Manika Markolo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
...fotita de satelito
...fotita de satelito

La Manika Markolo"Maniko" (angle The English Channel [ði ˈɪŋglɪʃ ˈʧænəl], france La Manche [la mã̃ʃ]) disigas la britan insulon de la kohera eŭropa landmaso kaj ligas la Nordan Maron kun la Atlantika Oceano. Ĝi situas inter Francio kaj Belgio sudaflanke kaj Britio nordaflanke. La nomon ĝi ricevis pro sia formo simila al maniko. En la markolo troviĝas insuloj, kiuj apartenas al Britio, la Manikinsuloj kaj insulo Wight. La plej granda rivero kiu enfluas la markolon estas la Sejno. Konataj urboj ĉe la bordoj de "Maniko" estas Le Havre, Calais kaj Cherbourg (en Francio), Southampton, Dover kaj Plymouth (en Britio).

[redaktu] Historio

Fine de la lasta glacia epoko la Norda Maro estis granda dolĉakva lago kiu apud la hodiaŭa Maniko elfluis en la Atlantikon, kaj la Britaj Insuloj estis atingeblaj perpiede de la kontinenta Eŭropo. Antaŭ ĉirkaŭ 8500 jaroj, la kanalo estiĝis pro ekerozio de la grundo, kaj poste plivastiĝis pro la efikoj de la marfluoj.

Dum la mezepoko la kanalo estis kaj ligo kaj limo inter la kontinento kaj Britio, kaj ofte iĝis objekto de militaj konfliktoj.

En la 20-a jarcento la Maniko iĝis grava ŝipvojo inter la Norda Maro kaj la Atlantiko; nuntempe 300-400 ŝipoj trapasas ĝin potage.

Ekde 1994 la tielnomata Eŭrotunelo sub la kanalo ligas Brition al la fervoja reto de la eŭropa kontinento. Pramŝipoj veturas inter la plej gravaj urboj ambaŭflankaj. Gravaj pramŝipaj konektoj estas inter Dover kaj Calais , inter Cherbourg kaj Portsmouth kaj inter Vlissingen kaj Sheerness.

Ĉiutage 400 ĝis 500 ŝipoj veturas en la Manika Markolo - pro tiu densa trafiko ree okazas ŝipaj kolizioj: Ekzemple dum la jaro 2000 sinkis la kargoŝipo "Ievoli Sun" kun sia transportaĵo de venenaj kemiaĵoj; la aŭtotransporta ŝipo Trikolor post kolizio sinkis dum la jaro 2002, kaj sekve pliaj ŝipoj koliziis kun la vrako. Bonŝance ĝis nun ne okazis ekologia katastrofo pro kolizio de ŝipoj tranportantaj kemiaĵojn aŭ nafton.


[redaktu] Ekstera ligilo

•  anglaingvaj paĝoj pri naĝa pasado de la Maniko
Mapo de Atlantika Oceano
Maroj: Azova MaroBalta MaroNigra MaroEgea MaroIrlanda MaroAdriatikoKelta MaroLabradora MaroLigura MaroMarmora MaroNorvega MaroSargasa MaroNorda MaroMediteraneoTirena Maro
Golfoj: Venecia GolfoBiskaja GolfoDavisa GolfoGolfo de FundyGvinea GolfoGolfo de JamesMeksika GolfoGolfo Sankt-LaŭrencoTarenta Golfo
Markoloj: Bonifaca MarkoloBosporoDania MarkoloDardanelojDavisa MarkoloFlorida MarkoloĜibraltara MarkoloHudsona MarkoloKategatoKrimea MarkoloKorsika MarkoloManika MarkoloMesina MarkoloOtranta MarkoloNorda MarkoloSicilia MarkoloSkagerrakSundoSanktgeorga MarkoloGranda BeltoJukatana Markolo
Marfluoj: Antila MarfluoBenguela MarfluoBrazila MarfluoFalklanda MarfluoGolfa MarfluoGvajana MarfluoGvinea MarfluoIrmingera MarfluoSuda Ekvatora MarfluoKanaria MarfluoEkvatora KontraŭmarfluoNorda Ekvatora MarfluoNordatlantika MarfluoAntarkta Ĉirkaŭpolusa Marfluo

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.