Norda Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satelitbildo de la Norda maro

La Norda maro estas malprofunda maro en la nordokcidenta Eŭropo. Ĝi estas parto de la Atlantiko. Ĝi troviĝas inter Britio, Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Francio.

Oni ĉiam povis multe fiŝkapti en la maro, kaj troviĝas multe da nafto kaj gaso ĉi tie.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Nseamap.gif

Areo 575.000 km²

Longeco 960 km

Larĝeco 640 km

Meza profundeco 94 m

Plej granda profundeco 725 m

La Norda maro troviĝas sur kontinentsoklo, kaj estas preskaŭ izolita de la Atlantiko per la landoj ĉirkaŭ si. La meza profundeco estas nur 94 metrojn, sed la norda parto estas 300 metrojn profunda. Nur la Norvega fosego estas pli profunda, je pli ol 800 metroj. La ero inter la tri Skandinaviaj landoj nomiĝas Skagerrak.

Je la fino de la lasta glaciepoko partoj de la Norda maro teriĝis kaj parte estis sen glacio. Tiu regiono oni nomas NordmarlandoDogerlando. Kiam la glacio pludegelis, tiu regiono subakviĝis dum la ĉeflando de la hodiaŭa Norvegujo leviĝis pro tio ke la glacio ne plu subpremis la teron.

Insuloj en Norda Maro estas Ferooj.

Riveroj kiuj fluas al la Norda maro[redakti | redakti fonton]

Urboj ĉe la Norda maro[redakti | redakti fonton]

Geologio[redakti | redakti fonton]

La Norda maro estiĝis kiam la superkontinento Pangeo fendiĝis je la fino de la paleozoiko. Dum la mezozoiko estis tertremoj kaj vulkanaj agadoj, kaj la tiama tera regiono malleviĝis, kaj estiĝis unu norda kaj unu suda mara golfo kun vulkana altaĵo en la centro de la maro.

Ĝi estas grava fonto de nafto kaj gaso.

Akvomaso[redakti | redakti fonton]

Marfluoj ĉefe alvenas de la Atlantiko, kaj foriras laŭ la norvega marbordo

La meza akvotemperaturo en la somero estas 17 °C, kaj en la vintro 6 °C. La akvo en la Norda maro konsistas de saleta akvo de la Balta maro kaj sala akvo de la Golfa marfluo. La saletco estas proksimume 34-35 gramoj da salo po litro da akvo.

La ĉefa fluo de akvo iras kontraŭhorloĝe laŭ la bordoj. La Norda maro estas brako de la Atlantiko, kaj ricevas la plej granda marfluo de la nordokcidenta malfermo, kaj ankaŭ iom da varma kurento tra la Manika markolo. Tiuj kurentoj foriras laŭ la norvega marbordo.

Biologio[redakti | redakti fonton]

La Norda maro estas tre produktiva. Fitoplanktono, zooplanktono, fiŝoj kiel moruo, eglefino kaj pleŭronekto. Marbirdoj kiel norda sulo, fulmaro, trifingra mevo kaj aŭkedoj.

Foje oni vidas cetacojn kiel balenopterojn, balenopterojn nordajn, bluajn balenojn, balenopterojn nanajn, lagenorinĥojn blanknazajn, globicefalojn kaj blankajn balenojn. Relative ofte oni vidas focenojn kaj delfenojn.

Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo The Nature Conservancy, kaj tiele biogeografie apartenas al nordeŭropa mara provinco de la Mezvarm-nordatlantika Mara Regno, tiu ĉi estanta unu el la 13 Maraj Regnoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]