Mediteraneo
| Mediteraneo | |
|---|---|
| Satelita foto de Mediteraneo. | |
| Profundeco | |
| Maksimuma | 5.121 m |
| Areo | 2.600.000 km² |
| Supra tutaĵo | Atlantiko |
| Najbaraj tutaĵoj | Nigra maro |
| Kontinento | Eŭropo Afriko Azio |
| Landoj | |
| Alfluantoj | Pado Rhone Ebro Nilo |
Mediteraneo estas maro inter Eŭropo, Azio kaj Afriko. Antikve la romianoj nomis ĝin la "ter-meza" maro (la latina signifo de "mediteranea") aŭ Mare Nostrum ("Maro Nia"), dum la helenoj nomis ĝin la "Interna Maro". Ĝi nomiĝas ankaŭ "Blanka Maro". Ĝi sterniĝas sur 2 966 000 km2, kaj ĝia plej granda profundo estas 5120 metroj (apud la peloponeza duoninsulo).
Ekde 1869, la Sueza Kanalo interkonektas Mediteraneon kun la Ruĝa Maro. En la okcidento, la ĝibraltara markolo konektas ĝin kun Atlantiko.
Tutĉirkaŭ tiu maro regas iom simila klimato (mildaj kun pluvegoj vintroj kaj varmaj kaj sekaj someroj), kaj grandioma propraj kaj apartaj faŭno, flaŭro, kaj tipaj pejzaĝoj, kies limo (ĉefe ties norda limo) estas ofte nete difinebla.
Ĉirkaŭ ĝi aperis civilizoj (egipta, hebrea, helena, romia, kristana, islamo, renesanco) kiuj influis la tutan mondon. Tiel oni ofte parolas pri la mediteraneaj regionoj.
Biogeografie, Mediteraneo estas unu el la maraj provincoj laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo Nature Conservancy. Mediteraneo estas ankaŭ en la listo de la tutmondaj 200 pro sia graveco pri la naturprotekto.
Enhavo |
Mediteraneaj maroj[redakti]
Mediteranea maro konsistas el pliaj pli malgrandaj internaj maroj:
Mediteraneaj insuloj[redakti]
- Balearoj (Hispanio)
- Kreto (Grekio)
- Cikladoj (Grekio)
- Dodekaneso (Grekio)
- Sporadoj (Grekio)
- Kipro (Kipro)
- Korsiko (Francio)
- Malto (insulo) (Malto)
- Sardinio (Italio)
- Sicilio (Italio)
Regnoj en Mediteraneo[redakti]
Regnoj ĉe Mediteraneo[redakti]
- Hispanio
- Francio
- Monako
- Italio
- Slovenio
- Kroatio
- Serbio
- Montenegro
- Albanio
- Grekio
- Turkio
- Sirio
- Libano
- Israelo
- Egiptio
- Libio
- Tunizio
- Alĝerio
- Maroko
Riveroj enfluantaj Mediteraneon[redakti]
Aliaj projektoj[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube
- angle Geologia historio de Mediteraneo
- angle Daŭripovo en Mediteraneo
- angle Internacia Hidrografia Organizaĵo ( IHO )
- latine Sankta Isidoro : De mundo et partibus
- angle Mediteraneo (WWF)