Sundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo pri la regiono ĉirkaŭ Sundo

Sundo (dane Øresund, svede Öresund) estas markolo inter la dana insulo Sjælland kaj la sveda provinco Skanio. La nomo devenas de la dana kaj sveda vorto sund, kiu signifas markolo.

Sundo estas grava ŝiptrafika vojo inter la Balta Maro kaj Atlantiko, kaj unu el la plej dense trafikataj marvojoj en la mondo.

En 2000 estis inaŭgurita vojo trans la suda parto de Sundo (vidu Sundoponto), parte sur longa ponto, parte en tunelo, inter la urboj Kopenhago kaj Malmö. En la norda, plej mallarĝa parto de Sundo plu okazadas vigla pramŝipa trafiko inter Elsinoro kaj Helsingborg, trans la 4-kilometra markolo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]