Aleksandrio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Aleksandrio (apartigilo). Helppaĝo pri apartigiloj

situo de Aleksandrio

Aleksandrio (greke Αλεξάνδρεια Alexándreia, kaj arabizite الإسكندرية Al Iskandariyah) estas urbo kaj ĉefa marhaveno en Egiptio ĉe la Mediteranea Maro. Ĝi nomiĝis laŭ Aleksandro la Granda, kiu fondis la urbon en -332, kaj estis hejmo de Eŭklido. Ĝi rapide fariĝis unu de la plej grandaj urboj de la Helenisma civilizo, kaj estis la sidejo de la Ptolemea dinastio. Dum pli ol mil jaroj post sia fondo, ĝi estis ĉefurbo de la lando, kaj restis ĝis hodiaŭ unu el la plej grandaj kaj gravaj urboj de Egiptio. Nun ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando.

[redakti] Iamaj monumentoj

Dum praa tempo, Aleksandrio koniĝis pro sia lumturo (unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo) kaj sia biblioteko (la plej granda en la mondo).

[redakti] Fotogalerio

Aleksandrio
San Stefano, Aleksandrio

[redakti] Retaj ligiloj

·  http://www.alexandriatour.com
·  http://www.alexsite.com