Rosmaro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rosmaro
Pacifika rosmaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Subordo: Caniformia
Superfamilio: Fokuloj Pinnipedia
Familio: Odobenidae
Allen, 1880
Genro: Odobenus
Brisson, 1762
Specio: O. rosmarus
Konserva statuso
Status iucn2.3 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Dunoma nomo
Odobenus rosmarus
(Linnaeus, 1758)
Subspecioj

O. rosmarus rosmarus
O. rosmarus divergens

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La rosmaro, Odobenus rosmarus, estas specio el la ordo rabobestojKarnomanĝuloj (Odobaenus rosmarus), mamulo de malvarmaj maroj kun du longaj elstarantaj dentoj ĉe la virbesto. Ĝi estas la ununura specio de ties genro kaj de ties familio, nome Odobenedoj, kaj subordo de fokulojpinipedoj, kiu enhavas fokojn kaj similajn marmamulojn.

Tiu specio pro ties arkta medio estas pli malfacile studebla ol aliaj specioj de ties ordo kiu foje atingas mezvarmajn aŭ eĉ ĉetropikajn mediojn. Kiel aliaj specioj de grandaj cerboj, rosmaroj ĝuas longdauran infanecon (pli longdaŭra ol samordaj mamuloj), ĉar idoj akompanas la patrinon kelkajn jarojn, malsimile al nur semajnoj aŭ monatoj de aliaj fokuloj. Tiele rosmaroj povas lerni pli da socia kunvivado, ekzemple ili kunhavas manĝaĵojn, helpas unu la alian kaze de atako kaj zorgas la idaron de aliaj.

Enhavo

[redakti] Aspekto

Ĝi ĝuas dikan grasan tavolon sub haŭto por protekti sin kontraŭ la malvarmeco de sia medio kaj piedojn naĝilformajn por facile moviĝi en akva medio. La alia ĉefa karaktero estas la longegaj kaj fortikaj kaninoj kiuj utilas por alkroĉi sin al glacio kaj eliri el akvo. Tiu karaktero kaj kutimo nomigas la specion kaj familion, ĉar la vorto odobenedo venas el la greka "odonto" por dento kaj "beno" por iri, tio estas, kiu iras per dentoj. Krome la muzelo estas plenplena de hirtaj lipharegoj.

La masklo povas pezi ĝis 1,000 kg, tio estas 1 tuno.

[redakti] Disvastiĝo

Tiu holarkta specio loĝas en Arkto kaj reproduktiĝas en proksimaj mondoregionoj sur kaj sub la Polusa cirklo, tio estas inter Alasko kaj plej nordorienta Siberio, tio estas ĉe la Beringa Markolo, en nordorienta Kanado, ĉirkaŭ Labradoro, ĉirkaŭ Gronlando kaj en plej nordaj insuloj de Siberio.

[redakti] Kutimoj

Temas pri sociaj kaj gregemaj bestoj, kiuj ŝategas kuniĝi.

La maskloj allogas inojn per prilaboritega muzika kantado, por kio ili uzas la karnecajn lipojn, langon, muzelon (plenplena de fortikaj lipharoj) kaj nason. Ili faras multegajn diversajn sonojn, kiel de masonriparado, gitaro, filmo, sonorilo, trajno, ktp. Oni ne scias kiun aŭ kian kanton allogas rekte, sed vere inoj preferas kaj pariĝas kun tiuj maskloj kiuj kantegas.

Rosmaroj manĝas grandegajn kvantojn da lamenbrankuloj, ĉirkaŭ 7,000 ĉiutage. Ili priserĉas la fundon de la maro per lipharoj kaj elfosas la moluskojn per la naĝiloj. Ili kapablas elviandigi ilin en nur 6 sekundoj kaj eĉ en totala malheleco.

[redakti] Statuso

Tiu ĉi specio estas en danĝero pro la kreskanta fandiĝo de la polusa glacio pro la tera varmiĝo. Ĝi bezonas la glacian medion por sia vivteno, kiel la polusa urso.

[redakti] Deveno

Oni supozas, ke la pinipedoj devenas el mamuloj similaj al ursoj, kiuj antaŭ ĉirkaŭ 30 milionoj da jaroj, iĝis amfibaj por pli facile ĉasi marajn predojn.

[redakti] Vidu ankaŭ

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Kelkaj video-scenoj pri rosmaroj - Studo pri moviĝo, socia vivo de rosmaroj. Aŭtoro: Danielle Godet
Ekstera ligilo  http://www.absc.usgs.gov/research/walrus/home.html
Ekstera ligilo  http://www.whl.co.uk/history_walrus.cfm
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj