝi ne povas kontraŭdiri antaŭajn papajn dirojn pri oficiala dogmo. Nur unu fojon la papo parolis sub la mantelo de neerareco, en 1950 kiam Pio la 12-a instruis ke Sankta Maria estis prenita korpe en ĉielon. Iuj kredas ke la doktrino de neerareco mem anonciĝis kun papa neerareco.

La potenco de la papo, religie kaj politike, kreskis kaj malkreskis tra la jarcentoj. En la tempo de Danto kaj poste, la papo eĉ komandis armeojn kaj batalis kontraŭ la Sankta Romia Imperio. En la 14-a jarcento la papo loĝis en Avinjono, dum kontraŭpapo loĝis en Romo mem. Iuj papoj dum la tempo de la Renesanco estis malvirtaj. Iuj papaj fiaj faroj instigis la Reformacion de Lutero kaj la protestantoj.

Dosiero:Pope Theodoros II of Alexandria.jpg
Teodoro la 2-a, nuntempa kopta papo

Aliaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

En la ortodoksaj eklezioj ne ekzistas ekvivalento de la katolika papo kaj anstataŭe la koncilio mem regas. La "ĉefa inter egalaj" episkopoj en ortodoksa kristaneco estas la patriarko de Konstantinopolo.

La kopta eklezio havas papon kiu havas sidejon en Aleksandrio. Ankaŭ grek-ortodoksa eklezio de Aleksandrio havas papon en tiu ĉi urbo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]